Re: (la bona lingvo) Pri boligilo.

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 1, 2016, 8:56:22 AM7/1/16
to ~ listo 'lbl'
Dankon, Marcel! Ĉu do ni havu la linion:

bol-il-o (ujo por boligi akvon) --> bol-ig-il-o  ?

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Michał Ryszard Balicki

unread,
Jul 1, 2016, 9:02:17 AM7/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Kial „bol·ig·il·o” estu ujo, kaj ne samsignifaĵo de „bol·spiral·o”? Mi dirus, ke tio estas „bol·ig·il·o”, kaj elektra ujo, kiu ebligas boligi akvon (kiu ofte enhavas bolspiralon aŭ similan ilon ĉe sia fundo) estas „bol·kruĉ·o”.

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
ϻϐ

Leo De Cooman

unread,
Jul 1, 2016, 11:49:16 AM7/1/16
to la-bona...@googlegroups.com
Op 1/07/2016 om 14:56 schreef Renato Corsetti:
Dankon, Marcel! Ĉu do ni havu la linion:

bol-il-o (ujo por boligi akvon) --> bol-ig-il-o  ?

Mi legis en http://vortaro.net/#ujo sub 1,  RIM 1:
  Uj estas ankaŭ uzata post morfemo, signifanta procezon, por montri la vazon, kuvon aŭ keston, en kiu oni laŭdestine plenumas tiun procezon: fandujoZ (krisolo), knedujo, pistujoZ;kolektujoZ, rezervujo; la kuŝujo de la maroX; kupra lavujoZ; trinkujo por kamelojX.

Laŭ analogio kun fandujo ŝajnas al mi, ke ankaŭ "bolujo" estas pripensinda. Sed eble "fandujo" mem estas kritikinda vorto.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Jul 1, 2016, 6:01:43 PM7/1/16
to la bona lingvo, L...@de-cooman.be, Leo.De...@telenet.be
Laû mi PIV ne malpravas :
bolilo povas esti ujo (ekzemple kaserolo), kiu ebligas boligi akvon sur forno... sed boligilo estas ilo kiu (plie de la ujo) entenas (en si mem) rimedon por varmigi la likvaĵon (entenata en la ujo) ĝis bolado (ekzemple : elektra kruĉo).
Mi opinias, ke la linio estas neutila.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages