ĉu venerea malsano eksmoda?

2 views
Skip to first unread message

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jul 12, 2013, 8:53:05 AM7/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉe la sojlo de UK, ĉu vi havas ankorau tempon por diskuti?Se jes, jen estas mia demando: Ĉu venereaj malsanoj fariĝas eksmodaj?

En "Esperanto estas facila", paĝo 125 estas la linio: venerea (malsano) --> venusa. Miaopinie, en la medicina fako, oni ne plu uzas tiujn terminojn "venerea" aŭ venusa, kiujn oni konsideras pejorativaj. Oni uzas eŭfemisman terminon, t.e. "Sekse Transdonitaj Malsanoj" (Sexually Transmitted Diseases = STM) por ĉiuj venereaj malsanoj. Eĉ en la vjetnama, la uzata termino estas "Bệnh lây truyền qua đường tình dục" (malsanoj transdonitaj tra la seksa vojo). Google Tradukilo estas tre akurata.                                                                                                     Amike,                                                                                                                 Thu

Marcos Cramer

unread,
Jul 12, 2013, 9:21:16 AM7/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi mem en 2003 instruis pri sekse transdonitaj malsanoj en Tanzanio, kaj tie oni angle ĉiam uzis la esprimon "Sexually Transmitted Disease" kaj neniam "venereal disease" (svahile oni diris "ugonjwa wa zinaa" = "adulta malsano"). Al mi "venereal disease" impresas kiel malmodiĝinta termino. En Esperanto la plej bona esprimo laŭ mi estas "seksume transdonebla malsano" (kiun la Esperanta Vikipedio jam mencias apud "venerea malsano"). Do mi preferus se anstataŭ la linio

venere·a (malsano) → venus·a

ni havus la linion

venere·a mal·san·o→ seks·um·e trans·don·ebl·a mal·san·o

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jul 12, 2013, 9:34:46 AM7/12/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ mi opinias, ke la rilato inter difinitaj malsanoj kaj Venuso apartenas al la evit-esprimoj de la 19-jarcenta Eŭropo. Se neniu protestos en la venontaj tagoj mi povas fari la ŝanĝon al:
|  venere·a mal·san·o→ seks·um·e trans·don·ebl·a mal·san·o
Amike

Renato


~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Jul 13, 2013, 5:10:45 AM7/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Char "sekso" simple signifas la biologian genron, mi ne shatas "Sekse Transdonitaj Malsanoj"
kaj proponas "Seksume Transdonitaj Malsanoj".
 
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 12 juli 2013 14:53
Onderwerp: (la bona lingvo) ĉu venerea malsano eksmoda?

Ĉe la sojlo de UK, ĉu vi havas ankorau tempon por diskuti?Se jes, jen estas mia demando: Ĉu venereaj malsanoj fariĝas eksmodaj?

En "Esperanto estas facila", paĝo 125 estas la linio: venerea (malsano) --> venusa. Miaopinie, en la medicina fako, oni ne plu uzas tiujn terminojn "venerea" aŭ venusa, kiujn oni konsideras pejorativaj. Oni uzas eŭfemisman terminon, t.e. "Sekse Transdonitaj Malsanoj" (Sexually Transmitted Diseases = STM) por ĉiuj venereaj malsanoj. Eĉ en la vjetnama, la uzata termino estas "Bệnh lây truyền qua đường tình dục" (malsanoj transdonitaj tra la seksa vojo). Google Tradukilo estas tre akurata.                                                                                                     Amike,                                                                                                                 Thu

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
 
 

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2013, 7:14:06 AM7/13/13
to la-bona...@googlegroups.com

Johano:

 

|   Char "sekso" simple signifas la biologian genron, mi ne shatas "Sekse Transdonitaj Malsanoj"

kaj proponas "Seksume Transdonitaj Malsanoj".

 

Mi metos “seksume” sed nur por komplezi vin kaj aliajn, kiuj rifuzas akcepti, ke ek de la Fundamento mem “seks-“, havis multajn signifojn en la malsamaj lingvoj de Eŭropo por ne pensi pri la mondo.

 

Amike

 

Renato

--------------

renato corsetti

renato....@esperanto.org

 

 

Josenilton

unread,
Jul 13, 2013, 8:09:43 AM7/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Sed ĉu "transdonebla" ne estas pli precizodona ol "transdonita", se paroli pri la koncepto de la malsano?

2013/7/13 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--

Renato Corsetti

unread,
Jul 13, 2013, 9:26:48 AM7/13/13
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:
|   Sed ĉu "transdonebla" ne estas pli precizodona ol "transdonita", se paroli pri la koncepto de la malsano?
Jes, vi pravas, kvankam ankaŭ la alia esprimo estas komprenebla.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages