Mi ne povas reagi al cxiu mesagxo kiu sendatas cxi tien, sed ankaw mi
ne subtenas la linion dok-o-->havena baseno.
Kial ne simple agnoski ke ni ne havas suficxe bonan "fortradukon",
t.e. alternativo kiu kovras la plenan senton? Ja ekzistas pluraj
havenbasenoj kiuj ne estas dokoj.
krome mi ripetas ke mi ne agnoskas la vorton "nura" en al senco de
"sola, unika". mi jes agnoskas gxin en la sencoj en:
"la nura restado sur la kajoj estas malpermesata" (berlina metroo)
"la nura penso jam vomigas min"
"mi estas nura sukuristo, ne universitate edukita kuracisto"
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net