Do, laŭ tio, subtaso estas "o sub taso" (subtasaĵo), kaj kiel tia tute
laŭregula vorto.
Vilhelmo Lutermano.
2017-01-03 14:05 GMT-05:00, Pjer <
pj...@ozone.net>:
> Saluton Leo, bonan novjaron al vi(ci) kaj al vi ĉiuj.
>
> Precize tiu kunmetaĵo estas interesa, ĝi estas bone farita kiel multaj
> aliaj vortoj :
> *subtaso* (kunmetado en la vortaro de Presa Societo) ne estas taso, same :
> *triangulo* ne estas angulo sed io farita el tri anguloj, *trimasto* ne
> estas masto, *centjaro* ne estas jaro ... (pri tiu vorto mi jam verkis
> tutan paĝon : jarcento ne havas tute saman sencon, ekzistas interesa
> nuanco, jarcento estas unu faka centjaro ).
>
> Ni ne faru kiel PAG, kiu forgesas, ke en Esperanto la finaĵoj estu
> rigardataj kiel vortoj (11a Fundamenta regulo de nia Fundamento).
> *vaporŝipo* konsistas el tri vortoj ne el du, tamen fakte pri tiu
> Fundamenta ekzemplo ni povus egale skribi : vapor'ŝip'o aŭ vapor'ŝipo kaj
> prezenti tiun kunmetado kiel konsistanta el nur du "vortoj", ĉar fakte
> tiuokaze *vaporŝipo* estas ŝipo.
>
> Ni povus preferi sub'tas'aĵ'o, sed se ni bone komprenas, ke ekzistas nepre
> grava principo - eĉ se ĝi ne estas vortalvorte verkita kiel regulo en la
> Fundamenta gramatiko - nomita sufiĉeco, kiu devenas de pli baza principo de
>
> enteneco (ĉi tie o jam entenas la sencon aĵo).
>
> Amike, Pjer.
>
> Le samedi 31 décembre 2016 22:21:46 UTC+1, Leo De Cooman a écrit :
>>
>> Se mi bone memoras, ni jam diskutis tion, sed mi ne retrovis subtason" en
>>
>> SSV.
>> "Subtaso" estus taso. Tamen ni kutime ne metas tason sur alian tason, ĉu
>> ne?
>>
>> Laŭ
http://vortaro.net/#pladeto pladeto estas taŭga vorto.
>>
>> Vi eĉ povos meti glason sur ĝin.
>> Je via sano!
>>
>> Amike salutas Leo
>>
>
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.
>
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl