skolopendr-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 15, 2011, 10:25:40 AM5/15/11
to °listo 'lbl'
Nkai Cuneo:

>ᅵᅵ skolopendro→centpiedo

Kion vi pensas?

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
May 15, 2011, 11:51:13 AM5/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Pli kutima esprimo estas “centpiedulo”. Mi mem diras tion, kaj konas aliajn homojn, kiuj same uzas tion.

Krome estas la “milpiedulo”, kies scienca nomo estas “diplopodo” aŭ “kilopodo”.

 

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 15 maggio 2011 16.26
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) skolopendr-o

 

Nkai Cuneo:


>   skolopendro→centpiedo

Kion vi pensas?

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Ronald Schindler

unread,
May 15, 2011, 12:56:21 PM5/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ mi „centpiedulo“ estas la pli taŭga priskribo de tiu besteto. Ankaŭ mi konsentas rilate al la “frato” milpiedulo.

En la germana lingvo ambaŭ besto-nocioj estas kutime uzata.

Ronald S.

Antonio De Salvo

unread,
May 15, 2011, 1:01:30 PM5/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Propre dirite, “centpieduloj” (science “chilopoda”, el du grekaj vortoj kiuj signifas gxuste cent+piedoj) estas la nomo de la ordo, al kiu apartenas (interalie) skolopendro.

Tio signifas, ke skolopendro estas centpiedulo, sed ne cxiuj centpieduloj estas skolopendroj, same kiel kato estas felis(ed)o, sed ne cxiuj felis(ed)oj estas katoj.

 

Gxis

Antonio

 

 

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: domenica 15 maggio 2011 17:51
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) skolopendr-o

Masako TAHIRA

unread,
May 16, 2011, 11:49:08 AM5/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Antonio De Salvo,

Skolopendro estas skribata en la japanaj literoj "Cent piedo (j mankas,
cxar en la japana lingvo mankas pluralo), kvankam gxi ne havas cent
piedojn. Dume sepio havas dek piedojn, polpo havas ok piedojn (brakojn,
laux "Kredu min, sinjorino!".
Mi ne scias, cxu cxiuj konsentos skolopendron centpieduloj sen cent
piedoj.

amike
Masako

2011/5/16 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>:

Eduardo Trápani

unread,
May 16, 2011, 11:05:40 PM5/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Tio signifas, ke skolopendro estas centpiedulo, sed ne cxiuj centpieduloj estas skolopendroj, same kiel kato estas felis(ed)o, sed ne cxiuj felis(ed)oj estas katoj.


Multaj jaroj post mia esperantiĝo mi rimarkis ke io tia okazis kun "kulo" kaj "moskito".  Estis tro malfrue por mia lingva sento kaj min pikas daŭre nur kuloj, kie ajn mi estas.

Mi neniam bezonis uzi "moskito" kaj nur malofte povas aŭ eĉ klopodas apartigi ekzemple kulojn kiujn venigas la varma norda vento de tiuj kiujn venigas la malvarma pampa vento.  Kiam alia priskribo estas bezonata, eĉ nacilingve, mi uzas adejktivojn kiel "longkruraj", "etetaj", ktp.

En la esperanta lingvo mi pensas ke ni bezonas ĉefan nomon por internacia uzado.  Scienculoj trovu manieroj reuzi la latindevenajn nomojn, aŭ krei alian apartan (logikan) sistemon por ilia fakaj verkoj, ĉar apartan radikon por ĉiu estulo ni ne povos havi.

Mi kunsentas kun centpiedulo [1] kaj milpiedulo[2]. Eble oni povus aldoni interkrampe "nefake", por ke oni sciu ke la malsamon ni konas sed opinias ĝin negrava por nefaka uzado:

skolopendro = (ne en faka uzado) centpiedulo

Amike, Eduardo.

[1] http://eo.wikipedia.org/wiki/Centpieduloj
[2] http://eo.wikipedia.org/wiki/Milpieduloj

Anna Lowenstein

unread,
May 17, 2011, 11:27:47 AM5/17/11
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konsentas kun Eduardo. (Ni bezonas butonon kiel en Facebook, por indiki “Mi ŝatas”.) Cetere, ankaŭ mi ĉiam uzas nur la vorton “kulo”.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Eduardo Trápani
Inviato: martedì 17 maggio 2011 5.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: skolopendr-o

--

Pjer

unread,
May 18, 2011, 5:47:24 AM5/18/11
to la bona lingvo
Brave! Prave!


Nakai Cuneo

unread,
May 22, 2011, 3:08:23 AM5/22/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kara  Anna Lowenstein:
 
Kiu estas pli facile memori la vorton "centpio" aux la vorton "centpiedulo" por azianoj? Kompreneble, "centpio". La sufikso "ulo" ne estas tauxga por insekto, vermo, kvankam gxi uzeblas por cxiuj vivajoj. Ni japanoj estas kutime uzi gxin por homoj kiel "olduloj". La vorto "centpio" estas simila al la angla vorto "centipede", anglaj vortoj estas vaste uzataj tutmonde. Ni japanoj estas kutime uzi "moskito", mi unuafoje sciis ke vi uzas la vorton "kulo".
 
Amike, salutas                                         NAKAI Tuneo  
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages