hidrogelogio

4 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jun 5, 2009, 10:28:15 AM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi demandis la opinion de filo geologo. Mi memoras, ke ni iam diskutis pri
subtersurfaca akvo aŭ simila. Legu lian respondo ĉi-sube.
Amike salutas
Leo

> Grundakva scienco.
Al mi sxajnas tute perfekta vorto. Mi kutimis uzi ‘enteran akvon’, sed mi
ne memoras kial. Nura avantagxo de hidrogeologio estas ke unu vorto
suficxas. Ekz “el hidrogeologia vidpunkto” aù “per hidrogeologia kalkulado”
igxu “grundakvoscienca” ?

Antonio De Salvo

unread,
Jun 5, 2009, 1:15:09 PM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman:

>Nura avantagxo de hidrogeologio estas ke unu vorto suficxas. Ekz “el hidrogeologia vidpunkto” aù “per hidrogeologia kalkulado”
igxu “grundakvoscienca” ?

Efektive, la terminoj arte kreitaj per grekaj aux latinaj radikoj ebligas (konvencian sed efikan) sintezon. En itala lingvo, mi notis minimume 76 vortojn kiuj entenas la grekan radikon hidro- (= akvo), kaj kiuj bezonus longajn kunmetitajn vortojn se oni volus priskribi detale ilian signifon. Germanoj havas la avantagxon, ke ili ne sentas xeno cxe kunmetajxoj kiaj "Grundwasserlehre" (= grund-akvo-scienco), kaj ecx infano povas kompreni pri kio temas; sed por latinidaj popoloj tiaj kunmetajxoj estas (bedauxrinde) strangaj.
Gxis
Antonio


Antonio De Salvo

unread,
Jun 5, 2009, 1:17:50 PM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Korekto de tajperaro (auxtomate estigita de la auxtomata korektilo): xeno = gxenon
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 5 giugno 2009 19.15
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) hidrogelogio

Marcos Cramer

unread,
Jun 5, 2009, 1:26:31 PM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

Germanoj havas la avantagxon, ke ili ne sentas gxenon cxe kunmetajxoj kiaj "Grundwasserlehre" (= grund-akvo-scienco), kaj ecx infano povas kompreni pri kio temas; sed por latinidaj popoloj tiaj kunmetajxoj estas (bedauxrinde) strangaj.

Sed por Esperantistoj ili ne estu strangaj!

Amike,

Marcos

Ronald Schindler

unread,
Jun 5, 2009, 1:31:19 PM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com

De Leo De Cooman:

Char mi profesie ankau rilatas al hidrogeologiaj fenomenoj, mi apogas la klarigon
<<Grundakva scienco>>
Memkompreneble oni povus aldoni iun sciencan difinon, sed tio trosharghighus tiun liston. Tiam oni prezentu tion en Vikipedio au aliloke.

Ronaldo S.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 5, 2009, 2:53:28 PM6/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman:

>Nura avantagxo de hidrogeologio estas ke unu vorto suficxas. Ekz “el hidrogeologia vidpunkto” aù “per hidrogeologia kalkulado” igxu “grundakvoscienca” ?

Laux mi, kiam temas pri -logio (= scienco), ofte ne estas strikte bezonata la ero "scienco" en adjektivoj; do, mi dirus simple "grundakva ekvilibro", "grundakva ruinigxo", "grundakva fenomeno", "grundakva risko", "grundakva trudlimigo" ktp.
Tamen, en la ekzemploj menciitaj de Leo efektive -logio ne estas preterlasebla, cxar ili rilatas ne al la fenomenoj en si mem, sed al ilia scienca pritrakto.
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jun 6, 2009, 4:22:13 AM6/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, danku vian filon:
Ekz “el hidrogeologia vidpunkto” aù “per hidrogeologia kalkulado” 
igxu “grundakvoscienca” ? 
Kial ne? Tiaj okazoj verŝajne estas relative maloftaj por nefakuloj kaj fakuloj povas simple diri "scienca", ĉar la temo "grundakvo" estas en kunteksto klara.

amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jun 6, 2009, 5:00:33 AM6/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
sed por latinidaj popoloj tiaj kunmetajxoj estas (bedauxrinde) strangaj.
Certe, sed Esperanto ne rajtas sekvi tiun sintenon de la latinidaj popoloj, kiel ĝi tro multe faris dum 100 jaroj.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jun 6, 2009, 5:02:42 AM6/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo S.:
Memkompreneble oni povus aldoni iun sciencan difinon, sed tio trosharghighus tiun liston. Tiam oni prezentu tion en Vikipedio au aliloke.

La ideo verki artikoletojn en Vikipedio per kapvortoj el Bona Lingvo estas tre interesa, sed ni bezonas listanojn sufiĉe liberajn por fari tion. Kiu proponas sin?

Amike

Renato


noammohr

unread,
Jul 5, 2025, 7:43:16 PM7/5/25
to la bona lingvo
Se ni havas linion: hidrogeologio -> grundakva scienco
Ni ankaŭ bezonas: hidrogeologo -> grundakva sciencisto
Ĉu ne?

Françoise NOIREAU

unread,
Jul 7, 2025, 9:01:01 AM7/7/25
to la-bona...@googlegroups.com
Certe.

Amike,
Fransoazo
Françoise NOIREAU
FR-Rostrenen
📞 +33 609 120 374

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/d939f458-f482-4407-884b-89ff711aa8acn%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages