interesa atikolo

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 11:09:07 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Anna ricevis atentigon pri ĉi tiu artikolo

Ø  http://www.espero.com.cn/old/epch/z-uk-2004/04z-05f/04z-uk-05-13b.htm

Temas, laŭ mia kompreno pri prelego de la ĉina akademiano Laŭlum okaze de la kongreso en Pekino en 2204. Mi elprenis la peceton, kiu rekte rilatas al novaj radikoj, kaj prezentas ĝin ĉi-sube. Poste ni vios kiujn vortojn ne ankoraŭ estas en niaj listoj.

Amike

Renato

---------------

Apud la supre menciita tendenco de skemismo en la evoluo de Esperanto, ne malfortiĝas la naturisma tendenco. Ekzemple, iuj vortoj estas enkondukitaj kontraŭ la spirito de la 16 reguloj de la fundamenta gramatiko: adolta anstataŭ maturaĝa, ascendi anstataŭ supreniri, basbalo anstataŭ bazopilko, butono anstataŭ florburĝono, damo anstataŭ sinjorino, dekado anstataŭ tagdeko, dramaturgo anstataŭ dramverkisto, femuralo anstataŭ femurosto, fotelo anstataŭ brakseĝo, futbalo anstataŭ piedpilko, futuro anstataŭ estonteco, globuso anstataŭ terglobo, infre anstataŭ malsupre, jubili anstataŭ ĝojkrii, latrono anstataŭ ŝtelistego, majoritato anstataŭ plimulto, minoritato anstataŭ malplimulto, nupto anstataŭ geedziĝo, oftalmologo anstataŭ okulisto, povra anstataŭ kompatinda, prizono anstataŭ malliberejo, rara anstataŭ malofta, resurekti anstataŭ reviviĝi, ruro anstataŭ kamparo, spuro anstataŭ piedsigno, taverno anstataŭ drinkejo, uesto anstataŭ okcidento, uzurpatoro anstataŭ uzurpanto, vilao anstataŭ somerloĝejo, vringi anstataŭ premtordi ktp . Iuj el ili jam fariĝis ofte uzataj. Tio montras, ke ankaŭ Esperanto bezonas sinonimojn por plenumi bezonon en beletro.

Oni eĉ enkondukis tutan serion da vortoj por anstataŭ i vortojn derivitajn helpe de la prefikso mal , nome altruismo anstataŭ malegoismo, cis anstataŭ maltrans, ĉipa anstataŭ malmultekosta, debila anstataŭ malforta, disipi anstataŭ malŝpari, dura anstataŭ malmola, febla anstataŭ malforta, frida anstataŭ malvarma, insolenta anstataŭ malrespekta, kurta anstataŭ mallonga, lanta anstataŭ malrapida, leĝera anstataŭ malpeza, magra anstataŭ malgrasa, mava anstataŭ malbona, morbo anstataŭ malsano, morna anstataŭ malhela, malĝoja, moroza anstataŭ malgajhumora, noci anstataŭ malutili, obskura anstataŭ malluma, olda anstataŭ maljuna, pigra anstataŭ mallaborema, plumpa anstataŭ malgracia, poka anstataŭ malmulta, poltrona anstataŭ malkuraĝa, prodigi anstataŭ malavarege disdoni, softa anstataŭ mallaŭta, sordida anstataŭ malpura, streta anstataŭ mallarĝa, tarda anstataŭ malfrua, trista anstataŭ malĝoja, turpa anstataŭ malbela, violenta anstataŭ malmodera.

 

renato corsetti

unread,
Sep 26, 2010, 11:21:10 AM9/26/10
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ Laŭlum:

Ø  butono anstataŭ florburĝono

Efektive PIV konfirmas tiun signifon.

Ĉu ni devus havi la linion:

buton-o (en la senco de parto de floro) à flor-burĝon-o ?

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages