Karaj Renato kaj samideanoj
La sube citita poemo eble ne rilatas al nia diskuto pri la bona lingvo, sed la enhavo povas helpi samideanojn koni la signifon de namaston, kiun ni diskutas.Por montri la spiritan enhavon de namasto, mi prenis el ĉina libro la superkonfesian preĝon de "Namaste" kaj tradukis ĝin esperante:
Mi iras tra mirindaĵoj
Mirindaĵoj abundas ĉie
Mirindaĝoĵ loĝas ene de mi
Ili troviiĝas ekstere de mi
Ili troviĝas antaŭ kaj malantaŭ mi
Ili troviĝas supre kaj malsupre
Mirindaĵoj abundas ĉie
Mi iras tra lumoj
Lumoj abundas ĉie
Lumoj troviĝas ene de mi
ekstere de mi
antaŭ kaj malantaŭ mi
supre kaj malsupre
Lumoj abundas ĉie
Mi iras tra amoj
Amoj abundas ĉie
Amoj troviĝas ene de mi
ekstere de mi
antaŭ kaj malantaŭ mi
supre kaj malsupre
Amoj abundas ĉie
(PS: Kiam mi faris la tradukon, mi ne sciis, ĉu tra, en, ĉe, sub, aŭ je estas bona por „Mi iras --- lumoj “? kia prepozicio estas bona lingvo en ĉi tiu frazo? Fine mi decidis uzi „tra“ pro mi konas la frazon en la Psalmaro (23:4): „Eĉ kiam mi iros tra la volo de densa mallumo“.)
Antaŭ aŭ malantaŭ ĉiuj frazoj oni povas diri „namaston“ kiel la kristanoj diras „amen“. Estas la vorto „amen“ en PIV kiel interjekcio, ankaŭ la vorto ameno kaj „ Ameno diablon ne forpelas.”, la frazo de Zamenhof.
Mi emas ke kelkajn aziajn, islamajn, budaismajn vortojn estus emetitaj en la esperanta vortaro, por montri la mondecon (internaciecon) kaj neŭtralecon de Esperanto. Ĉu vi scias , kiom da hebreaj kaj kristanaj vortoj estas en PIV? Kiom da bibliaj nomoj aperas en PIV? Kiom da ĉinaj poetoj oni povas trovi en PIV?
Via amikece
Abengo
|
Questa e-mail è stata controllata per individuare virus con Avast antivirus.
|