magik-a

3 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Dec 15, 2011, 12:09:15 PM12/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi hazarde trovis la vorton "magika". Ĝi ne aperas en ReVo, PIV, nek en Tekstaro. Ĝi ŝajnas esti iom ofta eraro de komencantoj (pro nacilingva influo: "magic", "mágico", ktp.). Mi ie trovis eĉ la vortojn "magike" kaj "magiko". Do, jen ebla kandidato por akompani la vorton "version-o" (kiu momente restas tie "sola, sola, sola" ;)).

magik·a --> magi·a

José Antonio Vergara

unread,
Dec 15, 2011, 1:39:02 PM12/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
> magik·a --> magi·a

Prave, lau mi. Temas pri simila situacio al "tragika", dum jam
ekzistas tragedi-o kaj do facile formeblas tragedi-a.

Ankau iom simile, la etimologie parenca paro KOMIKA/KOMEDIO estis
enkondukita en la lingvon tiel, kiel apartaj radikoj, ech se ili estas
semantike proksimaj.

José Antonio

Renato Corsetti

unread,
Dec 15, 2011, 3:45:19 PM12/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio kaj Eduardo:
magik·a --> magi·a
Mi registris tion en http://www.bonalingvo.org/index.php/Oftaj_eraroj_de_komencantoj .

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Anna Lowenstein

unread,
Dec 16, 2011, 3:35:59 AM12/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Kvankam mi neniam uzas la vorton “tragika”, en “Morto de artisto” mi multe uzis la vorton “komika”, ekz. “komika aktoro”, “komikisto”, “komika skeĉo”, “komika masko” k.s. Mi provis unue la vortojn “komedia” kaj “komediisto” sed tutsimple ili ne funkciis kaj donis malĝustan impreson.
La roluloj en tiu romano estis malaltnivelaj aktoroj, profesiaj ŝercistoj kiuj ridigis la publikon eventuale ankaŭ per improvizitaj kaj maldecaj aludoj, sed la vorto “komediisto” pensigas pri pli formala stilo de aktorado.

Jen kelkaj citaĵoj el la libro - nur kelkaj, ĉar la vorto aperas plurdekon da fojoj.

Estis ankaŭ komika prezento: klaŭno incitis urson, ĝenante ĝin per longa pikilo, tiam por konfuzi la beston faris grandan kapriolon ĝuste kiam ĝi estis preta ataki. Finfine la klaŭno rifuĝis en barelon kaj tiris malsupren la kovrilon. La urso paŝis ĉirkaŭ la barelo, ne komprenante kien malaperis ĝia kontraŭulo, kiu de tempo al tempo elsaltis por inciteti ĝin denove antaŭ ol replonĝi internen.

Cetere, komika prezento neniam funkcias antaŭ unupersona spektantaro, precipe se tiu unu persono hazarde dormetas post peza manĝo.

Ĉiuj komikaj trupoj tiuvintre faris ŝercajn scenetojn pri la grandaj atingoj, kiujn oni antaŭvidis de nia nova imperiestro.

Vidinte, ke mi kapablas ridigi la spektantaron, Rupilio iom post iom permesis al mi preni pli aktivan parton en niaj komikaj scenoj, sed mi dubis, ĉu li facile konsentos mem ludi nur duarangan rolon.

Sekvis ilin komika skeĉo: la kompanio de Spinto kun banala peco pri junulo, kiu kaŝas sin en ŝranko, kiam la edzo de lia amatino venas senaverte hejmen. La spektantoj ne multe ridis, kaj pli entuziasman reagon la prezento ne meritis

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: giovedì 15 dicembre 2011 19.39
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) magik-a

José Antonio

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Dec 16, 2011, 3:53:17 AM12/16/11
to la-bona...@googlegroups.com

Alia ofta eraro de komencantoj estas “plastika” anstataŭ “plasta”.

Aliflanke, “plastiko” aperas en PIV kun la signifo: “Arto reprodukti la formojn de objekto” (4a OA). Estas eĉ Zamenhofa ekzemplo: “Ĉio staras klare kaj plastike antaŭ mia animo”.

Cetere, tiu paĝo “Oftaj eraroj de komencantoj” ne estas elstarigita en la ĉefpaĝo. Mi ne sciis, kiel trovi ĝin, kaj devis klaki sur vian ligilon.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 15 dicembre 2011 21.45
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) magik-a

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 16, 2011, 1:21:00 PM12/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>   Alia ofta eraro de komencantoj estas “plastika” anstataŭ “plasta”.

Mi registris tion kaj metis ligon al la oftaj eraroj de komencantoj en la ĉefpaĝo.

Renato

Renato Corsetti

unread,
Dec 16, 2011, 1:43:14 PM12/16/11
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:
>  la vorto “komediisto” pensigas pri pli formala stilo de aktorado.
Tio verŝajne estas la problemo. Laŭ mi en kelkaj okazoj en la subaj tekstoj "komedia" funkcius. Alifalnke "komika" estas oficiala.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages