Kies listo

2 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
May 4, 2012, 5:33:05 AM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi subite rimarkis, ke ĉi tiu diskutlisto ŝajnas jam
esti parto de iu mistera organizo "Tutmonda Esperanto",
kiu havas diskutliston aliloke, tute sekretan. Plej
konsternis min tio, ke mi (eble mis-?)komprenis, ke tiu
organizaĵo havas superan decidrajton en ĉi tiuj
diskutoj kaj rajtas eĉ malfondi la liston.

Verŝajne la surpriziĝo estis nur mia, kaj por la aliaj
ĉio estas klara. Mi povis nur iom neregule sekvi la
diskutojn kaj la organizaj aferoj ne estas interesaj.
Mi esperas, ke mi miskomprenis, kaj la listo plu estas
sendependa de iu kaŝ-organizaĵo.

Verŝajne estas jam tempo, ke mi foriru.

Amike
Harri

Fabio Bettani

unread,
May 4, 2012, 5:56:12 AM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi subite rimarkis, ke ĉi tiu diskutlisto ŝajnas jam
> esti parto de iu mistera organizo "Tutmonda Esperanto",

Harri: mi konsentas kaj pri la surprizo, kaj pri la miseco de nia Tero.

Eble mi ne tro atente legis la statutojn (nu, fakte mi mem ne anas en
tiu asocio, do kial legi atente?) kaj nur nun oni rimarkigis, ke la
anoj de tiu organizo povas efektive voĉdoni ŝanĝojn pri la
celoj/funkciado/ktp de nia listo.

--
Fabio

Johan Derks

unread,
May 4, 2012, 6:36:59 AM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti klarigos chion.
Cetere vi maltrafis multajn mesaghojn antauajn en chi-tiu listo kiuj
koncernis
la strukturon de la-bona-lingvo kaj ghian enkorpigon en Tutmondeca Esperanto
au simple menciis ghin.
Ankau vi povas trovi chiujn detalojn en la retpagharo www.bonalingvo.org.
Bonvolu trarigardi ghin.

Johan Derks, sekretario de TE
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
May 4, 2012, 6:48:12 AM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Chiu povas membrighi al Tutmondeca Esperanto.
Tio estis larghe diskonigita ankau en chi-tiu listo.
La kotizo estas 12,20 euroj por du jaroj (Europa kotizo).
Por povi vochdoni ghis julio vi devas minimume pagi 6,10 eurojn.
La kodo de nia konto che UEA estas tmeo-h.

La kostoj de luado de salonoj en Roterdamo, Havano, Kopenhago kaj Hanojo
ghis nun estis preskau plene pagitaj de la estraro,
konsistanta el Renato Corsetti kaj mi.

Johan


----- Original Message -----
From: "Fabio Bettani" <fabio....@gmail.com>
To: <la-bona...@googlegroups.com>

Vastalto

unread,
May 4, 2012, 6:15:01 AM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton!

Ankaŭ mi estas surprizita de tiu aserto de la novaperinto.
Mi neniom interesiĝis/as pri iu Tutmondeca Esperanto.
Mi nur volas provi kaj pruvi kreipovon de Esperanto en ĉi tiu listo.
Ĉar mi pensas, ke nur per ekspluatado de sia kreipovo
Esperanto havos ŝancon disvastiĝi en Aziaj landoj.
Se ĉi tiu listo plu tenos ĝisnunan labormanieron, mi daŭrigos kunlaboron.
Sed se ĝi submetiĝos al la agado de tiu T.E., mi ne inklinas kunlabori.

Sincere,

Vastalto


Harri Laine <harri...@iki.fi> skribis:

Renato Corsetti

unread,
May 4, 2012, 9:35:00 AM5/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto (kaj aliaj samsence):
>   Se ĉi tiu listo plu tenos ĝisnunan labormanieron, mi daŭrigos kunlaboron.
Sed se ĝi submetiĝos al la agado de tiu T.E., mi ne inklinas kunlabori.
Mi jam pardonpetis pro tro da administraj mesaĝoj en ĉi tiu listo, kaj nun repardonpetis. Ĉi tiu listo apartenas al tiuj, kiuj laboras en ĝi kaj kontribuas al la starigo de la listoj en nia paĝaro. "Tutmondeca Esperanto" estis pensita kiel kadro por kunmeti ĉi tiun agadon kaj aliajn kunligitajn agadojn, sed neniu decidos por ni. Cetere, ĉi tiu estas la sola laboranta labor-teamo.

Fino de la aventuro pri Tutmondeca Esperanto por ĉi tiu listo.

Kompreneble ĉiu rajtas je persona nivelo interesiĝi pri TE kaj legi pri ĝi en nia paĝaro.

Pardonpeton ankoraŭfojan pro la ĝeno! 

Amike

Renato





Sincere,

Vastalto


Harri Laine <harri...@iki.fi> skribis:
Mi subite rimarkis, ke ĉi tiu diskutlisto ŝajnas jam
esti parto de iu mistera organizo "Tutmonda Esperanto",
kiu havas diskutliston aliloke, tute sekretan. Plej
konsternis min tio, ke mi (eble mis-?)komprenis, ke tiu
organizaĵo havas superan decidrajton en ĉi tiuj
diskutoj kaj rajtas eĉ malfondi la liston.

Verŝajne la surpriziĝo estis nur mia, kaj por la aliaj
ĉio estas klara. Mi povis nur iom neregule sekvi la
diskutojn kaj la organizaj aferoj ne estas interesaj.
Mi esperas, ke mi miskomprenis, kaj la listo plu estas
sendependa de iu kaŝ-organizaĵo.

Verŝajne estas jam tempo, ke mi foriru.

Amike
Harri

    


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages