> sepult-i --> en-tomb-ig-i ??
Nepre ne tiel. "Sepulti" estas pli vasta ol "entombigi".
Ekzistas diversaj manieroj trakti kadavrojn. Unu maniero
estas meti ĝin en tombon. Alia maniero estas ĝin bruligi.
Ankoraŭ alia maniero estas doni ĝin kiel manĝaĵon al
bestoj (tio estas praktikata en iaj partoj de Nepalo).
Ĉiuj tiuj diversaj manieroj estas inkluzivataj en la
ĝenerala ideo "sepulti". En multaj manieroj sepulti
tomboj tute ne rolas.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
En multaj manieroj sepulti tomboj tute ne rolas.
Mi aldonas originalan sepultadan manieron. Bonvolu legi mian artikolon: http://www.ipernity.com/blog/xuanautuno32/111068