faka asocio Tutmondeca Esperanto

8 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Jul 14, 2011, 5:54:01 AM7/14/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi atentigas vin pri la publika kunveno je mardo, la 26an de julio en salono Zacho (elparolu Zasho) de la 11h ghis 12h30m.
 
Parolos Renato Corsetti kiel prezidanto pri la celo kaj estonto de Tutmondeca Esperanto, Johan Derks pri "Prunteprenado en Esperanton de vortoj el fremda lingvo".
Tria parolanto estas invitita.
 
Chiu interesito estos invitita alighi al Tutmondeca Esperanto.
Char Renato kaj mi esto okupita pri preparado kaj mastrumado de la kunveno, mi serchas volontulon kiu
pretas aktive varbi pagantajn membrojn por TE, pere de la alkrochita alighilo,
che eniro de la interesitoj kaj post dumkunvena koncerna alvoko de la prezidanto al la cheestantoj.
Mi kunportos 60 ekzemplerojn de la alighilo.
 
Amike,
Johan Derks
 
 
 
 
Noto:
Peter Zacho naskiĝis la 28-an de majo 1911a en Århus, Danio. Edziĝis al Kirsten Zacho (25.09.1913) la 24-an de novembro 1934. Ambaŭ mezgradaj instruistoj. Filinoj: Birthe (1935), (v. Birthe Lapenna), kaj Lone Zacho(1948). Mortis en 1991.
reklamfolio.doc

Johan Derks

unread,
Jul 15, 2011, 4:14:07 PM7/15/11
to la-bona...@googlegroups.com
Definitiva programo de la kunveno de Tutmondeca Esperanto (mardon, la 26an de julio en salono Zacho [Zasho] de la 11h ghis 12h30m):
 
Renato Corsetti kiel prezidanto pri "la celo kaj estonto de Tutmondeca Esperanto"
Marcos Cramer pri "La Bonlingva Vortaro: Por nova vortaro-kulturo en Esperantujo"
Johan Derks pri "Prunteprenado en Esperanton de vortoj el fremda lingvo".
Cvi Solt pri "Kion Esperanto povas 'lerni' el la vortfarado en la hebrea ?"
Inter la kontribuoj kiuj dauros mezume po 15 minutoj ni povos diskuti.
 
Ekde 10h50m vi povos enskribigi vin kiel membro de 'Tutmondeca Esperanto. Nepre venu ghustatempe !
 
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Jul 15, 2011, 4:23:04 PM7/15/11
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Johan, pro la kunmetado de alloga programo (krom miaj ĝeneralaĵoj).

 

Amike

 

Renato

 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages