Pri "novjaro".

5 views
Skip to first unread message

marcell...@hotmail.com

unread,
Jan 19, 2017, 9:48:55 PM1/19/17
to la-bona...@googlegroups.com

El Marcel:  Pri "novjaro". 

       Nek la etnaj lingvoj nek Esperanto, kiu tamen havas pli da specoj de aglutina kunmetado, permesas kunmetojn de substantivo kun sia adjektivo SE TIAJ KUNMETOJ SIGNIFAS LA SAMON KIEL LA NEKUNMETITAJ ESPRIMOJ. Cetere, kial ni bezonus du manierojn por unu signifo? 

     Sed la etnaj aglutinaj lingvoj kreis, kiel esceptan varion de aglutinado, kelkajn aw plurajn kunmeta'jojn de substantivo kun adjektivo, KIUJ NENIAM HAVAS LA SAMAN SIGNIFON KIEL LA NEKUNMETITA ESPRIMO. Ili nun apartenas al la aglutinado, sed oni ege malofte faras pliajn tiajn kunmeta'jojn, ver'sajne 'car la lingvo fari'gus malklara.

     Nu, imitante la germanan lingvon, Zamenof kreis, nebezone, similajn kunmeta'jojn neregulajn. Sed post tio li kaj la Esperantistoj ne kreis pliajn, sentante ke temas pri esceptoj. Kaj Plena Analiza Gramatiko tre forte konsilas ne plu fari tiajn. Vidu por tio & 423, kie diri'gas i.a. "Se oni allasus ankaw alian vortfaradon, 'cio 'ci estus en dan'gero, la tuta konstrua'jo ek'sanceli'gus, 'cio fari'gus malcerta kaj malfirma. Tiom certe ne valoras la 'sparo de kelkaj a-fina'joj". Mi samopinias kun PAG pri tio, kaj ju'gas la proponon de Piron dan'gera.

     Kaj tio tre konfuzas la parolantojn de neaglutinaj lingvoj, kiel 'ce ilia propono de "novvorto" ktp. Tial mi plu uzas la vorton "neologismo" aw la esprimon "nova aw neoficiala aw proponita vorto".

     Cetere allogas la klarigo de Balicki. Kaj al Renaldo: Jes, ankaw mi ne uzas "brunpano", kvankam la nederlanda akceptas tion. Sed "brunpana" jes, 'car la aglutina regulo por Esperanto estas, ke substantivo kun sia adjektivo kunmeteblas, SE ONI UZAS 'GIN KIEL ADJEKTIVON, 'car tiel la signifo de "bruna" ne plu estas speciala. Kaj fakte, Vastalto kaj Renato, "novjaro" povas signifi NUR "la komenco de nova jaro", neniel "nova jaro".

     Amike,     Marcel.

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2017, 5:07:57 AM1/20/17
to ~ listo 'lbl'
Marcel:

​|​
     Nu, imitante la germanan lingvon, Zamenof kreis, nebezone, similajn kunmeta'jojn neregulajn. Sed post tio li kaj la Esperantistoj ne kreis pliajn, sentante ke temas pri esceptoj.

​Dankon, Marcel! Tio por mi sufiĉas. Mi afiŝos vian mesaĝon, kiel artikoleton, se vi permesas.

Amike

Renato

~~~
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447399273515 renato....@gmail.com

Pjer

unread,
Jan 21, 2017, 2:20:12 PM1/21/17
to la bona lingvo
Mi kompreneble tute konsentas, ke tiaj kunmetadoj (adjektiva radiko preciziganta substivan radikon, kiuj precizigas o) nepre ne signifas samon kiel la adjektivo (adj. radiko kun a) preciziganta la substantivon (substantiva radiko kun o); cetere, kial du formoj malsimile konstruitaj povus signifi samon ?


      << oni ege malofte faras pliajn tiajn kunmeta'jojn, ver'sajne 'car la lingvo fari'gus malklara >>
Kial ĝi fariĝus malklara ? Nur supozo ! Tute ne laŭ mi, se oni respektas la Fundamenton !

Aliparte, ke "aglutinaj lingvoj kreis escepton" por tiaj kunmetoj ne koncernas Esperanton, kiu estas tute aparta lingvo, ties karaktero estas klare pli izola ol aglutina, kaj estas la nura lingvo kiu rigardas la finaĵojn, kiel vortojn (11a regulo de nia Fundamenta gramatiko).
En Esperanto ne ekzistas aglutinaĵo de substantivo kun sia adjektivo, ekzemple en malvarmŝranko (citita de Marcel en alia diskutligo) ne estas aglutinaĵo de malvarma kaj ŝranko, sed kunmetado de kvar vortoj : mal, varm', ŝrank' kaj o,
o precizigita de ŝrank', kiu estas precizigita de varm, precizigita de mal; same en vaporŝipo ne estas nur du vortoj ŝipo kaj vaporo, sed tri laŭ nia Fundamenta gramatiko (eĉ se tiu okaze oni povus konsideri farita de du).
Do kompreneble malvarmŝrank'o estas io, kiu koncernas je malvarma ŝranko, sed ne nur iu ŝranko, kiu estus tiuokaze malvarma, sed ŝranko, ties stato (ties funkcio) estas malvarmeco.
.

>>  'car la aglutina regulo por Esperanto estas, ke substantivo kun sia adjektivo kunmeteblas, SE ONI UZAS 'GIN KIEL ADJEKTIVON, <
<

Tiu regulo estis kreita de homoj, kiuj ne akceptis, ke en Esperanto la finaĵoj estu rigardataj kiel vortoj. Sufiĉas relegi la P.A.G. , kiam la aŭtoroj aludas pri tiu Fundamenta frazo : "Laŭ Z; oni povus konsideri ... ". Se ili konscius pri la klarigoj de Z. en la Unua Libro, ili ne povus tiel perfidi tion, kio estas la fakaĵo kaj geniaĵo de nia lingvo. Konsekvence ili analizis Esperanton, kiel se ĝi estus unu el aglutinaj lingvoj, neglektante la averton de Z.: " ... plenan detalan gramatikon .... ne sole ne faciligus la la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus !"

Ĉu ni deziras tion ? Aldonante regulojn, kiuj malpermesus facilaĵojn.
Ĉar ĉiu el ni (almenaŭ certe freŝbakita esperantistoj), tuj komprenis (tuj komprenas, mi kontrolis tion), kion signifas la diro : Bonan novjaron !

Kaj estas nur reago produktita de tro da analizaj scioj, kiuj kondukas homojn al rifuzo de uzo de tiaj kunmetoj. Plie tiu reago estas KONTRAŬFUNDAMENTA, ĝi kondukus al malpermesi multajn fundamentajn vortojn.
La timo de kelkaj pri tiaj kunmetoj Fundamente estas tute ne prava.
Ni ne estu kiel Ŝadokoj, kies devizoj estis : "kial fari simple, kiam oni povas kompliki ? "
{fari simple estas permesi ĉiujn kunmetadojn, kiam ĝi ricevas kompreneblan sencon danke al la 11a regulo, eĉ ties frazo : la finaĵo estas vorto, do elemento, kiu havas sencon; la Akademio bone precizigis ilin.
Kompliki estas uzi argumentoj de PAG.}

Okazus paradokso (kaj vere malfeliĉiga), ke nia grupo, kiu nomiĝas "LA BONA LINGVO", kontraŭs gravan ideon entenata en la samtitolita libro kaj bone prezentita de la verkanto.


Honore al L. L. Z. kaj Cl. Piron kaj Amike al ĉiuj, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2017, 2:52:36 PM1/21/17
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Pjer,

vi rajtas kunmeti kion vi volas, sed se vi diras 'vapor-ŝip-o' ĉiuj komprenas vin ĝuste, se vi diras 'rapid-kamel-o', kaj ĝi ne signifas 'rapida kamelo'. restas duboj.

Amike

Renato


--

Pjer

unread,
Jan 22, 2017, 4:52:33 AM1/22/17
to la bona lingvo
Kara Renato, por mi ne estas dubo temas verŝajne (mi ne kontrolis) pri kamelo, kiu estas speciale adaptita por fari kursojn, precize tiun ke la francoj nomas (dromadaire) dromedaro, pensante, ke temas ne pri kamelo ĉar ĝi ne estas duĝiba kiel la kamelo. Ĵus post skribo mi kontrolis en PIV, kaj konstatas, ke mi spontane bone komprenis !
Pardonu min, kara Renato, sed mi ne suferas vian sciencan konon de komplikaj reguloj kaj sekve tio ne kreas dubon en mia menson!
Amike, Pjer.

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2017, 10:28:08 AM1/22/17
to ~ listo 'lbl'

​Pjer pri 'rapidkamelo':

temas
​...
pri kamelo
​ ...
dromedaro

​Nu, evidente la signifo ne estas fiksita. Mi penis nur pri rapida kamelo.

Amike

Renato
~~~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages