Re: SSV-i vorton law JK

2 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Mar 3, 2011, 7:05:50 PM3/3/11
to la-bona...@googlegroups.com
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
> Date: Mar 03 01:35PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/6abcb1a1ee4b7bdb
>
> ro-esp ha scritto:
>>> Rinaldo proponis la enigon de "bunkro" inter la SSV
>> kiumaniere? kiel fortradukindajxo aw kiel alternativo?
> Por enigi novan vorton en la liston de la SSV, oni devas ĝin esprimi per
> oficialaj vortoj. ĉu?

Mia demando estas, cxu vi volas meti la vorton antaw aw post la sago
en nia "linio" pri gxi.
Cetere mi tute povas imagi enmeti vorton kies signifon mi ne povas
esprimi per vortoj (cxu oficialaj cxu ne), sed kies signifon mi jes
komprenas (eventuale cxar mi konas samsignifan vorton en alia lingvo).
Ekzemplo:
malenvii (en la senco de hxuni)--> hxuni

> Jen reskribita la propono:
> Rajtas enlistigon inter SSV, novaj vortoj aperantaj
> - aŭ en PIV... ja ĝi estas la ĉefa ilo, per kiu novaj vortoj akiras
> duonoficialecon;
> - aŭ en almenaŭ du nacilingvaj esperanto-vortaroj.

Tio law mi ne havas sencon. En la SSV-listojn ni metu tiujn vortojn
por kiuj ekzistas pli bonlingva alternativo. Mi ne vidas kialon limigi
tion al vortoj
troveblaj en PIV aw en vortaroj

>>> Rinaldo: ... forta rezisto en la esperantistaro al la propono pri
>>> LA BONA LINGVO.
>> "la" propono???
> Neniu estas devigebla ne uzi la neologismojn. ĉu?
> Do, bonlingvanoj "proponas" uzi la bonan lingvon. ĉu?

Vi parolas pri propono pri LA BONA LINGVO, sed mi ne scias pri kiu
propono temas.
[mi preskaw havas la impreson paroli kun novbakita esp-isto kiu ne jam
kaptis la signifon de "pri"...)

>>> Ja akademianoj kaj skribistoj ne sentas sin devigataj rezigni al novaj
>>> vortoj,
>> rezigni pri, cxu?
> Rolando ŝatas harfendi...

Mi estas Ronaldo, kaj jes, mi fendas harojn se (sxajne) necesas.

> ja rezigni estas transitiva verbo

Cxu? Law PIV efektive, sed ecx se estus tiel, "rezigni al" estas
esprimo kiun mi ne rekonas kiel esp-a. Kontraste "rezigni pri", kiom
mi memoras, estas tute normala esprimo.


>>> Rinaldo: ... bonlingvigi oficialigitajn vortojn

>> mi ne komprenas vian lingvajxon cxi punkte

> Bonlingvigi=transformi en bonlingvajn vortojn (t.e. per SSV) novajn
> vortojn aŭ nenecesajn aficialigitajn vortojn.

"bonlingvigi vorton" estas ege malkonvena vortumo. Vi celas "havi
LBL-linion pri la vorto"

Cetere la noveco de vorto neniom indikas gxian fortradukindecon. Ja
ofte nova vorto aperas ekzakte cxar ne ekzistas sinonimo establita...

gxis, Ronaldo N


--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2011, 3:07:31 AM3/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

| Mi estas Ronaldo, kaj jes, mi fendas harojn se (sxajne) necesas.

Bone. Neniu malhelpas vin fendi harojn, sed bonvolu kompati la listanojn kaj fendu la harojn en tutmondeca...@yahoogroups.com.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages