AKOLIT-O

4 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 4, 2015, 11:28:24 AM12/4/15
to ED.BL.DISKUTLISTO
akolit-o > hel-pastro

JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Dec 4, 2015, 12:15:53 PM12/4/15
to la-bona...@googlegroups.com
Helpanto de pastro (= akolito) ne egalas al help-pastro aux helpa pastro aux pastra helpanto (akolito ne estas pastro, ecx ne helpa). Same, flegisto helpas kuraciston, sed li ne estas help-kuracisto/ helpa kuracisto/ kuracista helpanto.

Gxis
Antonio De Salvo
P.S.: kompreneble, temas pri help-pastro, ne hel-pastro

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: venerdì 4 dicembre 2015 17:28
A: ED.BL.DISKUTLISTO <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) AKOLIT-O

akolit-o > hel-pastro

JoKo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

cce...@gmail.com

unread,
Dec 4, 2015, 12:20:19 PM12/4/15
to la bona lingvo
Laŭ mi, oni devu legi "help'pastr'o"

aŭ pli universale "help'di'serv'ist'o"

Amike 
JfB

Le vendredi 4 décembre 2015 17:28:24 UTC+1, J-K Rinaldo de Padova.IT.EU a écrit :
akolit-o > hel-pastro

JoKo

Pjer

unread,
Dec 4, 2015, 6:56:22 PM12/4/15
to la bona lingvo
Kiel klarigis Antonio ne temas pri krom- aù help-pastro, sed pri pastrohelpanto aù kiel difinas la vorton PIV. :  mesohelpanto.
Amike, Pjer.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 5, 2015, 5:18:11 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com

Mi sxuldas precizigon kaj atentigon.

Gxis la liturgia reformo de 1972 (sekve de la dua Vatikana Koncilio), “akolito” estis kleriko, do li apartenis al la romkatolika hierarkio, kvankam li ne estis pastro en propra senco. Antaux ol farigxi “pastro”, seminariano trapasis (interalie) kvar sxtupojn: 1-pordisto (latine: ostiarius), kiu havis la taskon malfermi kaj fermi la pordojn de la pregxejo kaj forpusxi la neindulojn; 2-ekzorcisto, kiu havis la taskon eldiri apartajn pregxojn kaj forpeli demonojn el demonposedatoj; 3-lauxtlegisto, kiu havis la taskon proklami la liturgiajn legajxojn; 4-akolito, kiu havis la taskon servi cxe la altaro dum la meso, do mesoservanto.

La reformo forigis la kvalifikojn 1 (kiu farigxis simpla sakristiano) kaj 2 (kiu farigxis aparta tasko konfidita al pastro), kaj ebligis ke la kvalifikoj 3 kaj 4 estus havigitaj ankaux al laikoj (ekzemple, mi estas lauxtlegisto, tamen tute ne pastro!).

Resume, koncerne “akolito”: laux mi, oni konservu “akolito” por la malnova tempo, kaj oni diru “mesoservanto” por la nuna; cetere, “mesoservanto” tauxgus ankaux por la iama signifo, kvankam “akolito” estus pli preciza (cxar faka) vorto.

Mi aldonas, lige kun la resendo de PIV al “komunihelpanto”, ke cxi tiu esprimo indikas alian koncepton, kiu en la itala estas “ministro straordinario della comunione” (eksterordinara servanto pri komunio); gxi rilatas al homoj, ankaux laikoj kaj ankaux virinoj (mia edzino estas tia), speciale komisiitaj/ rajtigitaj disdoni konsekritajn hostiojn. Oni nepre distingu inter “ministro dell’Eucaristia” (= servanto de Euxkaristio, pastro, rajtigita konsekri) kaj “ministro della comunione”.

Konklude: oni tusxu tre singarde fakajn esprimojn, cxar oni riskas fari konfuzojn pri temoj, pri kiuj fakuloj estas tre incitigxemaj cxe aferoj, kiujn ili ne taksas nuancoj.

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: sabato 5 dicembre 2015 00:56
A: la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Oggetto: (la bona lingvo) Re: AKOLIT-O

--

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2015, 6:44:53 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/12/2015 om 17:28 schreef Johano Karlo Rinaldo:
> akolit-o > hel-pastro
Pastro-helpanto ŝajnas al mi pli ĝusta vorto.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2015, 6:48:13 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Op 4/12/2015 om 18:20 schreef cce...@gmail.com:
> Laŭ mi, oni devu legi "help'pastr'o"
Pardonon. Mi proponas "legu" (aŭ "diru") anstataŭ "devu legi".
"Oni devas legi" ankaŭ ĝustas miaopinie.

Amike salutas Leo

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Dec 5, 2015, 7:16:25 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo
> ...Konklude: oni tusxu tre singarde fakajn esprimojn, cxar oni riskas fari konfuzojn pri temoj, pri kiuj fakuloj estas tre incitigxemaj cxe aferoj, kiujn ili ne taksas nuancoj.
Tamen pli bone enlistigi neperfektan SSV ol nenion listigi.
Krome ofte la fakaj vortoj estas komunuzaj.

Corsetti miaopinie povus enmeti interekrampe, tuj post la lineo, simbolon pri la
supozata akurateco de propono. Ekzemple
- K=Komenca
- P=Progresinta
- F= Firmiĝinta

Tiu indiko utilus ankaŭ al listanoj por decidi ĉu fari novajn proponojn.
JoKo

Antonio De Salvo

unread,
Dec 5, 2015, 9:03:48 AM12/5/15
to la-bona...@googlegroups.com
Se la SSV devas esti "samsignifaj", oni ne povas akcepti "preskauxajn" tradukojn.
Pri fakaj vortoj: jes, kelkaj povas esti komunuzaj, sed gxenerale en alia senco ol tiu faka.
Kiom koncernas aparte "akolito", vere mi ne kredas, ke gxi estas komunuza. Kuriozajxo: en la itala, "accolito" estas ja relative komunuza, sed en la malestima senco "lakeo" (lauxvorte, "akolito" signifas sekvanto, kuniranto), dum estas praktike nekonata la religia faka signifo.
Gxis
Antonio De Salvo


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johano Karlo Rinaldo
Inviato: sabato 5 dicembre 2015 13:16
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: AKOLIT-O
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages