Sukceso kaj problemoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 17, 2008, 4:24:29 AM3/17/08
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

se oni jug'as lau' la nombro da rigardoj, kiujn ricevas niaj listoj,
ni estas sukcesaj. Ni jam superis 5.000 kaj normale kreskas je la
ritmo de 100 en du-tri tagoj. Tio signifas, ke oni komencas sisteme
rigardi la listojn. Do, la celo de 10.000 rigardoj en unu jaro devus
esti facile atingebla.

Tio tamen prezentas al ni la problemon, kiel antau'eniri, por ig'i
fidinda listo de vortoj neuzindaj. Unu el la vojo povus esti sistema
rigardado de PIV por aldoni c'iujn tiujn vortojn, kiujn ne kongruas
kun la bona lingvo, kaj efektive sufic'as malfermi PIV-on por trovi
ekzemplojn.

Eble la tasko estas tro granda, tamen ni povus dividi g'in inter ni
lau' literoj. Ekzemple mi nun prenas la taskon rigardi la literon A.
Kiu volontulas pri aliaj literoj?

Lau' ankorau' malklara plano, tiu tuta laboro povus esti parto de pli
g'enerala vortaro pri fundamentaj kaj oficialaj vortoj kun difinoj
kompreneblaj de normalaj homoj kaj kun resendoj al tiuj radikoj en la
okazo de la radikoj, kiujn ni kolektas en niaj nunaj listoj.

Kion vi opinias?

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Marcos Cramer

unread,
Apr 4, 2008, 10:10:38 AM4/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Lau' ankorau' malklara plano, tiu tuta laboro povus esti parto de pli
g'enerala vortaro pri fundamentaj kaj oficialaj vortoj kun difinoj
kompreneblaj de normalaj homoj kaj kun resendoj al tiuj radikoj en la
okazo de la radikoj, kiujn ni kolektas en niaj nunaj listoj.

Kion vi opinias?

Mi forte subtenas la ideon de tia "bonlingva vortaro".  Kiel mi  jam skribis antaue, ni povus  eki per tio, ke ni kopias ReVon al alia loko, kaj faras al ghi chiujn shanghojn proponitajn de la nuna listo.

Sed antau ol ni eklaboras pri tiel granda projekto, ni devas iom interkonsenti pri la celoj de la vortaro kaj pri niaj metodoj.

Lau mi, la chefaj celoj kaj principoj de tia vortaro povus esti la jenaj:

- La vortaro praktike subtenu skemismon lau la ideoj esprimitaj en "La bona lingvo" de Claude Piron.
- Per la vortaro ni proponu kaj disvastigu kunmetitajn antatau novradikajn terminojn, kiam tio eblas sen troa perdo de la intencita signifo kaj precizeco.
- Malgrau tio ke ni proponas shanghojn al la fakterminaro de Esperanto (kiu pro PIV ighis tro novradikema), ni tamen ne tute forlasu la gravan terminsciencan principon, ke oni atentu ankau kiuj terminoj jam estas uzataj au proponataj en antauaj vortaroj. Ni do serchu bonan ekvilibron inter shanghproponoj pro skemismaj konsideroj kaj respekto al la jama lingvouzo.
- La vortaro klarigu chiujn signifojn en kiel eble plej ghenerale komprenebla maniero, uzante nur oficialajn radikojn (prefere nur radikojn el la Baza Radikaro Oficiala).
- Per signoj kaj rimarkoj la vortaro donu informojn pri lingva stilo, precipe pri la grava diferenco inter ghenerala kaj faka lingvouzo (tute ignorata de PIV, kiu uzas che "nazo" la saman fak-signon kiel che "telencefalo"). Novradikoj kiuj estas bezonataj en iuj fakoj ne necese estas bezonataj en la ghenerala lingvouzo.
- Per la vortaro ni subtenu pli grandan atenton al la Fundamenteco kaj oficialeco de lingvoelementoj; la vortaro donu preferon al Fundamentaj kaj oficialaj elementoj, kiam ne estas tre bona kialo por malpreferi ilin (ni tamen ne ignoru la fakton, ke ankau Esperanto evoluas - ja ni mem provas evoluigi ghin lau certa maniero).
- Ni aldonu rimarkojn kiuj klarigas, kial nia vortaro rekomendas certajn formojn kaj malrekomendas aliajn.

Mi proponus, ke ni kreu la vortaron en vikio redaktebla de chiuj, kiuj partoprenas en la diskutoj de chi tiu dissendolisto.

Kion opinias la aliaj pri chi tiuj proponoj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 4, 2008, 2:19:20 PM4/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Sed antau ol ni eklaboras pri tiel granda projekto, ni devas iom interkonsenti pri la celoj de la vortaro kaj pri niaj metodoj.

Lau mi, la chefaj celoj kaj principoj de tia vortaro povus esti la jenaj:
. . .
Mi proponus, ke ni kreu la vortaron en vikio redaktebla de chiuj, kiuj partoprenas en la diskutoj de chi tiu dissendolisto.

Kion opinias la aliaj pri chi tiuj proponoj?

Por mi ili estas akcepteblaj. C'u teh'nike ni devus krei spacon en www.bonalingvo.it redaktebla de c'iu listano, kiu petas pasvorton? Mi demandas por peti mian teh'nikiston.

Aliflanke estas penseble ke Marcos mem volas krei alian vikion: bonalingvavortaro.org au' simile.

Amike

Renato

PS. dum unu au' du tagoj mi ne povos akurate respondi mesag'ojn.


Marcos

Marcos Cramer

unread,
Apr 4, 2008, 3:11:16 PM4/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Por mi ili estas akcepteblaj. C'u teh'nike ni devus krei spacon en www.bonalingvo.it redaktebla de c'iu listano, kiu petas pasvorton? Mi demandas por peti mian teh'nikiston.

Jes, tio estas la solvo pri kiu mi pensis. La vortaro estu en aparta pasvort-sekurigita vikio. Chiu listano ricevu propran uzantkonton kaj pasvorton por tiu konto.

Spaco en www.bonalingva.it estas bona solvo. Ebla adreso povus esti www.bonalingvo.it/index.php/vortaro (ghi ne estu pli longa ol tio).

Kiam la spaco ekzistos, ni devos ekpensi pri ekportado de la datenoj el ReVo. Espereble ni havas listanon pli spertan pri tiaj aferoj ol mi.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 4, 2008, 4:40:02 PM4/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Spaco en www.bonalingva.it estas bona solvo. Ebla adreso povus esti www.bonalingvo.it/index.php/vortaro (ghi ne estu pli longa ol tio).

mi kreis vortaro1 c'ar la pag'o vortaro jam ekzistas. lau'grade ni povas korekti tion.

nun mi devas peti la teh'nikiston pri la pasvorta problemo.

renato

HIROTAKA Masaaki

unread,
Apr 4, 2008, 7:10:05 PM4/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
>>Spaco en <http://www.bonalingva.it>www.bonalingva.it estas bona
>>solvo. Ebla adreso povus esti
>><http://www.bonalingvo.it/index.php/vortaro>www.bonalingvo.it/index.php/

>>vortaro
>>(ghi ne estu pli longa ol tio).
>
>mi kreis vortaro1 c'ar la pag'o vortaro jam ekzistas. lau'grade ni
>povas korekti tion.

La adreso "www.bonalingvo.it/index.php/vortaro" estas malordinara.
Pli bona kaj simpla estas "www.bonalingvo.it/vortaro".

Vastalto

2008/04/05 [sab.] HIROTAKA Masaaki
_______________________________________ http://www.vastalto.com/

Fra Simo

unread,
May 24, 2008, 3:56:50 PM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Nun mi revenas al la chi-suba mesagho de Marcos el la 4-a de Aprilo je la 16-a kaj 10 [mi ne certas, chu tiu horo estas la sendohoro, kiel mi supozas, au nur la ricevohoro che mia komputoro, kio malpli precize helpus al rekono de la mesagho], en kiun mi enshovas miajn komentariojn. Tuj mi diru, ke ghenerale mi konsentas.

2008/4/4, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Lau' ankorau' malklara plano, tiu tuta laboro povus esti parto de pli
g'enerala vortaro pri fundamentaj kaj oficialaj vortoj kun difinoj
kompreneblaj de normalaj homoj kaj kun resendoj al tiuj radikoj en la
okazo de la radikoj, kiujn ni kolektas en niaj nunaj listoj.

Kion vi opinias?

Mi forte subtenas la ideon de tia "bonlingva vortaro".  Kiel mi  jam skribis antaue, ni povus  eki per tio, ke ni kopias ReVon al alia loko, kaj faras al ghi chiujn shanghojn proponitajn de la nuna listo.
 
     Mi kredis, ke nia "nuna listo" jam estas komencata "bonlingva vortaro", kaj plene farighus tio per aldonado de difinoj kaj de kelkaj pliaj kompletigajhoj, inter kiuj sendado al la unuaj kaj la chefaj lokoj, en kiuj aperas tiu vortero, kiun ni malkonsilas (ekzemple, malmultaj legontoj scias, de kie venas nia unua malrekomendatajho, "-ab-"). Char pli multaj el la vorteroj, kiujn oni almenau unufoje trovas en Esperantaj tekstoj au vortaroj, estas malrekomendindaj, aldono de tiuj, kiujn ni ne malrekomendos, ne multe shanghus la suman amplekson de  "nia listo".
     Tamen, se pro iuj tehhnikaj kialoj montrighus preferinde, ke ni havu du apartajn tabelojn, unu tian, kia estas nia nuna (tamen kun pli konstanta menciado de la fontoj), kaj unu kun difinoj kaj aliaj aldonajhoj, kaj enhavantan ankau tion, kion ni ne malrekomendas, do pli similan al ordinara vortaro, mi ne kontrauus, ke tiel ni faru.

Sed antau ol ni eklaboras pri tiel granda projekto, ni devas iom interkonsenti pri la celoj de la vortaro kaj pri niaj metodoj.
 
     Nia nuna tabelo de malrekomendatajhoj kun "simplaj samsignifaj vortoj" jam estas eklaboro pri la "tiel granda projekto" nun proponata. Chu ni jam estas sufiche fortaj por labori speciale pri chi tiu sen danhero al nia jama laborado ?
     En chia okazo estas bone, ke ni pripensu pri niaj celoj kaj metodoj.

Lau mi, la chefaj celoj kaj principoj de tia vortaro povus esti la jenaj:
 
     Unue pri tio ni devas klare konscii, ke pri Esperanto ni laboras, alivorte pri tiu lingvo, kiun (nur parte, sed nepre obeinde pri tio, kio estas  tie difinata) difinas la Fundamento de Esperanto, unuavice (kiam pri la vorteroprovizo temas) la paragrafkapoj en la Universala Vortaro. Pri la lingvoj parte similaj al Esperanto, kiujn siadiraj Esperantistoj false nomas "Esperanto", ni nur tial zorgas, ke ni deziras traduki el tiuj al efektiva Esperanto. La bona lingvo estu nur instigilo al revenado al la Fundamento kaj al tio, kion Marcos post aliaj nomas skemismo", t. e. al tiu chefa trajto de la lingvo, ke per jamaj vorteroj oni povas konstrui nove bezonatajn vortojn, kontraubatale al la ghenerala emo de la ghisnunaj vortaristoj, kaj speciale al la verkintoj de la PIV alilingvajn vortojn sentraduke enpreni. Ekzemple , char ghi estas Fundamenta, ni ne malrekomendu  la tute ne utilan vorton "kapono", kvankam sufichus diri "kastrita koko", sed la same ne-utilan vorton "amara" (cetere pli danghera, char ghi kontrauas normalan uzadon de la prefikso "mal/"), ni ja malrekomendu, malgrau tio, ke ghi estas uzata en La bona lingvo.
 
- La vortaro praktike subtenu skemismon lau la ideoj esprimitaj en "La bona lingvo" de Claude Piron.
     Pri tio vidu miajn tuj antauajn liniojn !

- Per la vortaro ni proponu kaj disvastigu kunmetitajn anstatau novradikajn terminojn, kiam tio eblas sen troa perdo de la intencita signifo kaj precizeco.
     Pri tio mi plene konsentas.

- Malgrau tio ke ni proponas shanghojn al la fakterminaro de Esperanto (kiu pro PIV ighis tro novradikema), ni tamen ne tute forlasu la gravan terminsciencan principon, ke oni atentu ankau kiuj terminoj jam estas uzataj au proponataj en antauaj vortaroj. Ni do serchu bonan ekvilibron inter shanghproponoj pro skemismaj konsideroj kaj respekto al la jama lingvouzo.
     Ni ne rekomendu ion senplie pro tio, ke ghi jam estis de iuj uzata, au ke ghi aperas en la PIV, sed nur pro tio, ke ghi ne estas direbla per Fundamentaj vorteroj "sen troa perdo de la intencita signifo kaj precizeco". Sed mi konsentas, ke tiam, kiam necesas uzo de ne-Fundamenta vortero, ni atentu, "kiuj terminoj jam estas uzataj au proponataj en antauaj vortaroj". Tiam ni preferu vorterojn oficialigitajn de la Akademio, krom se ni konvinkighos, ke la Akademio certe malsaghe tion faris (kio tiam malofte okazos). El la vorteroj ne-oficialaj ni principe preferu la pli malnovajn, sed al tiu principo povas veni diversaj esceptoj (pro la unua parto de la Regulo 15-a, pro firma Zamenhofeco au, foje, pro iuj aliaj kialoj).

- La vortaro klarigu chiujn signifojn en kiel eble plej ghenerale komprenebla maniero, uzante nur oficialajn radikojn (prefere nur radikojn el la Baza Radikaro Oficiala).
     Mi konsentas, tiom, kiom tion ni faros atentante mian tuj antauan alineajhon. Multaj oficialigitaj radikoj, ankau en la B. R. O., estas malrekomendindaj.

- Per signoj kaj rimarkoj la vortaro donu informojn pri lingva stilo, precipe pri la grava diferenco inter ghenerala kaj faka lingvouzo (tute ignorata de PIV, kiu uzas che "nazo" la saman fak-signon kiel che "telencefalo"). Novradikoj kiuj estas bezonataj en iuj fakoj ne necese estas bezonataj en la ghenerala lingvouzo.
     Pri tio ni estu tre singardaj. La limo inter vortoj "fakaj" kaj vortoj "gheneraluzaj" ofte estas malklara. Lau kiu kriterio decidi, ke "trahhe/o" estu termino anatomia, sed "naz/o" au "lang/o" ne ?  kaj kio pri "laring/o" ?  Chiuj kvar estas nomoj de korpopartoj. Al grandurba fabrika laboristo au kontora oficisto "urogal/o", "tetr/o" kaj "tetra/o" odoras kiel maloftaj specialistaj terminoj, sed al pola au litova arbarano, speciale se chasisto, ili shajnos vortoj chiutagecaj.
     Precipe ni atentu, ke nin ne kaptu insidaj argumentoj, lau kiaj, ekzemple, necesus aparta radiko "cefalalgi/" apud la kutima vorto "kap/dolor/o", char la kuracistoj bezonus por sia "faka lingvouzo" terminon specialan. Ghuste tiajn  rezonadojn ni celas per nia "la-bona-lingvo" kontraubatali. Nenia diferenco ekzistas inter "cefalalgi/" kaj "kap/dolor/o", krom tio, ke nur la dua estas vorto Esperanta.

- Per la vortaro ni subtenu pli grandan atenton al la Fundamenteco kaj oficialeco de lingvoelementoj; la vortaro donu preferon al Fundamentaj kaj oficialaj elementoj, kiam ne estas tre bona kialo por malpreferi ilin
     Pri tio, kiel pli supre mi jam skribis, mi konsentas, kun tiu atentigo, ke pri oficialigitaj ne-Fundamentaj vorteroj ni pensu nur post konstato, ke Fundamentaj ne sufichas. Mi ech diris, kaj nun rediras, ke tiu devas esti la unua el niaj reguloj.
 
 (ni tamen ne ignoru la fakton, ke ankau Esperanto evoluas - ja ni mem provas evoluigi ghin lau certa maniero).
     Inter tiu enkrampajho kaj la antauaj linioj mi vidas nenian ajn rilaton.

- Ni aldonu rimarkojn kiuj klarigas, kial nia vortaro rekomendas certajn formojn kaj malrekomendas aliajn.
     Mi konsentas. Sed post antauparolo klariganta la plej oftajn kialojn de niaj malrekomendoj sufichos en la vortaraj paragrafoj enshovo de iuj simboloj resendanta al partoj de tiu antauparolo.

Mi proponus, ke ni kreu la vortaron en vikio redaktebla de chiuj, kiuj partoprenas en la diskutoj de chi tiu dissendolisto.
    Chu tio signifus, ke chiu ajn leganto de la vortaro povus sen antaua permesopeto fari shanghojn en tiu ? Tiam, ekzemple, chiufoje, kiam iu skribus, lau la vortofaradaj principoj de Marcos, "bonlingvo", "belvorto" au "pravpropono", iu Esperantisto post kelkaj horoj, eble minutoj, korektus al "bona lingvo", "bela vorto" au "prava propono", kaj tuj poste la unua au iu samlingvano de tiu, reshanghus al "bonlingvo", "belvorto" au respektive "pravpropono", kaj tiel plue en senfina rondirado. Devas ekzisti kelkopo da respondecaj redaktoroj, kiu trakribrus la proponojn de la ceteraj kunlaborantoj, kaj atendus interkonsenton antau ol shanghon efektivigi.
 
Kion opinias la aliaj pri chi tiuj proponoj?

Marcos

     Kore vin chiujn salutas                             Francisko

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 7:30:23 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Nun mi revenas al la chi-suba mesagho de Marcos el la 4-a de Aprilo

Ankau' mi revenu al g'i.

Marcos:


Mi forte subtenas la ideon de tia "bonlingva vortaro".  Kiel mi  jam skribis antaue, ni povus  eki per tio, ke ni kopias ReVon al alia loko, kaj faras al ghi chiujn shanghojn proponitajn de la nuna listo.

Intertempe mi enketis c'e mia teh'nikisto pri tio, c'u oni povus meti tian kopion de REVO en www.bonalingvo.it kaj c'u oni povus arang'i psvorton por ke nur kelkaj redaktantoj eniru por modifi aferojn.

Lia respondo estis nea (mi ne scias kiomgrade pro tio, ke li ne volis fari la aferon).

Necesas nun decidi kiel ni pluiru. Markos, kiu estas pli teh'nika ol multaj el ni, povus ebel konsili ion.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 25, 2008, 8:34:06 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Fra Simo skribis:

> Unue pri tio ni devas klare konscii, ke pri Esperanto ni laboras, alivorte
> pri tiu lingvo, kiun (nur parte, sed nepre obeinde pri tio, kio estas tie
> difinata) difinas la Fundamento de Esperanto, unuavice (kiam pri la
> vorteroprovizo temas) la paragrafkapoj en la Universala Vortaro.
> Pri la lingvoj parte similaj al Esperanto, kiujn siadiraj Esperantistoj false
> nomas "Esperanto", ni nur tial zorgas, ke ni deziras traduki el tiuj al
> efektiva Esperanto.

Mi tute kontrauas al tiu aroganta difino de "Esperanto". Lau mi
Esperanto estas vivanta lingvo, kaj ghi estas difinata per tio, kiel
ghin uzas la Esperantistoj, kaj ne per la Fundamento de Esperanto. Mi
ne scias precize kiun vi intencas per "siadiraj Esperantistoj", sed
mi timas ke vi eksterlasus tre granda proporcion de la kapablaj
aktivaj Esperantistoj. Mi estas kontrau tia skismado!

> La bona lingvo estu nur instigilo al revenado al la Fundamento
> kaj al tio, kion Marcos post aliaj nomas skemismo", t. e. al tiu chefa
> trajto de la lingvo, ke per jamaj vorteroj oni povas konstrui nove
> bezonatajn vortojn, kontraubatale al la ghenerala emo de la ghisnunaj
> vortaristoj, kaj speciale al la verkintoj de la PIV, alilingvajn
> vortojn sentraduke enpreni.

Lau mi Fundamentismo kaj skemismo ne estas la sama afero.
Fundamentismo estas la ideo ke ni devas chiam sekvi la Fundamenton kaj
allasi ne-Fundamentajn radikojn nur kiam absolute necese. Skemismo
estas la ideo ke ni minimumigu la nombron de radikoj per maksimumigo
de kunmeta vortfarado. La diferenco estas ekzemple ke lau pura
skemismo oni preferu "redaktisto" al "redaktoro", dumlau pura
Fundamentismo oni preferu "redaktoro" al "redaktisto". Alia diferenco
estas ke pura skemismo tute permesas lingvan evoluon, kiel la uzon de
"shati" por la signifo de la angla "like", germana "mögen", dum pura
Fundamentismo malpermesas tiajn evoluojn. Tria diferenco estas ke lau
skemismo novaj afiksoj (kiel la distanc-komunikila prefikso tele- au
la muzik-intervala sufikso -t-) povas esti tute bonaj, char ili
pligrandigas la eblecojn de Esperanta vortfarado kaj helpas
malpligrandigi la nombrojn de aliaj bezonataj radikoj, dum por
ekstrema Fundamentismo novaj afiksoj estas granda peko.

Ofte (ankau en chi tiu listo) oni tamen trovas homojn kiuj miksas
skemismon kun Fundamentismo. Mi persone estas chefe skemisto kaj
kontrauas troan Fundamentismon (precipe kiam temas pri Fundamentismo
kiu kontrauas ech la lingvo-evoluajn permesojn menciitajn en la
antauparolo de la Fundamento). Vi aliflanke shajnas chefe subteni
ekstreman version de Fundamentismo, kaj permesas skemismon nur kiel
parton de tiu ekstrema Fundamentismo, ne kiel memstaran ideon.

Se la diferencoj inter ni estas tiel grandaj kiel jhus menciite, ni
vershajne ne povos kunlabori pri kreado de nova vortaro. Sed eble kaj
espereblela diferencoj tamen ne estas tiel grandaj, kaj ni povos
konsenti pri iuj principoj. Mi esperas ke la aliaj listanoj aldonos
ideojn por trovi iun mezan vojon por la "bonlingva vortaro".

> Multaj oficialigitaj radikoj, ankau en la B. R. O., estas malrekomendindaj.

Certe ankauen BRO estas malrekomendindaj radikoj. Kompreneble ni ne
uzu iun ajn radikon, kiun ni malrekomendas, en niaj difinoj.

> La limo inter vortoj "fakaj" kaj vortoj
> "gheneraluzaj" ofte estas malklara. Lau kiu kriterio decidi, ke "trahhe/o"
> estu termino anatomia, sed "naz/o" au "lang/o" ne ? kaj kio pri
> "laring/o" ?

Mi dirus ke "nazo" kaj "lango" estas kaj faklingvaj kaj gheneraluzaj,
dum "trahheo" kaj "laringo" estas nur faklingvaj, sen esti
gheneraluzaj. Kompreneble estas iuj limaj kazoj, en kiuj malfacilas
decidi, sed mi tamen opinias ke indas signi la diferencon en
bonalingva vortaro.

> Nenia diferenco ekzistas inter "cefalalgi/" kaj
> "kap/dolor/o", krom tio, ke nur la dua estas vorto Esperanta.

Denove la iom aroganta difino de "Esperanto"... Lau mi ambau estas
Esperanto: "cefalalgi/" apartenas al la malrekomendinda "okcidenta
dialekto de Esperanto", dum "kapdoloro" estas la normala kaj
rekomendinda vorto, ankau por la faka uzo.

> - "Per la vortaro ni subtenu pli grandan atenton al la Fundamenteco kaj
> oficialeco de lingvoelementoj; la vortaro donu preferon al Fundamentaj kaj
> oficialaj elementoj, kiam ne estas tre bona kialo por malpreferi ilin"
> Pri tio, kiel pli supre mi jam skribis, mi konsentas, kun tiu atentigo,
> ke pri oficialigitaj ne-Fundamentaj vorteroj ni pensu nur post konstato, ke
> Fundamentaj ne sufichas.

Mi konsentas kun tio, ke Fundamentaj radikoj havu ankorau pli altan
statuson ol oficialigitaj radikoj. Sed samtempe mi volas atentigi pri
la malprecizeco de la kriterio "ke Fundamentaj vorteroj ne sufichas".
Kion signifas "sufichi" chi-kaze? Ofte estas tiel, ke la signifo de iu
ne-Fundamenta vorto ne estas tute precize esprimebla per Fundamentaj
radikoj, sed ke tamen praktike eblas eviti la ne-Fundamentan vorton
per uzo de similsignifaj vortoj au kunmetajhoj (ekzemple "burgo",
"cunamo", "defaulta" kaj "beletro" vershajne ne estas tute samsignifaj
al "kastelo", "ondego", "implica" kaj "belliteraturo", sed tamen
praktike eblas uzi tiujn anstatauigojn, eventuale kun aldonaj
klarigoj). En tiaj kazoj oni povas konsideri diversajn argumentojn por
decidi chu nia vortaro forte malrekomendu, malforte malrekomendu au
rekomendu la vorton – ekemple chu ghi estas oficialigita, kiom ghi
estas uzata de spertaj Esperantistoj, kiom da vortaroj rekomendas ghin
ktp.

> (ni tamen ne ignoru la fakton, ke ankau Esperanto evoluas - ja ni mem
> provas evoluigi ghin lau certa maniero).
> Inter tiu enkrampajho kaj la antauaj linioj mi vidas nenian ajn
> rilaton.

Per tio mi celis ke ni ne estu tro Fundamentismaj rilate al la
signifoj de vortoj, kies siginfoj (almenau parte) shanghighis ekde la
apero de la Fundamento, ekzemple "hararo" au "shati".

> - "Ni aldonu rimarkojn kiuj klarigas, kial nia vortaro rekomendas certajn
> formojn kaj malrekomendas aliajn."
> Mi konsentas. Sed post antauparolo klariganta la plej oftajn kialojn de
> niaj malrekomendoj sufichos en la vortaraj paragrafoj enshovo de iuj
> simboloj resendanta al partoj de tiu antauparolo.

Jes, plej ofte sufichas la uzo de iuj simboloj klarigitaj en la
antauparolo. Sed foje la situacio estas pli komplika, kaj tiam indas
pli detale klarigi la aferon anstatau nur uzi simbolojn.

> "Mi proponus, ke ni kreu la vortaron en vikio redaktebla de chiuj, kiuj
> partoprenas en la diskutoj de chi tiu dissendolisto."
> Chu tio signifus, ke chiu ajn leganto de la vortaro povus sen antaua
> permesopeto fari shanghojn en tiu ?

Ne, ne chiu leganto povus shanghi ghin, sed nur tiuj, kiuj partoprenas
en la diskutoj de nia dissendolisto. Do la vikio ja estus
pasvort-sekurigita, kaj la pasvorton ricevus nur la kundiskutantoj.

> Tiam, ekzemple, chiufoje, kiam iu
> skribus, lau la vortofaradaj principoj de Marcos, "bonlingvo", "belvorto" au
> "pravpropono", iu Esperantisto post kelkaj horoj, eble minutoj, korektus al
> "bona lingvo", "bela vorto" au "prava propono", kaj tuj poste la unua au iu
> samlingvano de tiu, reshanghus al "bonlingvo", "belvorto" au
> respektive "pravpropono", kaj tiel plue en senfina rondirado. Devas ekzisti
> kelkopo da respondecaj redaktoroj, kiu trakribrus la proponojn de la ceteraj
> kunlaborantoj, kaj atendus interkonsenton antau ol shanghon efektivigi.

La Vikipedio montras ke komuna verkado fare de multaj autoroj povas
konduki al tre bonaj rezultoj. Kompreneble oni bezonas iujn
principojn, kiuj difinas kion fari okaze de malkonsento, sed tiujn
principojn oni ankau bezonus se la nombro de redaktistoj estas pli
malgranda.

Por eviti redaktomilitojn tiajn, kiajn vi priskribis, necesus – same
kiel en la Vikipedio – la malpermeso de redaktomilitoj, kaj la devigo
al la redaktistoj unue findiskuti pri la afero ghis la alveno al iu
ghenerala interkonsento, antau ol fari pridisputitajn shanghojn.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
May 25, 2008, 8:55:13 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Intertempe mi enketis c'e mia teh'nikisto pri tio, c'u oni povus meti tian
> kopion de REVO en www.bonalingvo.it kaj c'u oni povus arang'i psvorton por
> ke nur kelkaj redaktantoj eniru por modifi aferojn.
>
> Lia respondo estis nea (mi ne scias kiomgrade pro tio, ke li ne volis fari
> la aferon).

Vershajne la chefa komplikajho estas kopii la aferojn de ReVo al la
vikio che www.bonalingvo.it, char ReVo mem ne estas verkata en la
maniero de vikio. Por tio necesus programi etan programon (nomatan
"roboto"), kiu transshovas la materialon de ReVo al la vikio. Mi mem
havas tro limigtan scion pri programado por mem programi tian roboton
(tamen mi eble chi-somere trovos la tempon por iom plulerni pri
programado, kaj eble post tio mi ja povus programi ghin).

Tamen ni eble ne bezonas automate transshovi la enhavon de ReVo al la
vikio. Ni ja chiuokaze devus trairi la tutan materialon kaj fari la
necesajn shanghojn lau la rekomendoj en nia nuna listo. Do ni povus
ankau mane kopii la enhavon, kaj samtempe fari tiujn shanghojn. Tio
ankau helpus al ni trovi evitindajn radikojn,kiuj ankorau ne aperas en
niaj listoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 11:16:21 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>(tamen mi eble chi-somere trovos la tempon por iom plulerni pri
>programado, kaj eble post tio mi ja povus programi ghin).

Bone.

>Ni ja chiuokaze devus trairi la tutan materialon kaj fari la
>necesajn shanghojn lau la rekomendoj en nia nuna listo. Do ni povus
>ankau mane kopii la enhavon, kaj samtempe fari tiujn shanghojn. Tio
>ankau helpus al ni trovi evitindajn radikojn,kiuj ankorau ne aperas en
>niaj listoj.

C'u iu volas provi kopii la unuan kapvorton almenau' pro vidi , kiom
ebla tio estas. Ni devus, ekzemple, preterlasi c'iujn tradukojn, kiujn
REVO havas.

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 11:17:57 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Lau mi Fundamentismo kaj skemismo ne estas la sama afero.

Nu, bone. Kelkaj el ni estas pli fundamentismaj, kelkaj pli skemisma
kaj mi pli simplisma, sed certe ni povas trovi interkonsenton.

Marcos Cramer

unread,
May 25, 2008, 6:58:44 PM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
> C'u iu volas provi kopii la unuan kapvorton almenau' pro vidi , kiom
> ebla tio estas. Ni devus, ekzemple, preterlasi c'iujn tradukojn, kiujn
> REVO havas.

Mi nun kopiis du kapvortojn por elprovi tion. Mi redaktis ilinlaula
vikia stilo, kiunmi konas el Vikipedio; mi ne certas chu la vikio sur
via pagharo uzas la saman sintakson. Se vi enmetos miajn provojn en la
vikion, ni vidos, chu ghi aspektos kiel intencite.

Lau mi ni same kiel ReVo havu apartan paghon por chiu radiko. En tiu
pagho menciighu chiuj vortoj formeblaj surbaze de tiu radiko.

Mi komencis per la unua vorto en ReVo: "abako". La pagho mem nomighu
"abak/o" (por montri la radikon kaj ghian karakteron). La enhavo de la
pagho estu jene:

------

==abako==
# ☗ Supera plata parto de kolona kapitelo.
# Δ Speco de kalkulilo por plenumi aritmetikajn operaciojn,
konsistanta ĉefe el buletoj ŝoveblaj sur stangetoj. ''vi mispuŝas
globetojn de via abako''. → sorobano
# Δ Grafikaĵo aŭ tabelo, uzata por anstataŭi kalkulon en la solvo de
kelkaj matematikaj aŭ teĥnikaj problemoj.

------

La fakajn simbolojn mi anstatauigis per taugaj Unikodaj simboloj. Mi
esperas ke ili ghuste aperos en la vikio. Ankau estas la demando,chuni
sukcesos trovi taugan Unikoda simbolon por chiu fako (kaj por chiu
alia indiko kiunni povas montri per signo).

La uz-ekzemplojn mi konservis, sed la fontindikojn por ilimi forigis.
Eble estus saghe ankau konservi la fontindikojn. Au chu iu opinias ke
ni entute ne bezonas la uz-ekzemlojn? (Lau mi ili estas sufiche grava
parto de chia vortaro; kaj niankau povus iam ekserchi aparte
bonilingvajn uzekzemplojn...).

Lau indiko de Renato mi preterlasis la tradukojn. Tamen mi demandis
min chu ne eble estus bone konservi la tradukojn. Au eble ni konservu
nur tiujn tradukojn kiujn ni mem povas kontroli (almenau en dubaj
kazoj). Kion opinias la aliaj pri tio?

Mi ankau kreis alian paghon, pri radiko pri kiu ni malkonsentas kun
ReVo, kaj kiu estas uzata en pli ol unu formo: "animal/o"

------

==<sup>8</sup>animalo==

# (evitinde) = besto. ''eble temas pri atavismo, reveno al tiu epoko,
kiam la praulo de l' homo ne estis ankoraŭ animalo socia kaj vivis
izole en sia kaverno ; nun imagu ke malantaŭ la muro homoj portadas
ĉiajn objektojn kaj figurojn de homoj kaj aliaj animaloj, faritajn el
ŝtono kaj ligno kaj ĉia materialo; la nomaro de animaloj kaj
vegetaĵoj; ŝi rapide respondis al ĵurnalistoj, ke ŝi amas la
animalojn, ne estis ŝi kiu mortigis la vulpojn, la ĉinĉilojn, la
mustelojn aŭ vizonojn cetere breditajn de la homoj

==animala==

# (evitinde) =besta. ''animala regno; animalaj fosilioj; animala graso
(ekz-e butero), kontraste al vegetaĵa graso (ekz-e oleo).''

------

Nian "-->" mi do anstatauigis per la indiko "(evitinde)" sekvata per
"=", kiu nur nomtras, ke chi-kaze oni legu la difinon de "besto" por
kompreni la vorton (se oni ne jam konas la signifon de "besto"). Do ne
necesis difinoj chi tie, sed mi tamen konservis la uz-ekzemplojn.

Eble Renato elprovu meti tiujn du paghojn en la vikion, por vidi kiel
ili aspektos tie. Se ili bone aspektos, ni povos ankorau findiskuti la
detalojn de la principoj, kiujn ni sekvu kiam ni kopias la enhavon de
ReVo kaj shanghas ghin lau la indikoj en niaj listoj, kaj tiam chiu
povos ekhelpi en la kopiado.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2008, 6:03:03 PM5/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

| Mi nun kopiis du kapvortojn por elprovi tion.

Bone.

|Mi redaktis ilin lau la vikia stilo, kiun mi konas el Vikipedio; mi

ne certas chu la vikio sur via pagharo uzas la saman sintakson.

Mi kredas, ke jes.

|Se vi enmetos miajn provojn en la vikion,

Mi volonte enmetos ilin, sed bonvolu sendi ilin en aldonita
word-folio, c'ar Eudora kripligas c'iujn ne-Askiajn signojn.

Pilar Otto

unread,
May 28, 2008, 3:04:49 AM5/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Unuflanke mi aplauxdas la klopodojn konservi la facilecon de Esperanto laux
la spirito de la Fundamento. Tio signifas, ke anstataux facilanime kaj
senkritike enkonduki neologismojn ni elprovu la eblecojn esprimi la celatajn
ideojn per la rimedoj enestantaj en la Fundamento kaj en la sistemo de
Esperanto.

Aliflanke mi samopinias kun Marcos pri tio, ke la difino de Esperanto, kiun
prezentis Francisko, spegulas arogantan sintenon, laux kiu la nombro da
uzantoj de Esperanto eble estus nur tri-cifera. Jen ekzemplo de lia
limigemo:

Marcos:
> Fra Simo skribis:


>> Tiam, ekzemple, chiufoje, kiam iu
>> skribus, lau la vortofaradaj principoj de Marcos, "bonlingvo",
>> "belvorto" au "pravpropono", iu Esperantisto post kelkaj horoj, eble
>> minutoj, korektus al "bona lingvo", "bela vorto" au "prava propono",
>> kaj tuj poste la unua au iu samlingvano de tiu, reshanghus al
>> "bonlingvo", "belvorto" au
>> respektive "pravpropono", kaj tiel plue en senfina rondirado. Devas
>> ekzisti kelkopo da respondecaj redaktoroj, kiu trakribrus la
>> proponojn de la ceteraj kunlaborantoj, kaj atendus interkonsenton
>> antau ol shanghon efektivigi.

Sed en la sama mesagxo, en kiu Francisko skribis tion, li uzis la
kunmetajxon "novradiko", kiu malobeas la vortfaradajn principojn, kiujn li
konsideras gxustaj. Tion mi diras ne por cxikani Franciskon laux la linio
"ha! mi kaptis vin pri eraro kontraux doktrino, kies adepto vi estas", sed
por montri, ke lingvo en praktika uzo estas io alia ol lingvo pripensata cxe
skribotablo. Ne malmultaj el la alternativoj proponataj (dauxre, do ankaux
itisme) en cxi tiu listo sxajnas monstraj kaj malfacile manipuleblaj, kaj
ili memorigas pri la "novparolo" (nova parolo?) de Orwell.

Mi pledas por tio, kion mi auxdis en meksikaj radioreklamoj: "¡Nada con
exceso, todo con medida!" (Nenio ekscese, cxio modere!).

Otto

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2008, 3:25:26 AM5/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:


Mi pledas por tio, kion mi auxdis en meksikaj radioreklamoj: "¡Nada con
exceso, todo con medida!" (Nenio ekscese, cxio modere!).

Komuna prudento estas la plej granda invento de la homaro.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 28, 2008, 1:04:38 PM5/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi volonte enmetos ilin, sed bonvolu sendi ilin en aldonita
word-folio, c'ar Eudora kripligas c'iujn ne-Askiajn signojn.

Jen la du paghoj en aldonitaj Word-dosieroj.

Amike,

Marcos

abak-o.doc
animal-o.doc

Renato Corsetti

unread,
May 28, 2008, 4:46:11 PM5/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Jen la du paghoj en aldonitaj Word-dosieroj.

jam funkcias tre pi bone. Rigardu en la litero A de: http://www.bonalingvo.it/index.php/Skemisma_vortaro


Ni devas ankorau' nur g'ustigi la literojn kun supersignoj. C'i tiu vikio akceptas nur la literojn kun x, kiujn g'i transformas au'tomate al c'apelitaj literoj.

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 29, 2008, 5:44:08 PM5/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni devas ankorau' nur g'ustigi la literojn kun supersignoj.

Fakte ankau la specialaj signoj (la sago kaj la simbolo, kiun mi elektis por "arkitekturo") ne aperis ghuste. Sed tio vershajne nur okazis, char mifushe konservis la dosieron  en malghusta maniero. La nun sendataj dosieroj devus solvi tiun problemon.

C'i tiu vikio akceptas nur la literojn kun x, kiujn g'i transformas au'tomate al c'apelitaj literoj.

En la nunsendataj dosieroj mi shanghis la supersignojn al kombinoj kun "x".

Alia afero: Vi nomis la pagxojn "abak-o" kaj "animal-o". Mi preferus se por paghnomoj en la nova vortaro ni uzus "/" anstatau "-",do "abak/o" kaj "animal/o" (la nomoj de la senditaj  dosieroj enhavas "-", char dosiernomoj ne povas enhavi "/").

La sekva pasho en kreo de la vortaro estus ebligi  redaktadon fare de pluraj kunlaborantoj, por ke ni ne chiam bezonu sendi chion al Renato. Estus bone, se chiu kunlaboranto havus sian propran enir-konton kaj pasvorton.

Amike,

Marcos

abak-o.doc
animal-o.doc

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2008, 9:21:49 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


La nun sendataj dosieroj devus solvi tiun problemon.

Preskau' c'iuj problemoj estas solvitaj. Restas iom stranga uzo de la kursivaj literoj.


La sekva pasho en kreo de la vortaro estus ebligi  redaktadon fare de pluraj kunlaborantoj, por ke ni ne chiam bezonu sendi chion al Renato. Estus bone, se chiu kunlaboranto havus sian propran enir-konton kaj pasvorton.

Kiel mi diris, tio ne s'anas realigebla en www.bonalingvo.it , lau' mia teh'nikisto, sed mi insistos.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 30, 2008, 6:57:36 PM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel mi diris, tio ne s'anas realigebla en www.bonalingvo.it , lau' mia teh'nikisto, sed mi insistos.

Mi nun kreis novan vikion che eo.vortaro.wikia.com , kie ni povus verki nian vortaron komune. Estas facile krei konton por si sur tiu pagho. La sola malavantagho estas la reklamo kiu aperas tute dekstre de chiu pagho.

Se tiu solvo plachas al aliaj, ni povus ekkrei nian vortaron tie. Mi intertempe jam aldonis trian radikon: bon/a.

Se vi  detalekomparas la de mikreitajnpaghojn kun la paghoj en ReVo, vi komprenos lau kiuj principoj mi kopiis la enhavon, kaj komenti pri tio. Ni devas ankorau konsenti pri certaj principoj, kaj verki paghon,kiuklarigas ilin.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2008, 4:19:23 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Se tiu solvo plachas al aliaj, ni povus ekkrei nian vortaron tie.

Perfekte. Mi vizitis la ejon kaj kreis konton.


Ni devas ankorau konsenti pri certaj principoj, kaj verki paghon,kiuklarigas ilin.

Bone. C'u ni dau'rigu la interkonsentan laboron en c'i tiu listo au' aliloke?

Mi tuj forigas mian provon.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages