Kiel laŭfundamente, precize kaj mallonge esprimi, ke movo okazas laŭ la kontraŭa
direkto?
Kaj kiel esprimi "retrostilo" bonlingve (temas pri moda stilo
karakterizata de direktiteco tempe reen)? Bonvole legu pri la simila
germana esprimo "Retrowelle" (retro-ondo) tie:
http://de.wikipedia.org/wiki/Retrowelle
En alia mesagho mi jam skribis, ke "retro" nepre povus esti uzebla lau Regulo 15 (char interalie la japana prenis la vorton).
La vortelemento "retro" kaj aliaj povus esti tre produktopova
(="produktiva", mi rifuzas la pseudosufikson -iv), se uzataj regule,
sisteme, kiel senshanghaj blokoj lau la azialingvaj kriterioj de la
tiom mankanta Claude Piron.
Jose' Antonio Vergara
mi ne bone komprenas kial la intensa, absoluta malshato (fobio...) kontrau grekdevenaj radikoj estas "bonlingva".
> Laŭ mi oni povas diri "pasinteca stilo".Tio eble estas miskomprenata kiel stilo de pasinta tempo. Sed
"retrostilo" estas nuna stilo, kiu nur pensigas pri stilo de pasinta
tempo.
Oni do eble devus peze diri "pri-pasintec-pensiga stilo" au
"kvazau-pasinteca stilo". Au chu eble "nostalgi-stilo" taugas?
Tiu "retro" estas vort(er)o nuntempe treege multege uzegata, kaj en tio gxi
similas al "modaj" vortoj, kiuj tendencas esti efemeraj. "Retro-ondoj"
suficxe regule aperas de tempo al tempo, sed ili cxiam havas malsamajn
nomojn. Iufoje ili estas nomataj laux la jardeko, kiun oni celas imiti,
alifoje ili estas epitetataj per "nostalgia" aux simila vorto - kaj nun do
estas "retro". La sveda havas bonan esprimon: "ny-gammal" = "nov-malnova".
La priskribo "direktiteco tempe reen" estas bona, sed direktiteco ne egalas
al movo, do la signifo de la nebonlingva "retro" ne kovras tiun troveblan en
"retrostilo", kiu laux mia kompreno estas "stilo imitanta malnovtempan
stilon".
Kiel preskaux kutime, cxi tion mi skribas, ne leginte cxiujn el la preskaux
100 mesagxoj, kiuj atendis min post nur dutaga foresto el la retmesagxujo.
Mi jam antaux-avertetas, ke ekde tre baldauxa estonteco mi ne plu pretos
pasigi 3-4 horojn cxiutage, legante cxi-listajn mesagxojn. Sed pri tio mi
skribos ali-mesagxe - espereble hodiaux - leginte la ceterajn atendantajn
mesagxojn, kiujn la tajdo enfluigis en mian mesagxujon.
Otto
Mia problemo estas jena: ĉiu konas la specialajn reflektilojn, ruĝajn ĉe la
dekstraj vojrandoj, blankajn je la maldekstraj. Ili reflektas la lumon
ekzemple de aŭtomobilaj lampoj en la direkto, de kie tiu lumo venis.
Tiamaniere la ŝoforo ricevas relative grandan kvanton da lumo el la propraj
lampoj en siaj okuloj, dum aliaj praktike vidas nenion specialan kaj do ne
estas ĝenataj.
Tiaj reflektiloj ne estas simplaj speguloj, kiuj reflektas en direkto
troviĝanta en la ebeno enhavanta la eniran direkton kaj la perpendiklon*,
laŭ angulo simetria al la eniranta radio, kaj do ĝenerale "forreflektas" la
lumon.
Kiel nomi tiajn specialajn reflektilojn? Mi uzis la vorton "retroreflektilo"
en http://users.telenet.be/griza_leono/Varmoretroreflekto.htm
En nederlandlingvaj tekstoj mi iam trovis "katafoot", kiu estas
nederlandfremda vorto supozeble kunmetita el la grekaj "kata" kaj "foos".
Sed mi dubas, ĉu "kata" esprimas "retro-".
* Perpendiklo estas neoficiala, same kiel perpendikulara (Z) aŭ
perpendiklara. Iuj proponis "orta". Krome por perpendiklo oni ofte uzas
"normalo"n. Taŭga vorto nemalhaveblas por fakuloj kaj eĉ por lernejanoj.
Amike salutas
Leo
amike
Renato
perpendikular-a [zam] --> ort-a
Kion diras la aliaj?
Amike
Renato
Mi jam antaux-avertetas, ke ekde tre baldauxa estonteco mi ne plu pretos pasigi 3-4 horojn cxiutage, legante cxi-listajn mesagxojn.
Ĉu ortangula?
Eduardo.
Laŭ mia kompreno (sed ankaŭ pri matematiko kaj geometrio mi malfakas) la ortangula angulo rezultas el du ortaj linioj.Ĉu ortangula?
Sekve "orta" signifas "90-grad-angula". La esprimo "ortangula angulo" estas do "90-grad-angul-angula angulo"!
Mi ĵus vidis, ke orto estas en la 8a O.A. sed mankis en mia propra listo.
Mi do konsentas kaj korektos mian liston.
Amike salutas
Leo