Re: cxipso

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jul 8, 2009, 2:34:06 PM7/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Mon 6 Jul 2009 03:54
From: Marcos Cramer

> Mi proponas la linion

> ĉips·o → ter·pom·flok·o


bona ideo, precipe se vi aldonas interkrampe la kuirmetodon. Mi
kredas ke la angla vorto estas "deepfried" (submergita en varmega oleo)

> Ĉu eble ĝi estu kun "~" anstataŭ "→"?

(unikod...grmbl), nu, ni ne diru ke terpomfloko estu pli bona.
mi jes dubas inter cxipso kaj sxipso (en la nederlanda en 1970,
la sx-vorto indikas mangxeblajxon, dum la cx-vorto indikis cxipon,
en esp-o sxajne postsekvata de la vorto "ico" (integrite cirkvito).
La afero enkacxigxis ekde la reklamistoj prononcis la
mangxeblajxon per cx


From: Renato Corsetti

> [mi] proponus ankaŭ alian linion:

> frit-o-j --> frit-it-a-j ter-pom-o-j

mi dirus terpomtrabetoj


From: Marcos Cramer
> Laŭ mi estu

> frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j

ne temas pri fingroj aw ecx nur fingroformajxoj, do kial aldoni konfuzojn?

> Oni ja uzas "fritoj" nur por tiuj belguj-devenaj fingroformaj

mi ripetas, nek pied- nek man-fingroformaj

> terpomaĵoj,kiuj estas frititaj en multa oleo kaj sen aliaj aldonaĵoj.

nu, ankaw por la franc-(?)devenaj alumet-formaj, cxu jes?

> "Frititaj terpomoj" laŭ mi estas esprimo pli ĝenerala,

jes, se tute trempita en oleo varmega

> kiun oni ekzemple ankaŭ povas uzi por la germanaj "Bratkartoffeln",
> kiuj estas rondaj terpomtranĉaĵoj frititaj en malmulta oleo kune kun
> cepoj (kaj foje ankaŭ kun ovo kaj/aŭ lardo).

Kiom mi scias, la germanaj "bratkartoffeln" cxiam entenas
lardviandon

From: Adam Raizen

[pri la angla vorto chips]

> Do ne estas klare, kion oni celas, kiam oni diras en esperanto "ĉipso".

nur por angloj kaj hebreoj necesas alkutimigxi :-)
Jes, foje esp-o faras distingon vortan, kiu en alia lingvo ne ekzistas.
Estas bone ke tio foje estas la kazo.
gxis,
Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2009, 7:47:05 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi registris ambaŭ liniojn:
> ĉips·o → ter·pom·flok·o
>frit·o·j → ter·pom·fingr·o·j

En la unua linio mi ankaŭ aldonis, ke en kelkaj landoj oni uzas "ĉipso" ankaŭ por ter-pom-fingroj. Ni ne eniru la demandon, ĉu ni volas esti pli influataj de la usona aŭ de la angla kutimo, sed la tut aproblemaro estas malsimpla. En Italujo oni havas nur unu vorton por ambaŭ specoj "patatine" (terpometoj) kaj oni emas uzi chips [nur skribe en la pakaĵoj kaj anoncoj] ankaŭ por ambaŭ specoj, ne pro intenca influo de la britoj sed pro utiligo de la usona vorto laŭ la itala modelo.

Ĉu iu volas diri pri la situacio en Vjetnamujo aŭ Japanujo aŭ Ĉinujo, ktp.?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jul 9, 2009, 8:32:27 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato nun registris la linion pri "ĉipso" jene:

ĉips·o → ter·pom·flok·o, (en kelkaj landoj) ter·pom·fingr·o

Se ni entute menciu la signifon "terpomfingro" en tiu linio, tiam laŭ mi la linio estu jene:

ĉips·o → ter·pom·flok·o; (laŭ la signifo kiun "chips" havas en kelkaj landoj) ter·pom·fingr·o

Atentu ke nepre estu punktokomo inter la du alternativoj, ĉar ja temas pri du apartaj signifoj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2009, 10:04:44 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
ĉips·o → ter·pom·flok·o; (laŭ la signifo kiun "chips" havas en kelkaj landoj) ter·pom·fingr·o
Registrita!

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jul 9, 2009, 10:23:29 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

>> ĉips·o → ter·pom·flok·o

Mi ne certas, ke tio estas tute bona.

Ekzistas du malsamaj specoj de flokoj, kaj tiu uzo
ilin konfuzas. Mi ne certas, ke la problemo vere konkrete
realiĝas, kiam temas pri terpomaĵoj, sed ekzistas ankaŭ
ĉipsoj kaj flokoj el aliaj kreskaĵoj. Mi pensas unuvice
pri maizaĵoj.

Maizaj flokoj estas ekzemple tiaj, kiujn unue kreis la
firmao Kellog's. Ili ordinare estas dolĉaj. Oni manĝas ilin
ofte kun lakto. Angle ili nomiĝas "corn flakes":

http://en.wikipedia.org/wiki/Corn_flakes
http://eo.wikipedia.org/wiki/Maizflokoj

Maizaj ĉipsoj estas similaj al terpomaj ĉipsoj.
Ili ordinare estas salaj, kaj oni apenaŭ manĝas
ilin kun lakto. Angle ili nomiĝas "corn chips".

http://en.wikipedia.org/wiki/Corn_chip

Mi ne pensas, ke estas bona ideo nomi ambaŭ
tiujn maizaĵojn "maizflokoj". Kiel do nomi
"corn chips"? Laŭ mi "maizoĉipsoj". Aŭ ĉu
ekzistas alia propono?

Se oni tamen devas paroli pri "ĉipsoj", kiam ili
estas el maizo, tiam ankaŭ la terpomaj ĉipsoj estu
ĉipsoj, eĉ en la bona lingvo.

Fakte plia esplorado montras, ke ekzistas ankaŭ
terpomaj flokoj, kiuj klare ne estas ĉipsoj:

"Potato flakes are popular as an instant variety of
mashed potatoes, which reconstitute into mashed potatoes
by adding water, with butter or oil and salt to taste."

http://en.wikipedia.org/wiki/Potato

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2009, 10:48:47 AM7/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
Mi ne certas, ke tio estas tute bona.
Intertempe nia linio ŝanĝiĝis al:

ĉips·o → ter·pom·flok·o; (laŭ la signifo, kiun "chips" havas en kelkaj landoj) ter·pom·fingr·o

Maizaj flokoj . . . "corn flakes":
Maizaj ĉipsoj .  . . "corn chips".

. . . Laŭ mi "maizoĉipsoj". Aŭ ĉu ekzistas alia propono?
Mi tute ne scias, sed la tuta kampo emas iĝi tro malsimpla. Ĉu oni ne povas eviti tiun multsignifan "ĉipso" en "maizoĉipso"?

Ĉu iu havas ideojn?

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages