inkubator-o

8 views
Skip to first unread message

Eduardo Iriarte Gahete

unread,
Dec 4, 2011, 12:25:56 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, mi proponas:

inkubator-o --> kov-il-o

Iuj uzas la vorton "inkubatoro". Tamen, kaj PIV kaj ReVo donas "inkubator/o = kovilo", do...

Amike,

    Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2011, 2:17:10 PM12/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
inkubator-o --> kov-il-o
Registrita.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

ro-esp

unread,
Dec 5, 2011, 10:55:01 AM12/5/11
to la bona lingvo

On Dec 4, 6:25 pm, Eduardo Iriarte Gahete <eiria...@gmail.com> wrote:
> Saluton, mi proponas:
>
> inkubator-o --> kov-il-o
>
> Iuj uzas la vorton "inkubatoro". Tamen, kaj PIV kaj ReVo donas "inkubator/o
> = kovilo", do...

jes kaj ne. Se temas pri masxino por elkovi ovojn, tiam jes uzindas
kovmasxino [striktasence law mi ne temas pri ilo)

Se temas pri instalajxo en kiu oni tenas bebojn tro frue naskitaj (la
nederfranca esprimo estas "couveuse"), tiam evidente ne tawgas la
pawsajxo "kov-". Bebo ja ne estas ovo


gxis, Ronaldo N

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2011, 11:06:22 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Se temas pri instalajxo en kiu oni tenas bebojn tro frue naskitaj (la
nederfranca esprimo estas "couveuse"), tiam evidente ne tawgas la
pawsajxo "kov-". Bebo ja ne estas ovo

En la germana oni diras "Brutkasten" (=kovokesto), kaj neniu konsideras tiun esprimon problema. Kial ni en Esperanto limigu la vortfaradon pli rigore ol en la naciaj lingvoj? Tio devigos nin akcepti pli da radikoj ol la naciaj lingvoj, kaj igos la vortprovizon de la lingvo malpli facila ol tiun de la naciaj lingvoj.

Ĉiuokaze, "inkubatoro" ŝajne entenas la latinan radikon por "kov". Kial anstataŭigo de Esperantaĵo per latinaĵo plibonigas terminon?

Amike,
Markos

Eduardo

unread,
Dec 5, 2011, 11:51:32 AM12/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, tre simile, en la hispana, "incubadora" devenas de la verbo "incubar" (kovi), kaj temas pri maŝinoj kaj por frunaskitoj kaj por ovoj.

Amike,

    Eduardo.

2011/12/5 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages