Dolo

3 views
Skip to first unread message

Harri Laine

unread,
Jun 23, 2011, 4:06:20 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Okaze mi rigardis, kion PIV diras pri "murdi", kaj trovis la frazon
"Dole mortigi homon".

Dole? Mi neniam antaŭe renkontis tian vorton. "Dolo = volo direktita
al al plenumo de delikta ago, precipe en kriminala k civila juro",
diras PIV. "Delikton" mi jam konas, sed ankaŭ pri tiu vorto mi ne bone
komprenas, por kio oni bezonas ĝin.

Enkonduki ion similan al "dolo" ŝajnas al mi tre dole. Eble ni bezonas
linion por

dolo ->

Ĉar mi ne plene komprenas la aferon, mi ne scias, kion proponi. Ĉu
temas pri "krima intenco", "celado al malbono"?

Harri

Antonio De Salvo

unread,
Jun 23, 2011, 6:34:07 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
La jura koncepto pri "dolo" probable varias laux la diverslandaj juraj sistemoj.
Laux la itala punjuro, "dolo"konsistas el du samtempaj elementoj, konscio kaj intenco, en la senco, ke la misfaro estas antauxvidita kaj volita, do ne suficxas ke la sekvo estu antauxvidita, gxi devas ankaux esti volita. Tamen, en la lastaj tempoj cxi tiu koncepto estas tre pridebabata, kaj plimultigxas la jugxodecidoj, kiuj emfazas la suficxon de la antauxvideblo, ankaux sen specifa intenco/ celo: ekzemple, se homo sub libervola influo de alkoholajxoj aux drogoj trapasas vojkrucigxon je altega rapideco malgraux rugxa trafiklumo, kaj kunpusxigxante kun piediranto marsxanta sur koridoro rezervita al piedirantoj mortigas lin, la ventkapa auxtomobilisto estas kondamnata pro intenca mortigo (murdo) lige kun "dolo eventuala", en la senco, ke kvankam eble li ne intencis mortigi, li konsciis, ke lia ago povas havi mortigan efikon, kaj "akceptis" cxi tiun riskon, do iusence li volis la rezulton.

Kiel traduki al esperanto? La plej proksimuma traduko estas "krimintenco", tamen kun la diritaj rezervoj.

En la itala juro, oni ankaux uzas la terminojn "volontario" (= "lauxvola") kaj "intenzionale" (= "intenca"), ekzemple por distingi "omicidio volontario" (= hommortigon lauvolan, krimintencan mortigon, murdon) disde "omicidio preterintenzionale" (= hommortigo preterintenca, ekz. kiam morto estas la sekvo de batoj, per kiuj tamen la batinto ne celis mortigon) kaj disde "omicidio colposo" (= hommortigo kulpa).

Rilate "delikto"-n, gxi estas gxenerala termino (= ago puninda laux punjuro), kiu ampleksas cxu krimojn, cxu malpli gravajn misfarojn (punindajn laux punjuro: ne cxiuj misfaroj konsistigas delikton); malgraux trompa parenceco, gxi respondas en la itala ne al "delitto" (kio en la itala signifas "krimo", ecx en eminenta senco "hommortigo"), sed al "reato" (misfaro puninda laux punjuro).
Ankaux cxi tie, la koncepto multe diferencas laux la juraj sistemoj, kaj laux la epokoj; ekzemple, iam la stirado sen stirpermeso estis konsiderata, en Italujo, vera krimo, dum nuntempe gxi estas konsiderata simpla malobservo de la legxo (= itale, "contravvenzione").

Mi devas aldoni, ke "dolo" havas ankaux alian signifon, en civila juro: gxi respondas pli-malpli al "trompa intenco".

Cxeokaze: juraj terminoj estas tiel malfacile tradukeblaj kiel kuirejaj terminoj, cxar la konceptoj estas forte ligitaj kun lokaj cirkonstancoj.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: giovedì 23 giugno 2011 10:06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Dolo

dolo ->

Harri

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 7:14:02 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias, ĉu intence aŭ preterintence PIV provas igi Esperanton dialekto de la franca-itala, kpt.

Mi ekproponas:

dol-o --> mis-intenc-o, krim-intenc-o

Amike

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 9:13:31 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
> dol-o --> mis-intenc-o, krim-intenc-o

Bonvolu kontroli tiun ĉi liston, IATE - InterActive Terminology for Europe kie
vi vidas eblajn tradukojn (en eŭropaj lingvoj). Mi devas turni min al tio ĉar
mankas ekzemploj de uzado:

http://iate.europa.eu/iatediff/SearchByQuery.do?targetLanguages=s&domain=0&typoeOfSearch=s&sourceLanguage=es&query=dolo&method=search

Mi restus kun:

dol-o --> krim-intenc-o, trompŝtelo

ĉar mi ne pensas ke "intenco" bone akceptas "mis" kiel prefikson kaj ĉiuokaze
"mis" estas iom ĝenerala. Mi preferus "fi-" kaj eble ankaŭ "tromp-".

El la listo de tradukoj (mi kontrolis aliajn ejojn) oni trovas du ĉefajn
difinojn: "volo" (intenco) kaj "fakto" (fraŭdo -> trompŝtelo).

Eduardo.

Antonio De Salvo

unread,
Jun 23, 2011, 10:41:33 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo Trápani:

http://iate.europa.eu/iatediff/SearchByQuery.do?targetLanguages=s&domain=0&typoeOfSearch=s&sourceLanguage=es&query=dolo&method=search

Se mi bone komprenas, la listo montras nur unu el la du signifoj, nome tiun "civila" (cxiukaze, gxi estu trompo aux trompemo aux trompintenco, ne tromposxtelo, kiu estas alia afero).
Mi ne estas konvinkita pri krim-, cxar ja povas ekzisti dolo ankaux pli gxenerale, cxe deliktoj kiuj tamen ne estas krimoj. Eble oni povus akcepti la proponitan fi-
Gxis
Antonio


Eduardo Trápani

unread,
Jun 23, 2011, 10:46:57 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
> difinojn: "volo" (intenco) kaj "fakto" (fraŭdo -> trompŝtelo).
>
> Se mi bone komprenas, la listo montras nur unu el la du signifoj, nome tiun "civila" (cxiukaze, gxi estu trompo aux trompemo aux trompintenco, ne tromposxtelo, kiu estas alia afero).

Mi nur kopiis parton de nia linio pri "fraŭdo" kie legeblas:

fraŭd·i → tromp·ŝtel·i, fals·i

> Mi ne estas konvinkita pri krim-, cxar ja povas ekzisti dolo ankaux pli gxenerale, cxe deliktoj kiuj tamen ne estas krimoj. Eble oni povus akcepti la proponitan fi-

Jes, krim- aspektas tro forte. En aliaj tradukoj mi ankaŭ trovis aferojn kiel
"(fi)ruzaĵo". Estas interesa la difino de "ruzo" en Revo: "artifike kaj lerte
trompa".

Eduardo.

renato corsetti

unread,
Jun 23, 2011, 11:11:54 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

ĉu vi akceptus ĉi tiunlinion?

dol-o --> fi-intenc-o, tromp-intenco

Amike

Renato

winmail.dat

José Antonio Vergara

unread,
Jun 23, 2011, 11:52:02 AM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> dol-o -->  fi-intenc-o, tromp-intenco

Mi opinias ke tromp-intenco sufichas, kun la aldono "en jura faklingvo".

Char "dolo" estas prenita el latinidaj lingvoj (latina "dolus"), mi
donu kutiman, tre konatan frazon en la hispana: "giro doloso de
cheques", tradukebla per "trompintenca liverado de chekoj", t.e,
frauda pago per cheko ne havante enbankan monon por pagi la koncernan
sumon.

Sed almenau en mia lando la vorto neniel estas uzata en la chiutaga
vivo, por priskribi aliajn fiintencojn, kiuj pro la homa kondicho
bedaurinde abundas, lau tre ampleksa gamo.

Jose' Antonio

Antonio De Salvo

unread,
Jun 23, 2011, 1:03:09 PM6/23/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ripetas, ke "dolo" havas du apartajn signifojn, respektive en civila kaj en puna kampo.
Por la civila signifo, "trompintenco" estas akceptebla; sed por tiu puna (delikta) ne. Hommortigo povas esti (se lauxvola) fi-intenca, krim-intenca aux ecx simple intenca, sed tre malofte tromp-intenca. Bruego povas esti trompintenca, se gxi celas enkasigon de asekuro aux forigon de arboj por ebligi konstruajxojn; sed gxi estas fi-intenca/ krim-intenca se gxi celas malutili al la posedanto de la tereno, aux cxantagi por ricevi monon.

Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di José Antonio Vergara
Inviato: giovedì 23 giugno 2011 17:52
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Dol-o

Renato:

> dol-o --> fi-intenc-o, tromp-intenco

Jose' Antonio

--

ro-esp

unread,
Jun 24, 2011, 3:25:39 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne scias cxu helpas, sed la nederlanda termino estas
"voorbedachten rade" kaj la angla estus "premeditation"


"trompintenco" estus la intenco trompi


pri tiu listo de ewropaj juraj terminoj...gxi konfuzigas min. La
anglan "fraud" mi senhezite tradukus al "fraude", kiu estas bone
difinita specaro de trompoj, kies signiofo estas multe pli mallargxa
ol tiu de "bedrog"

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Jun 24, 2011, 4:32:57 PM6/24/11
to la-bona...@googlegroups.com
ro-esp

>Mi ne scias cxu helpas, sed la nederlanda termino estas
"voorbedachten rade" kaj la angla estus "premeditation"

Bedauxrinde, la jura terminaro en esperanto esta tre mizera, pro malgranda uzado, kaj pro la granda diverseco de juraj sistemoj.

Koncerne "premeditation" (en la itala, "premeditazione", antaux-meditado), temas pri alia afero ol "dolo". Gxi signifas "antaux-pripenso", kaj aplikigxas kiam oni planas delikton kaj oni antauxarangxas gxin. Se ekzemple mi prenas revolveron kaj eliras de mia hejmo kun la la celo murdi difinitan personon, tiu estas "antauxpripensita/ antauxplanita murdo"; se kontrauxe, mi hazarde disputas kun preterpasanto kaj konscie kaj intence mortigas lin, tiu estas "intenca/ lauxvola/ dola" mortigo, tamen ne antauxplanita.
Alivorte, delikto povas esti "dola", tamen ne antauxpripensita/ antauxplanita.
Antauxpripenso estas konsiderata (almenaux en la itala juro) pligraviga cirkonstanco de intenca delikto.

Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jun 29, 2011, 12:37:41 PM6/29/11
to la-bona...@googlegroups.com
Post pluraj sendormaj noktoj, mi decidis prove registri la linion:

dol·o → krim·intenc·o, tromp·intenc·o

kiu devus plaĉi al ĉiuj.

Renato


Luis Ignacio Raudón Uribe

unread,
Jun 29, 2011, 5:59:36 PM6/29/11
to la bona lingvo
Komplete kunakordas. En la Hispana, ech la vorto estas la sama, t.e.
"dolo" kaj leghfake, ghi signifas intencon plenumi krimon au trompon.
Do, ne necesas nova radiko, se oni povas konstrui la vorton el jam
ekzistantaj radikoj.

On 29 jun, 11:37, "Renato Corsetti" <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:

Antonio De Salvo

unread,
Jun 30, 2011, 2:39:13 AM6/30/11
to la-bona...@googlegroups.com
Gxi placxas ankaux al mi.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Luis Ignacio Raudón Uribe
Inviato: giovedì 30 giugno 2011 00:00
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Dol-o

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages