La administraj funkcioj estas atribuitaj al la Komunumoj, krom se, por certigi ilian unuecan plenumon, ili estas asignitaj al Provincoj, Urbegoj, Regionoj kaj Sxtato, surbaze de la principoj de SUBSIDIARECO, diferencigo kaj adekvateco.
Sxtato, Regionoj, Urbegoj, Provincoj kaj Komunumoj favoras la auxtonoman iniciaton de la civitanoj, unuopaj kaj kunigitaj, por la plenumo de agadoj de gxenerala intereso, surbaze de la principo de SUBSIDIARECO.
Laux mi, la termino meritas oficialigon, kaj la proponita difino estas tauxga, escepte de tio, ke ne nepre la subordigitaj unuoj estas "precipe la familioj" (en la itala jursistemo, ekzemple, tiuj subordigitaj unuoj estas lauxvice regionoj, urbegoj, provincoj kaj komunumoj, kaj nur nerekte ankaux asocioj kaj unuopuloj, surbaze de artikolo 2, kiu diras interalie ke "La Respubliko agnoskas kaj garantias la netusxeblajn rajtojn de la homo, cxu kiel unuopulo cxu en la sociaj formacioj, kie disvolvigxas ties personeco".
Gxis
Antonio
"subsidiar/a: rilata al tia politika kaj socia principo, lau kiu superordigitaj sociaj unuoj (ekzemple la shtato) transprenu nur tiajn taskojn, kiujn plenumi ne kapablas la subordigitaj unuoj."
Pri "subsidiara principo" oni diras "hokan-sei no gensoku" aux "kengen-
bunpai no gensoku" en la japana.
"hokan" estas "kompletigo" en Esperanto. Do "principo de kompletigeco".
"kengen-bunpai" estas "dividi/distribui povon/kompetentecon" en
Esperanto. Do "principo de povodivido".
Vastalto (HIROTAKA Masaaki)
Mi aldonis "duavica" al nia linio.
Andreas, ĉu vi insistas pri listigo intere la oficialigindaj radikoj?
Amike
Renato
> Andreas, ĉu vi insistas pri listigo intere la oficialigindaj radikoj?
Ghin mi tre rekomendas, char alie oni apenau komprenas la signifon.
Ni rigardu chiun unuopan vorton.
Do bonvole donu konkretan ekzemplon.
Sed okaze de "subsidiareco" kun ghiaj super- kaj subordigitecoj
ktp. la afero estas simple tro malsimpla.
En alia lingvo ekzota, cxar ekster-EU-a, nome la norvega, "subsidiær" estas
difinita jene en fremdvortaro: "kio ekfunkcias anstataux io alia
('prinsipal'a), kiam cxi tio forfalas". Mi alkutimigxis al cxi tiu lingvouzo
precipe en vocxdonado: "prinsipalt" = unuavice, "subsidiært" = duavice (-t
estas adverba finajxo): "Mi unuavice vocxdonas por la propono de A, sed
duavice (t.e. se tiu propono ne akceptigxas aux ali-kiale forfalas) mi
vocxdonas por la propono de B."
Sed la sama fremdvortaro havas ankaux difinon de "subsidiaritet": "Tiu ideo,
ke funkcioj, kiujn povas plenumi la familio kaj lokaj organoj, estu lasataj
al tiuj, kaj ke la tasko de la sxtato estu apogi, sed ne elcentre direkti".
Tiu difino eble delonge estas konata al juristoj, sed al normalaj homoj (se
mi kuragxu konsideri min mem kiel tia) gxi konatigxis nur (maljam) tiam,
kiam oni enkondukis la "principon de subsidiareco" en EU.
Otto
Estas tre interese vidi kiel internaciaj vortoj akiras tre malsamajn signifojn dum sia migrado de lando al lando."subsidiært" = duavice
Sed la sama fremdvortaro havas ankaux difinon de "subsidiaritet": "Tiu ideo, ke funkcioj, kiujn povas plenumi la familio kaj lokaj organoj, estu lasataj al tiuj, kaj ke la tasko de la sxtato estu apogi, sed ne elcentre direkti". Tiu difino eble delonge estas konata al juristoj, sed al normalaj homoj (se mi kuragxu konsideri min mem kiel tia) gxi konatigxis nur (maljam) tiam, kiam oni enkondukis la "principon de subsidiareco" en EU.
Ĉu iamaniere "anstataŭa" ?
Amike salutas
Leo
Prave! Kaj pro tio mi avertis kontraux facilanima uzo de vortaroj por
determini, cxu vorto estas enkondukebla en Esperanton laux regulo 15 aux ne!
Otto
Parolante pri "subsidiareco" Corsetti konkludas, iom supraĵe, per "eĉ mi dubas ke multaj bone komprenas, pri kio temas".
Do se ech oficialeco ne garantias unuecan komprenon, kion pri novaj vortoj, kiuj ja entute ne estas oficiale difinitaj? Chu entute ne uzi ilin? La Antauparolo al la Fundamento tamen principe permesas la uzadon.
-- Andreas Kueck
Pri tio mi konscias, sed mia rimarkigo estis gxenerala, ne specifa pri unu
vorto.
> Via averto estas tute pravigita. Sed ghi trafas ne nur pri (ne-
> oficialaj) vortoj fremdaj dum chi ties migrado de unu lingvo al alia,
> sed ankau pri oficialaj vortoj de Esperanto.
Konsentite!
> Do se ech oficialeco ne garantias unuecan komprenon, kion pri novaj
> vortoj, kiuj ja entute ne estas oficiale difinitaj? Chu entute ne uzi
> ilin? La Antauparolo al la Fundamento tamen principe permesas la
> uzadon.
Estas gxenerala konsento pri tio, ke estonte la Akademio devas oficialigi
vortojn, difinante ilin, kiel gxi faris en la 9a OA, ne tradukante ilin,
laux la praktiko de la Universala Vortaro kaj la unuaj Oficialaj Aldonoj. Ni
ja povas apliki la 15an regulon por enkonduki vortojn en Esperanton, ecx
uzante la kriteriojn, kiujn Andreas starigis; tamen AUXTOMATA apliko de la
15a regulo sxajnas al mi riska - kiel evidentigxis el la antauxa diskuto.
Pli bone estus, laux mi, ke plenumo de la kriterioj nur KANDIDATIGU vorton
por oficialigo, proksimume jene: Vorto plenumas la kriteriojn, do gxi laux
la 15a regulo hejmus en Esperanto; tamen necesas esplori, cxu la SIGNIFO de
la vorto estas same internacia kiel gxia formo. Se ne, oficialigante la
vorton oni devas difini por gxi unuecan Esperantan signifon, kiu
malinkluzivu iujn signifojn troveblajn en etnolingvo. Ekzemplo povus esti,
ke "subsidiaro" nepre ne signifu lernolibron, kiel en la itala. (Atentu: mi
scias, ke "subsidiara" ne plenumas la kriteriojn, do la ekzemplo ne estas
"auxtentika", sed espereble gxi tamen ilustras mian rezonadon.)
Otto
> Ni ja povas apliki la 15an regulon por enkonduki vortojn en Esperanton, ecx
> uzante la kriteriojn, kiujn Andreas starigis; tamen AUXTOMATA apliko de la
> 15a regulo sxajnas al mi riska - kiel evidentigxis el la antauxa diskuto.
> Pli bone estus, laux mi, ke plenumo de la kriterioj nur KANDIDATIGU vorton
> por oficialigo, proksimume jene: Vorto plenumas la kriteriojn, do gxi laux
> la 15a regulo hejmus en Esperanto; tamen necesas esplori, cxu la SIGNIFO de
> la vorto estas same internacia kiel gxia formo.
Jes, sed mi certas, ke la intenco de Andreas, estas, ke oni konsideru la
signifon jam kiam oni faras tian kontroladon de diversaj lingvoj kaj
lingvofamilioj, kiun li proponas. Mi estas certa, ke li ne parolas pri
nuraj vortoformoj sen ajna atento al la efektiva signifo. Tio ja povus
doni tute absurdajn rezultojn.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Lau mi la Akademio oficialigu nur tiajn vortojn, kiuj ne estas
> internaciaj, do novajn vortojn, kiel ekzemple "tajdo", "leno",
> "subsidiara". Estas interese, ke chi-rilate mia opinio akordas kun
> tio, kio estas skribita en la Dua Oficiala Aldono: "... 'internaciaj
> vortoj' [...] per si mem (lau § 15) estas jam esperantaj". Tio chi
> estas subtenata en la dirita aldono per resendo al lingva respondo de
> Zamenhof: Lau li uzado de tiaj vortoj ne "prezentas malaprobindan
> enkondukon de novaj vortoj", sed "lau la § 15 de nia gramatiko ili
> plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de ghia naskigho"
> kaj "havas en nia lingvo (lau la § 15) la plenan rajton de ekzistado".
Tiu rezonado faras sencon, nur se oni imagas en la ideo "oficialigi"
ion alian ol ghi vere signifas. "Oficialigi" (en tiu chi kunteksto)
estas jhargonajho por "enmeti en la Universalan Vortaron". Temas pri
nenio alia ol tio.
Kial internaciaj vortoj ne aperu en la Universala Vortaro? Ankau
tiaj vortoj - se bonaj kaj uzindaj - bezonas fiksadon de la formo
kaj de la signifo Esperanta. Ili aperas en PIV, ili aperas en
naciaj Esperanto-vortaroj, ili jam aperas en UV, kaj kompreneble
ankau estonte tiaj vortoj aperu en UV.
Alia afero estas, ke eble la Akademio prioritatu en sia laboro
pri la Universala Vortaro (precipe pro manko de tempo kaj rimedoj)
iaspecajn vortojn super aliaj, kaj eble la plene internaciaj vortoj
ne estas aparte prioritatindaj.
Ankau tiaj vortoj - se bonaj kaj uzindaj - bezonas fiksadon de la formo kaj de la signifo Esperanta.