amortizil-o

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 12, 2010, 10:37:43 AM10/12/10
to listo 'lbl'
Leo proponas: Amortizilo aŭ dampilo por aparato, kiu malpliigas la skuojn en
biciklo.

Miaimprense neniu el la du taŭgas. PIV mem, klariginte pri la financa
signifo de “amortiz-“, proponas “skusorbilo”. Dampilo, aliflanke, jam estas
uzata por la aparato, kiu malpliigas la bruojn. Kion ni povas proponi?

Amike

Renato

20 AMORTIZILO > DAMPILO
амортисьор (m)
(el) amortiguador
tlumič (m)
(en) støddæmper
(der) Stossdämpfer
amortisaator
αποσβεστήρας κραδασμών (f)
shock absorber
(l') amortisseur
maolaire turrainge (m)
(l')ammortizzatore
amortizators (m)
amortizatorius (m)
lengéscsillapító
ix-shock absorber (m)
(de) schokbreker
amortyzator (m)
(o) amortecedor
(un) amortizor
tlmič (m)
amortizer (m)
iskunvaimennin
(en) stötdämpare
амортизатор (m)
амортисьор(m)


--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Oct 12, 2010, 11:38:48 AM10/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi uzas skusorbilo (ankaux parolante pri auxtomobiloj kaj simile).
Gxis
Antonio


_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: martedì 12 ottobre 2010 16.38
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) amortizil-o

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2010, 4:30:20 PM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/10/2010 15:37, Renato Corsetti skribis:

> Leo proponas: Amortizilo aŭ dampilo por aparato, kiu malpliigas la skuojn en
> biciklo.
>
> Miaimprense neniu el la du taŭgas. PIV mem, klariginte pri la financa
> signifo de “amortiz-“, proponas “skusorbilo”. Dampilo, aliflanke, jam estas
> uzata por la aparato, kiu malpliigas la bruojn. Kion ni povas proponi?

Mi tute ne intencis proponi "amortizilo"n por tiu elemento. En
aŭtomobilo estas por ĉiu rado DU esencaj elementoj por malpliigi la
skuojn: kaj risorto kaj "amortizilo". Ne estas por mi klare, ĉu sur la
biciklo bildita sur la 19a paĝo de la eŭropa leksikono ankaŭ estas
"amortizilo". Verŝajne temas nur pri risorto, kiu funkcias nur kaze de
fortegaj skuoj. Tiukaze malfortaj skuoj tute estas ne malpliigataj, sed
tiukaze ankaŭ ne vere necesas "amortizilo".

Mi persone preferus plivastigi la signifon de "dampi" (ĝis la signifoj,
kiujn ĝi havas ekzemple en la nederlanda) kaj proponi "dampi" por
oficialigo. Mi provos klarigi la kialon.
- amortizi havas jam tute alian signifon en ekonomia aŭ financa kampo.
- dampi signifas mapliigi osciladojn, vibradojn, tremojn, ĝenerale
"nedeziratajn movojn", kiuj interalie ekestas, kiam sistemo konsistanta
el risorto kaj maso estas "ekscitata". Science ne ekzistas esenca
diferenco inter la vibrado de streĉita ŝnuro en muzikinstrumento,
vibranta aerkolono en orgentubo, maso de stiristo sidanta sur risorta
sistemo, montrilo de mezuraparato, ktp.

Eble jam ekzistas oficiala vorto por la nederlanda "dempen", sed mi ne
konas ĝin kaj en mia fako mi nepre bezonas ĝin.

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 13, 2010, 4:39:35 PM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 12/10/2010 16:38, Antonio De Salvo skribis:

> Mi uzas skusorbilo (ankaux parolante pri auxtomobiloj kaj simile).
Tio ŝajnas al mi taŭga vorto por la sistemo (risorto + dampilo), ne por
"dampilo" (aŭ "amortizilo").
Fakte por bone klarigi, pri kio precize temas, mi devus desegni ĝin...

Amike salutas Leo

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 13, 2010, 4:03:43 PM10/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo De Cooman skribis:

> Mi persone preferus plivastigi la signifon de "dampi" (ĝis la signifoj,
> kiujn ĝi havas ekzemple en la nederlanda) kaj proponi "dampi" por
> oficialigo.  Mi provos klarigi la kialon.
> - amortizi havas jam tute alian signifon en ekonomia aŭ financa kampo.
> - dampi signifas mapliigi osciladojn, vibradojn, tremojn, ĝenerale
> "nedeziratajn movojn", kiuj interalie ekestas, kiam sistemo konsistanta el
> risorto kaj maso estas "ekscitata". Science ne ekzistas esenca diferenco
> inter la vibrado de streĉita ŝnuro en muzikinstrumento, vibranta aerkolono
> en orgentubo, maso de stiristo sidanta sur risorta sistemo, montrilo de
> mezuraparato, ktp.

Tio sonas tute konvinke. Fakte mi estas surprizita, ke PIV limigas la
signifon de "dampi" al sonoj. Eble tio estas simpla eraro. Al la
verkinto de tiu difino eble simple ne venis en la kapon (tiumomente),
ke ankaŭ povas esti alispecaj vibroj ol sonaj vibroj. Tiaspecaj mankoj
ŝajnas al mi abundi en PIV...

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

renato corsetti

unread,
Oct 14, 2010, 4:15:24 AM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Leo:

| Mi persone preferus plivastigi la signifon de "dampi" (ĝis la signifoj,
kiujn ĝi havas ekzemple en la nederlanda) kaj proponi "dampi" por
oficialigo.

Mi kompreneble povas doni neniun teĥnikan klarigon, sed proponas ke vi faru tion en la listo por diskutoj pri oficialigoj.

Amike

Renato


renato corsetti

unread,
Oct 14, 2010, 4:16:31 AM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| Tio ŝajnas al mi taŭga vorto por la sistemo (risorto + dampilo), ne por
"dampilo" (aŭ "amortizilo").
Fakte por bone klarigi, pri kio precize temas, mi devus desegni ĝin...

Vi rajtas sendi aldonaĵon al ĉi tiu listo.

Renato


renato corsetti

unread,
Oct 14, 2010, 4:19:43 AM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com, listo 'oficialigoj'
Bertilo:

| Tio sonas tute konvinke. Fakte mi estas surprizita, ke PIV limigas la
signifon de "dampi" al sonoj.

Leo certe vastigos la sencon en la propono por oficialigo.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 14, 2010, 4:42:59 PM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/10/2010 9:16, renato corsetti skribis:

> Vi rajtas sendi aldonaĵon al ĉi tiu listo.
Bone. Mi kunsendas skizeton.

Nun mi provas klarigi, kiuj estas la diversaj elementoj en mekanika
vibra sistemo. (Elektraj sistemoj estas tute analogaj, sed verŝajne
malpli kompreneblaj por iuj)

Imagu, ke supre estas "fiksa bazo", ekzemple plafono.
Malsupre estas maso (imagu ekzemple kilogramon). Ĝi pendas je risorto.
Provizore forgesu, kio troviĝas dekstre de la risorto.
Komence ni supozas, ke la maso estas en ekvilibra stato: ĝi senmove
pendas en "ekvilibra pozicio".
Ni tiras la mason malsupren kaj maltenas ĝin. Ĉar ni strecis la
risorton, tiu levos la mason. La maso estos akcelata supren kaj
preterpasos la ekvilibran pozicion (pro la tiel nomata "inercio"), poste
ĝi "refalos", ktp.
Se ne estus dampado (ekzemple de aero) la maso daŭre irus supren kaj
malsupren: ĝi "vibras".

Nun ni rigardu tion, kio troviĝas dekstre: imagu cilindron, en kiu
kutime estas oleo (aŭ alia fluaĵo), fiksita al la maso, kaj piŝtono,
kiu povas libere moviĝi supren kaj malsupren en la cilindro. Tiu piŝtono
estas fiksita al la "fiksa punkto", la plafono. Ĉe ĉiu movo la oleo
devos pasi inter la cilindrovando kaj la piŝtono. Tio okazigas frotadon
ene de la oleo. Per tiu frotado la oleo (iom) varmiĝas: la varmenergio
estas deprenata de la vibra sistemo. Pro tio la vibroj de la maso nepre
malpliiĝu. Oni diras, ke la vibroj estas "dampataj".

Ĝenerale vibrosistemo havas 3 elementojn:
elastan elementon (ĉi tie nomata "risorto"),
mason (ekzemple la kajuto de veturilo),
dampilon

Nun mi provas klarigi, kio estas "suspensio":
Pensu la desegnaĵeton inversita: supre estas la vojo, sur kiu moviĝas
maso (la ŝarĝo de veturilo).

"Suspensio" konsistas el la du ceteraj elementoj: elasta elemento kaj
dampilo.
Se mankus dampilo, la veturila ŝarĝo longe irus supren kaj malsupren
post paso de puto au ĝibo en la vojo. Oni povas nomi tian staton "manko
de dinamika stabileco".

Rimarko: en vera suspensio la dampado okazu nur en unu direkto. Sed tio
nun ne gravas.

Amike salutas Leo

Suspensio.GIF

renato corsetti

unread,
Oct 14, 2010, 3:58:05 PM10/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, vi pravas, ĉar mi terture ne koprenas, sed kiel vi nomus la tuton?

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2010, 10:38:30 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/10/2010 20:58, renato corsetti skribis:

> Leo, vi pravas, ĉar mi terture ne koprenas, sed kiel vi nomus la tuton?
Mi emas akcepti la proponon de Bertilo:
suspensio --> risortumo

Amike salutas Leo

Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2010, 10:42:34 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 14/10/2010 20:58, renato corsetti skribis:
> Leo, vi pravas, ĉar mi terture ne koprenas, sed kiel vi nomus la tuton?
Mi ĵus rimarkas, ke mi respondis al demando alia ol tiu, kiun Renato
starigis. Mi pardonpetas. Jen pli taŭga respondo:

suspensio --> risortumo
amortizi --> dampi
amortizilo --> dampilo

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2010, 9:35:21 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

>suspensio --> risortumo

Akceptita.

Renato


Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2010, 10:00:25 AM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

| amortizi --> dampi
amortizilo --> dampilo

Bone. Kion pensas la aliaj pri tio? Ĉu vi tute ne aldonus ankaŭ
"sku-sorbilo" kiel duan variaĵon?

Amike

Renato

winmail.dat

Leo De Cooman

unread,
Oct 15, 2010, 7:26:07 PM10/15/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 15/10/2010 15:00, Renato Corsetti skribis:

> | amortizi --> dampi
> amortizilo --> dampilo

Mi devintus aldoni ion:
amortizi (en la senco malfortigi vibrojn) --> dampi
(ĉar "amortizi" havas ankaŭ ekonomian sencon, kiu estu konservata en la
oficialigita vorto)


> Bone. Kion pensas la aliaj pri tio? Ĉu vi tute ne aldonus ankaŭ
> "sku-sorbilo" kiel duan variaĵon?
>

Se vi volas aldoni duan vorton, mi preferus "vibr(o)-(energi)-sorb-il-o"n

Skusorbilo... Jen ekzemplo: kolego mia, kiu loĝis dum kelkaj jaroj en
Usono havis aŭtomobilon kun skusorbilo (por malaltigi la asekuran
prezon): ĉe kolizio tiu sorbu la energion de la skuo... poste oni devas
anstatauigi ĝin. Nunaj aŭtomobiloj havas samcelan "fraposorban zonon"
Laŭ mi la du vortoj taŭgas, sed havas malsaman signifon.

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Oct 16, 2010, 3:23:13 AM10/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Mi devintus aldoni ion . . .

Estu farata via volo tiel en Flandrujo kiel en La Bona Lingvo.

Mi registris la liniojn laŭ viaj indikoj.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages