Laŭ "Konciza etimologia vortaro" de la germana Remter, Rempter
gxis, Ronaldo N
> Ĉu iu povas trovi el kiu lingvo venas remtero?
Laŭ "Konciza etimologia vortaro" de la germana Remter, Rempter
Certe temas pri ne-bezonata radiko en Esperanto.
Evidente ne. Ankaux mi konsultis elgermanan vortaron, en kiu figuras
"Remter" kaj "Rempter". Sed la deveno de tiu germana vorto estas mistera por
mi. Pri la nederlanda "refter" mi konjektas, ke gxi estas "kripligo" de
"refectorium". Se la germana "Remter" havus la saman devenon, necesus
klarigi, kiel aperus la "m". La "p" de "Rempter", male, estas facile
klarigebla kiel sono transira inter nazalo kun fermitaj lipoj kaj
eksplod-sono kun aliloka fermo.
Otto