len-o --> koridor-o
En aviado la "alterigxleno" estas tiu sxoseo sur kiu la aviadilo alterigxas, dum la "alterigxkoridoro" estas la aerspaco tra kiuj la aviadiloj rajtas flugi por alterigxi.
En aviado la "alterigxleno" estas tiu sxoseo sur kiu la aviadilo alterigxas, dum la "alterigxkoridoro" estas la aerspaco tra kiuj la aviadiloj rajtas flugi por alterigxi.
Marcos Cramer skribis:
En aviado la
"alterigxleno" estas tiu sxoseo sur kiu la aviadilo alterigxas, dum
la "alterigxkoridoro" estas la aerspaco tra kiuj la aviadiloj
rajtas flugi por alterigxi.
Shajnas ke tiuj esprimojne estas Esperantaj esprimoj, sed simple rektaj
tradukoj de alilingvaj esprimoj. Tamen ne chiam eblas tiajn esprimojn rekte
traduki de unu lingvo al alia. Sur kiu lingvo tiuj esprimoj fakte bazighas?
Mi dirus "alterighvojo" au eble "alterighshoseo" por la
unua, sed certe ne "alterighleno".
Mi respondas:
“leno” estas kruda transpreno de la angla “lane”, ecx en kripligita (kaj do ne tuj rekonebla) formo, pro la neceso eviti saman aspekton kiel “lano”. Krome, se mi ne eraras, en la angla “air lane” aux “airflane” ankaux egalas al “flight path”, do aervojo, flugpado, aera/ fluga koridoro (vidu sube), do al alia koncepto.
Persone mi diras “kurejo”, “vojo” por indiki la vojstrekon (itale: pista) utiligatan de aviadiloj en ekflugo aux alterigxo; do, respektive “ekfluga kurejo/ vojo” kaj “alterigxa kurejo/ vojo” (mi preferas la nekunmetitajn formojn, cxar ne cxiuj popoloj kutimas rezoni kiel germanoj, por kiuj sintezo estas kutimo: por italo, ekzemple, la formo “alterigxvojo” postulas cerbumadon).
“Aviada koridoro” aux “fluga koridoro” (itale: corridoio aereo) estas la aerspaco tra kiu aviadilo rajtas flugi (ne nur dum ekflugo aux alterigxo, sed dum la tuta veturo); oni ankaux distingas “alproksimigxa koridoro” (itale: corridoio di avvicinamento), “alterigxa koridoro” (itale: corridoio di atterraggio), ktp. Laux la nomenklaturo NATO, “air corridor designated route along which airplanes must fly” (aera koridoro indikas la vojon laux kiu aviadilo devas flugi).
Alia demando estas tiu, kiel indiki la lauxlongajn dividojn de vojo aux kurejo aux nagxejo (en itala lingvo, la vorto estas “corsia”). Persone, mi diras “koridoro”. Siatempe, mi estis “sxokita” kiam Uilaky-Nagy proponis “vego”; mi vidas, ke tiu termino estis transprenita de NPIV, tamen mi dauxre evitas uzi gxin.
Laux mi, principe ne tauxgas la termino “trako” proponita de Renato; trako, ja, estas fervoja specialajxo. Tamen, mi vidas en NPIV ke oni uzas gxin ankaux cxe sonbendoj, do eventuale oni povus plivastigi gxin signifon ankaux al tiuj lauxlongaj vojdividoj.
Amike
Antonio De Salvo
en Krause . . . Onkelmann
Kaj krome mi registiris "vego".
Tamen vi shajne forgesis meti "<br>" fine de tiu linio, char la sekva listero ("vegano") aperas samlinie.