Vortpluformado.

8 views
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
May 3, 2016, 2:35:42 AM5/3/16
to la-bona...@googlegroups.com
Pri Vortpluformado:

La aglutineco de lingvo koncernas nur unu aspekton de tia lingvo,
nome kiel fari novajn vortojn aw esprimojn por novaj nocioj. Kaj la
termino uzatas precipe por distingi la 'germanan sistemon for de la
latinida sistemo, kie oni kombinas la unue situantan 'cefelementon
nekungluita kun la sekvanta difinanto per newtrala kvazawprepozicio inter
la du elementoj. Do en ambaw lingvogrupoj la nova nocio esprimi'gas per
kombino de 'cefelemento kaj flankelemento. La nuraj diferencoj estas la
loko en la esprimo, do la sisekvo, kaj la nea aw jesa kunglui'go de la
elementoj. La aliaj reguloj por la kombinoj
samas.
Kun JoKo mi do samopinias, ke ekzistas tri kondi'caj reguloj por la
(aglutina) vortkunmetado en Esperanto, nome unue ke la 'cefelemento lastas
(antaw la fina'jo) kaj ke la difinanta flankelemento antawas, (se tio
eblas). La dua regulo estas, ke la elementoj kunglui'gas en unu vorton
('car 'gi reprezentas unu nocion). La kromaj reguloj estas samaj por ambaw
specoj de
vortpluformado, nome ke aldoni'gas la nocio "speciala" (al la
'cefelemento), kaj ke ekzistas, ofte ne esprimita, prepozicia rilato inter
la elementoj (notu ke en la latinidaj lingvoj uzi'gas kvazawinterpoziciaj
vortetoj por la interrilato).
El la reagoj al mia artikolo montri'gas, ke la nura regulo pri la
Esperanta aglutina vortfarado pri kiu ni ne samopinias estas tiu, 'cu kaj
kion oni povas intermeti inter la du elementoj en kungluita nova vorto
(vortkunmeta'jo). Mi preferas la plej simplan regulon, ke oni povas havi
neniun ekstran elementon (signifohavan) inter la 'cefelemento kaj la
flankelemento (escepte de la nenion signifanta -o- por faciligi la
prononcadon kie tio utilas). Do anglolingva, multokosta (ne multonkosta
nek multekosta), sin deteni kaj sideteno aw la deteno de si, antawen iri
kaj alantawirado, ne fi'sojnkapti sed fi'skapti. E'c la angla 'generale
obeas tiun regulon: oni diras appletree, ne applestree. Mi preferas tiun
regulon 'car allasi infiksojn kreus la problemon de kiuj kaj kiuj ne;
ekzemple en plantman'guloj aw plantoman'guloj aw plantojman'guloj aw
plantojnman'guloj. Krome tiuj internaj fina'joj ne bezoni'gas, kaj oni
havus la strangan regulon ke en Esperanto oni havas fina'jojn ne nur je la
fino sed ankaw interne de vorto. Ja la aglutina kunglua'jo estas vorto,
nova vorto. Ankaw simpla vorto konsistas el pluraj radikoj, ekz. afiksoj
kaj fina'joj kaj la aliaj radikoj.
Kun Leo mi do samopinie neniam metas akuzativan "n" inter la elementojn de
vortkunmeta'jo. Notu ke "unuatage" estas necesa escepto 'car Zamenhof
forgesis krei specialan sufikson por la ordaj numeraloj (teorie "unua" ne
eblas 'car "unu" kaj 'ciuj numeraloj jam estas funkcie adjektivoj).
Cetere, pro la Zamenhof'a mikspoto, 'ciu havas la rajton fari sian
regulon pri 'cu kaj kion intermeti inter la elementojn de
vortkunmeta'jo.
Mi krome reagas al la ideo, ke la vortfarado de Esperanto ne estas
aglutina, sed izoleca. Unue mi petas Pjeron klarigi la signifon de
"izoleca" strukturo de nia vortfarado kaj 'giajn regulojn. Due: 'car
Esperanto faras
novajn vortojn ekzakte law la aglutina sistemo, 'cu do izoleca signifas la
samon por Esperanto kiel aglutina signifas por la 'germana sistemo? 'Car
la reguloj samas por ambaw, do "izoleca" estas simple novan vorton por
"aglutina". Kial havi du vortojn kun ekzakte la sama signifo? La nura
diferenco estas, ke Esperanto havas dek specojn da aglutinado/izolecado,
do multe pli ol la etnaj lingvoj, kiuj havas nur du aw tri da specoj de
aglutinado/izolecado. Do Esperanto estas e'c pli aglutina/izoleca aw
superaglutina ol la etnaj, kvankam 'ci lastaj povus, se ili dezirus, fari
en siaj lingvoj vortojn law la Esperantaj dek
specoj, tiel fari'gantaj same izolecaj/aglutinaj. Kun Pjer mi samopinias
ke la de Zamenhof escepte enkondukita "fi'skapti" ne estas la sama kiel
"kapti fi'sojn", same kiel "preni parton (el io)" malsamas al "partopreni
(en io)". Sed tiuj esceptoj ne donu al ni la rajton krei "fi'sman'gi" kaj
"vortarpreni", nek "partodoni" nek "sova'gbestkapti".
Amike, Marcel.

Renato Corsetti

unread,
May 3, 2016, 5:06:07 AM5/3/16
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Marcel. Mi ne samopinias pri ĉiuj detaloj, sed mi aldonis vian lastan mesaĝon al la antaŭa teksto en http://bonalingvo.net/index.php/Vortpluformado .

amike

Renato


--
Renato Corsetti, 117 Dukes Avenue, London N10 2QD, UK/Britujo
tel. +393286315655, +447943137891 renato....@gmail.com

Mail priva di virus. www.avast.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages