Re: (la bona lingvo) Kiel noti la elparolon ?

1 view
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Oct 4, 2008, 7:01:25 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com, klasika-...@googlegroups.com
     Dankon al Leo por la respondo !
     Mi nun respondas ankau al "klasika-esperanto", char tie oni estas interkonsilighantaj pri la temo, dum pri chi tiu "la-bona-lingvo" ne okupighas.
     Mia demando ne estis pri la efektiva elparolo de "Wim", sed pri la maniero tiun noti por supozate unulingvaj Esperantistoj per nur la Esperantaj literoj. Konsiderante, ke en Esperanto ne eblas vortokomenca nek silabokomenca <ŭi>, chu oni malgrau tio skribu <ŭim> (kun uo, i kaj mo), char tiel estas pli simile al la efektiva elparolo, au chu oni skribu <vim> (kun vo, i kaj mo),  char tiel estas pli Esperantece ? 
     Venas al mi, ke la malplej malbona maniero eble estus <uim'> (kun sensupersigna "u", posta "i", posta "m" kaj , por ke la akcento restu en la ghusta loko, fina apostrofo), pri kiu antaue mi ne pensis. Ankau se tiu estus chi-okaze la ghusta elturnigho, indus respondi al mia chi-supra demando, char la respondon oni eble devos apliki al tiaj aliaj okazoj, en kiaj tria respondo ne prezentighos.
 
     (Interkrampa demando, pro tio, ke Leo mencias la flandrecon : chu tiu nomo estas alie elparolata lau la holanda kutimo, ol lau la flandra ?)
 
     Amike salutas                                      Francisko
 
2008/9/24 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>
Francisko skribis:
> ...  kaj Wim <vim> [au <ŭim>, depende de la reguloj por la notado de la elparolado per Esperantaj literoj] (Vilhelmo [au : Vilchjo, char Wim estas chjo-formo de la nomo]) de Smet.
 
Wim De Smedt estas flandro, kiel mi. Ni prononcas Ŭim, laŭ Ŭilem (Vilhelmo)

Leo De Cooman

unread,
Oct 4, 2008, 2:57:52 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
 (Interkrampa demando, pro tio, ke Leo mencias la flandrecon : chu tiu nomo estas alie elparolata lau la holanda kutimo, ol lau la flandra ?)
 
Kiam mi estis infano, mi konis la nomon Wim nur pro tio, ke holanda prakuzo nomiĝis tiel. Dum mia juneco mi konis samnomulon en mia flandra ĉirkaŭaĵo. Mi pensas, ke tiu mallongigo de Willem venis el Nederlando.
Pri la prononco: ĝi estas la sama en flandrujo kiel en Nederlando. La i estas mallonga, "longa" i estas skribata "ie" en la nederlanda kaj tiu "ie" kongruas kun la esperanta i. Ekzemple "vier" (kvar) prononciĝas kiel la Esperanta "vir" (kvankam la daŭro de la i estas iom pli longa en la nederlanda)
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 5:23:38 PM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Pri la prononco: ĝi estas la sama en flandrujo kiel en Nederlando.
La demando estas: ĉu ĝi estas Vim aŭ Ŭim?

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 5, 2008, 9:52:22 AM10/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>>LDC: Pri la prononco: ĝi estas la sama en flandrujo kiel en Nederlando.
> RC: La demando estas: ĉu ĝi estas Vim aŭ Ŭim?
Mi jam antaŭe respondis, ke Wim estas prononcata Ŭim.
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Oct 6, 2008, 5:14:33 AM10/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
> Mi nun respondas ankau al "*klasika-esperanto*", char tie oni

> estas interkonsilighantaj pri la temo, dum pri chi tiu
> "*la-bona-lingvo*" ne okupighas.
> Mia demando ne estis pri la efektiva elparolo de "*Wim*", sed pri

> la maniero tiun noti por supozate unulingvaj Esperantistoj per nur la
> Esperantaj literoj.

La Esperanta alfabeto tute ne suficxas por precize noti la elparolon de
ne-Esperantaj nomoj kaj aliaj vortoj. Por tio ekzistas la Internacia
Fonetika Alfabeto (IFA), sed gxi estas cxefe por fakuloj, kaj krome oni ne
povas produkti cxiujn gxiajn simbolojn per ordinara klavaro. Ekzistas
ASCII-versio de la IFA (John Wells multon scias pri gxi), sed ankaux gxi
estas cxefe por fakuloj.

Zamenhof traktis la temon en Lingva Respondo 62 (laux la numerado de
Waringhien), verkita en 1891, do antaux la apero de IFA. Bonvolu instigi la
anojn de "klasika-esperanto" (re)legi tiun respondon: konsiderante, ke la
ideo "fonemo" ne estis science difinita tiutempe, ni devas nur admiri la
intuician klarvidon de Zamenhof pri la problemo, kvankam pri kelkaj el la
solvoj, kiujn li proponas, oni povas dubi, precipe pri tiu de transskribo de
nazaj vokaloj. (En piednoto Waringhien skribas: "Alian sistemon de
transskribo, pli klaran kaj pli simplan, oni trovos en mia 'Lingvo kaj
vivo', p.435"; sed al tiu libro mi ne havas aliron.) Zamenhof donis
proponojn ankaux pri markado de akcento kaj vokallongeco, sed laux la brajla
versio de Lingvaj Respondoj ne estas tute klare al mi, kiujn supersignojn li
proponis por tio. Mi proponus marki akcenton per ´ super la akcenthava
vokalo, kaj longan vokalon per : post la vokalo. Mallongan vokalon oni ne
bezonas aparte marki. Mi substrekas, ke tiu sistemo, uzanta nur la E-ajn
literojn kaj kelkajn signojn, povas nur _proksimume_ redoni la elparolon,
sed en multaj okazoj tia proksimuma redono estas suficxa.

> Konsiderante, ke en Esperanto ne eblas

> vortokomenca nek silabokomenca <*ŭi*>, chu oni malgrau tio skribu
> <*ŭim*> (kun uo, i
> kaj mo),char tiel estas pli simile al la efektiva elparolo, au chu oni
> skribu <
> *vim*> (kun vo, i kaj mo), char tiel estas pli Esperantece ?

Mi nepre pledus por la unua "auxajxo" (alternativajxo), cxar redono de la
gxusta nacilingva elparolo - lauxdifine "fremda" - ne devas konsideri la
E-an sistemon de son-ordo.

En antauxa mesagxo Francisko petis min gxuste redoni la elparolon de la nomo
Støp-Bowitz. Laux la sistemo de Zamenhof kun miaj modifoj gxi estus
proksimume Sto(e):p Bú:vic, kvankam kelkaj norvegoj, pro la fremda aspekto
de la dua parto de la nomo (nek w nek z hejmas en la norvega), emus elparoli
gxin Bó:vic.

Mian propran familian nomon mi transskribus Pric kaj ne Pru(e)c, cxar la
elparolo de la norvega "y" situas inter "i" kaj "u(e)", dum tiu de (longa)
"u" situas inter "u(e)" kaj "u": fonetike oni skribas gxin kiel u
trastrekita per horizontala streko.

> Venas al mi, ke la malplej malbona maniero eble estus <*uim'*>
> (kun sensupersigna "*u*", posta "*i*", posta "*m*" kaj , por ke la


> akcento restu en la ghusta loko, fina apostrofo), pri kiu antaue mi
> ne pensis. Ankau se tiu estus chi-okaze la ghusta elturnigho, indus
> respondi al mia chi-supra demando, char la respondon oni eble devos
> apliki al tiaj aliaj okazoj, en kiaj tria respondo ne prezentighos.

Tiu NE estus la gxusta elturnigxo, kaj gxi indikus dusilaban elparolon,
"u-im"!

Amike,
Otto Prytz (Óto Pric)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages