Teksto de Cherpillod en nia paĝaro

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 6, 2011, 3:21:19 AM10/6/11
to °listo 'lbl', ° listo 'redaktantoj', °listo 'la bona teksto', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', andre.ch...@wanadoo.fr
En la paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php/Gramatiko vi trovas nun lastatempan tekston de André Cherpillod pri la karaktero de la radikoj, kun granda danko al li!
Mi opinias, kun André Cherpillod, ke tiu parto de la funkciado de la sistemo de Esperanto estas suprize multe neatentata en lernolibroj kaj ofte tute ne komprenata.

Amike

Renato
-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Fra Simo

unread,
Oct 11, 2011, 1:25:54 PM10/11/11
to la-bona...@yahoogroups.com, °listo 'lbl', ° listo 'redaktantoj', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', andre.ch...@wanadoo.fr
     Kvankam mi jam antaue same opiniis, mi legis la tekston de Andreo Cherpillod senantaujughe (mi ja opinias, ke tiel fari mi kapablas), kaj ghi shajnis al mi konvinka. Mi rean fojon admiris la kutiman klarecon kaj viglecon de lia argumentadomaniero.
     Kelkaj kvazauaj evidentajhoj ne estas tiel universale evidentaj, kiel oni povus pensi (mi memoras, ekzemple, ke en iuj lingvoj la radiko respondanta al nia "dom/" estas verba) ;  sed tio neniel malfortigas la argumentadon en ties apliko al Esperanto.
     Pri kelkaj apartaj punktoj mi malkonsentas, almenau tiu pri "plant/i" kaj "plant/o", sed tiuj ne tushas la chefan tezon, ech kontrauas la ceteron de la teksto (tute klare pri "plant/').
     Mi speciale ghojas pri tio, ke estas aparte menciata la signifo de "korekt/", de kiu venas la ghusta kompreno de "korekt/a", char pri tio mi en la jhusaj monatoj legis gravajn malsaghajhojn, ankau (se ghuste mi memoras) che "la-bona-lingvo".

     Bedaurinde A. Ch. ne estas konstante bona-lingva en elektado de siaj vortoj. Sed tio neniel tushas la trafecon de liaj tezoj pri la "karaktero de la radikoj".

     Ni tamen konsciu, ke per chio tio ne estas elcherpita la temo de klasado de la radikoj [chu "klasado" au chu "(en)klasigo" ?  humile mi konfesas, ke mi ne plene certe scias, kiu el la vortoj estas la ghusta, pro tio, ke mi ne firme certas pri la "gramatika karaktero" de "klas/" : tio konfirmas la gravecon de ghusta ekkono de tiu "karaktero"]. Se preni ekzemplon simplan, ke "vek/" estas verba, tio ne sufichas por elekto inter "veki dormanton" (la ghusta dirmaniero) kaj tiun "vekigi" (malghusta, se por la sama signifo).
     Multo restas priesplorinda. Sed oni pro tio malfirmigu tion, kio jam estas firma.

2011/10/6 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

 

En la paĝo http://www.bonalingvo.org/index.php/Gramatiko vi trovas nun lastatempan tekston de André Cherpillod pri la karaktero de la radikoj, kun granda danko al li!
Mi opinias, kun André Cherpillod, ke tiu parto de la funkciado de la sistemo de Esperanto estas suprize multe neatentata en lernolibroj kaj ofte tute ne komprenata.

 
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Oct 11, 2011, 3:46:00 PM10/11/11
to la-bona-lingvo...@googlegroups.com, Fra Simo, la-bona...@yahoogroups.com, °listo 'lbl', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', andre.ch...@wanadoo.fr
Francisko:
 
>      Multo restas priesplorinda. Sed oni pro tio NE malfirmigu tion, kio jam estas firma.

Mi konsentas.

Fra Simo

unread,
Oct 12, 2011, 5:06:20 PM10/12/11
to la-bona...@yahoogroups.com, °listo 'lbl', ° listo 'redaktantoj', °listo 'oficialigoj', °listo 'klasikaj landnomoj', andre.ch...@wanadoo.fr
     Vi legis kvazau de mi la jenon, fine de mia reago post la teksto de Andreo Cherpillod <ŝerpijo'> pri la "gramatika karaktero de la radikoj" :

     Multo restas priesplorinda. Sed oni pro tio malfirmigu tion, kio jam estas firma.
     Klare diveneble estas, ke mi intencis skribi ne tion, sed chi tion :
     Multo restas priesplorinda. Sed oni pro tio ne  malfirmigu tion, kio jam estas firma.

     Renato Corsetti (miaopinie <korsetti>, lau tio, kion aliloke mi legas pri la lingvo itala,
<korseti> lau la propra opinio de Renato) tion rimarkis kaj pri tio skribis al multaj. Sed shajnas, ke lian atentigon ne chiuj legis. Pro tio mi nun konfirmas, ke la manko de la grava morteto "ne" estis akcidenta skriberaro.
     Cetere, mia frazo estus pli klara, se oni forvishus la vortojn "
pro tio", pri kiuj oni ne klare vidas, al kio ili rilatas.
     De chiuj erarigitoj pardonon petas

Francisko Simonnet <simone'>

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages