razio

8 views
Skip to first unread message

Vastalto

unread,
Feb 28, 2013, 8:24:20 PM2/28/13
to la-bona-lingvo
Karaj,

Mi trovis, ke la vorto "razio" estas uzata en la 2a senco de PIV (=
Vastaskala polica arestado en difinita loko).

Nun en la listo de SSV:
razi·o → rab·atak·o, rab·kapt·ad·o, pri·rab·ad·o

Do, mi proponas aldoni jenan linion:
razio => (pri polica agado) amasarestado

Kiel vi opnias?

Vastalto

renato....@virgilio.it

unread,
Mar 1, 2013, 4:24:51 AM3/1/13
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

| Do, mi proponas aldoni jenan linion:
razio => (pri polica agado) amasarestado

Mi konsentas kaj provizore aldonis ĝin. Ni vidu ĉu aliaj protestos.

Amike

Renato

~~~
renato corsetti
ren...@esperanto.org

ro-esp

unread,
Mar 1, 2013, 8:07:27 PM3/1/13
to la-bona...@googlegroups.com


Op vrijdag 1 maart 2013 10:24:51 UTC+1 schreef Renato Corsetti het volgende:
Vastalto:

|   Do, mi proponas aldoni jenan linion:
razio => (pri polica agado) amasarestado

jam pli bona ol la malnova. La NL-a kaj germana wiki-artikoloj iom malsamas, la esp-a ne jam aldonigxis.

Law la germana, la vorto origine indikis rabatakojn de nordafrikanoj, dum kiuj ili kaptis ewropajn hxristanojn, kiujn ili vendis kiel sklavojn.

Esencas do:
- grandskaleco
- forprenado de homoj

law la NL-a artikolo ankaw ke estas farata de awtoritatoj (armeo, polico, ktp)

Malfacilos trovi veran samsignifajxon
                                                             gxis, Ronaldo

Johan Derks

unread,
Mar 2, 2013, 2:04:25 AM3/2/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi memorigas vin, ke antau ok monatoj Ronaldo skribis en chi-tiu listo jene:

On Aug 26, 6:37 pm, Renato Corsetti <renato.corse...@virgilio.it>
wrote:
> Leo en alia listo: 
> |   Dum diskuto ĉehttp://tatoeba.org/epoAleksander proponis
> fortradukon de la neoficiala "razio" en la senco de polica agado: razio
> -- arestokampanjo
ne temas nepre pri aresti homoj, sed jes pri perforte eniri ies domon
( foje ech sen oficiala permeso de jughisto), traserchi ghin, detrui
aferojn, shteli aferojn...
> En la itala "razzia" ĉefe havas la historian signifon (araba rab-agado en fremda teritorio).
ege simila afero, chu jes? 
                     ghis, Ronaldo N
 
Do mi opinias, ke la aldono de Vastalto estas necesa.
 
Mi kontrolis la gradon de internacieco kaj miris, ke "nur" dek el 28 europaj lingvoj rekonas ghin.
Tio lau mi tamen ne signifas, ke oni devus rekomendi la vortojn jam proponitajn anstatau razio mem.
Ghuste la kondukado de tiu militkrima aktiveco de polico kaj la rolo, kiun ghi ludas en la historia konscio de orienteuropanoj
kaj de teritorioj iam okupitaj de la nazioj au de araboj (turkoj?) donas al ghi specialan lokon.
Tiun signifon oni povas malfacile prezenti per "polica amasarestado", chu?
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Vastalto
Verzonden: vrijdag 1 maart 2013 2:24
Onderwerp: (la bona lingvo) razio
Kiel vi opinias?

Vastalto

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages