Dave, vi skribas:
| Laŭ via opinio, ĉu mi povas
uzi la vorton 'apreti' por nomi la procezon kiun oni faras al lignaĵo kiam
oni surbrosas, surŝpucas aŭ surŝmiras oleon, farbon aŭ lakon? Mi serĉas
vorton aŭ kunmetaĵon per kiu oni povas priskribi tian agon ĝenerale.
En la angla ni nomas tiun procezon 'to finish' ion. Ankaŭ la substancon (ekz.
lako) estas ĝenerale nomata 'finish.
Nu, ĝis nun mi ne renkontis tiun vorton. Mi faris rapidan ekskurson tra PIV kaj la lasta vortaro de Wells. Mi mem uzus la vorton “fin-pretigi” por tiu koncepto. Eventuale ankaŭ “fin-poluri”.
PIV nun havas du radikojn: apret-i kaj apretur-o. “apreturo” estas tio per kio oni apret-as. Evidente temas pri kompleta francigo de Esperanto. Wells proponas por “finish” “apretur-i”. Mi restus ĉe “finpretigi” (kio estas la laŭvorta kosntruo de la franca vorto apprêter).
Mi provas diskutigi ankaŭ la liston ‘la-bona-lingvo’ pri ĉi tiu problemo.
Amike
Renato
Dankon,
Daĉjo RUTAN
--
Ĉar kie du aŭ tri kunvenas parolante en Esperanto, tie estas Esperantujo.
Persone, mi uzas “poluri” se temas pri traktrado por plibonigi la eksteran aspekton, kaj “pretigi” se temas pri preparo de io (ekz. mangxajxo).
Saluton
Antonio De Salvo
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per
conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 16 novembre 2013 10:57
A: 'Dave Rutan'
Cc: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups
"la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email
to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Ĉu la pli esperanta FIN-PRILABORI povas eniri en tiun diskuton?
--
Laux mi, “finprilabori” aux “finpretigi” montras ke oni finas prilabori/ pretigi (= kompletigas), sed ne donas la ideon, ke oni fajnigas, poluras per aldono de io delikatiga.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Josenilton
Inviato: sabato 16 novembre 2013 11:57
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: Dave Rutan
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org
| Surbaze de la vikipedie troveblaj germanaj kaj portugalaj esprimoj ("Textilveredelung" kaj "beneficiamento de tecidos"), mi rekomendus "finbonigi (teksaĵon)" kaj "finbonigaĵo (por teksaĵoj)".
Laux mi, la afero ne estas tiel simpla.
“Finbonigi” estas akceptebla, sed gxi ne elcxerpas cxiujn eblajn nuancojn, almenaux se jugxi el la itala “appretto” (el la franca apprêt), kiu estas uzata por teksajxoj kaj por ledajxoj, laux tri diversaj signifoj:
- por teksajxoj: kemia substanco enigata en teksajxojn por havigi apartajn ecojn (konsiston, molecon, netralasivecon, nekuntirigxemon, nefaldigxemon, nemakuligxemon, reziston ktp);
- por teksajxoj: amelajxo sxprucigata por plifaciligi gladadon kaj por havigi brilecon kaj rigidecon;
- por ledajxoj: kemia substanco por lauxvole briligi aux malbriligi.
Gxis
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 16 novembre 2013 22:25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'
--
Mi ne havas problemojn aldoni tion.
Ni vidu, ke estas tiom da propraj-nuancaj proponoj por la fina poluro/bonigo/beligo/pretigo/klarigo de tiu difino, ke eble la PIVa 'apreti' povas esti la plej resume taŭga, ne ĉar ĝi estas klara, sed ĉar ĝi estas konvencia nomo.
La problemo estas, ke, simile al la divers-specaj neĝoj, estas diversaj materialoj, kiuj bezonas finan prilaboron antaŭ ol doniĝi al la uzontoj. Pro tio, aŭ ni havu multajn klarigajn nomojn por ili, aŭ havu ĝeneralan nomon por ĉio. Jen kial mi proponetis FINPRILABORI.
*Da:*la-bona-lingvo@googlegroups.com
[mailto:la-bona-lingvo@googlegroups.com] *Per conto di *Renato Corsetti
*Inviato:* sabato 16 novembre 2013 22:25
*Oggetto:* (la bona lingvo) Opinio pri la vorto 'apreti'
Markos:
| Surbaze de la vikipedie troveblaj germanaj kaj portugalaj
esprimoj ("Textilveredelung" kaj "beneficiamento de tecidos"), mi
rekomendus "finbonigi (teksaĵon)" kaj "finbonigaĵo (por teksaĵoj)".
Mi ne havas problemojn aldoni tion.
Amike
Renato
~~~
/renato corsetti/
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.