Mi plusendas.
Gxis
Antonio De Salvo
Karegaj,
la elsendoj en esperanto de Radio Vatikana de la venontaj 2 semajnoj
proponos intervjuojn kun elstaraj esperantistoj.
Jen enhavolisto:
merkredon la 28an de septembro: intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - unua
parto: lia esperantigho, la landnomigoj en la komencaj jaroj de esperanto;
jhaudon la 29an de septembro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - dua
parto: -io/ujo: la dusistema sistemo por landnomoj, kun rilato al shtataneco
kaj etneco. Chu esperanto estas facila lingvo? Jes, sed novaj radikoj ne
faciligas la komunikadon. Kiu estas "koristo"?
dimanchon la 2an de oktobro: septembra leterkesto.
merkredon la 5an de oktobro: Intervjuo kun d-ro Renato Corsetti - tria
parto: pledo por la nepra uzo de la Fundamento kaj la interreta projekto
dedichita al chi tiu celo. Senpage mendebla libro ("Esperanto estas
facila")
proponas fundamentajn vortojn fronte al senutilaj novaj vortoj. Kio estas
"kantrio"? Kio estas "insolacio"? Kion signifas
"gracila" kaj "vizuala"?
Eble "autonoma" estas io rilate al nomo de automobilo, chu?
jhaudon la 6an de oktobro: intervjuo kun d-ro De Salvo: lia laboro por
kolosa vortaro itala/esperanto: chu la Fundamento kaj la oficialaj aldonoj
sufichas por diri chion en esperanto? La proverboj kaj dirmanieroj: chu
internacie kompreneblaj?
Bonan auskulton pere de radioondoj, au interreto:
http://www.radiovaticana.org/it1/on_demand.asp?gr=esp
http://www.radio-vatikana-esperanto.org/
Centra Oficejo de IKUE
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it