-fon-, tele-, fakso

5 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 21, 2007, 1:38:41 PM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas

-fon- (en vortoj kiaj telefono, fonogramo, kaj similaj) --> son-

Tio sonas al mi kiel propono uzi "telesono" kaj "sonogramo", kvankam tiuj estas sensencaj. Por telefono, ni ja povus havi

telefon-o --> tele-parol-il-o

kiu uzas la certe utilan nov-prefikson "tele". Ni jam uzas tiun nov-prefikson en

faksimil-o = tele-kopi-o

Tamen tio devus esti

faks-o --> tele-kopi-o
faks-i --> tele-kopi-i
faks-il-o --> tele-kopi-il-o

(au kun "=" anstatau "-->" por chiuj tri).

Lau ReVo kaj PIV, faksimilo havas alian signifon en Esperanto, do la nuna listero vershajne estas simple eraro.

Por reveni al "-fon-", mi ne povas pensi pri vorto, en kiu efektive eblas anstatauigi "-fon-" per "son-", do ni eble forigu tiun listeron, kaj anstataue menciu iujn bonajn alternativojn al unuopaj vortoj, kiuj enhavas "-fon-".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 21, 2007, 5:12:18 PM11/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Por reveni al "-fon-", mi ne povas pensi pri vorto, en kiu efektive
>eblas anstatauigi "-fon-" per "son-", do ni eble forigu tiun
>listeron, kaj anstataue menciu iujn bonajn alternativojn al unuopaj
>vortoj, kiuj enhavas "-fon-".

Mi forigis tiun linion kaj nun resendas la novajn liniojn kun
alternativoj al post la finordigo d ela listoj.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Adam Raizen

unread,
Nov 22, 2007, 1:58:52 AM11/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/21/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
Ni nun havas

-fon- (en vortoj kiaj telefono, fonogramo, kaj similaj) --> son-

Tio sonas al mi kiel propono uzi "telesono" kaj "sonogramo", kvankam tiuj estas sensencaj. Por telefono, ni ja povus havi

telefon-o --> tele-parol-il-o

kiu uzas la certe utilan nov-prefikson "tele". Ni jam uzas tiun nov-prefikson en

faksimil-o = tele-kopi-o

Tamen tio devus esti

faks-o --> tele-kopi-o
faks-i --> tele-kopi-i
faks-il-o --> tele-kopi-il-o

(au kun "=" anstatau "-->" por chiuj tri).
 
Kion signifas tiu prefikso 'tele'? Se simple 'for', ni povas uzi 'for', do 'forparolilo' (kiu estas surprize trafa anstataŭaĵo por 'telefono'), 'forkopio', ktp. Sed eble pli utila estus la signifo 'telekomuniko', kaj oni povus memstarigi ĝin kiel 'telea' (kiu signifus 'telekomunika').

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Marcos Cramer

unread,
Nov 22, 2007, 3:56:20 AM11/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kion signifas tiu prefikso 'tele'? Se simple 'for', ni povas uzi 'for', do 'forparolilo' (kiu estas surprize trafa anstataŭaĵo por 'telefono'), 'forkopio', ktp. Sed eble pli utila estus la signifo 'telekomuniko', kaj oni povus memstarigi ĝin kiel 'telea' (kiu signifus 'telekomunika').

Laŭ PMEG, la prefikso "tele-" signifas "longdistance (per ia tekniko), per longdistanca komunikilo". Vidu http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_afiksoj/prefiksoj/tele.html

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 3:45:48 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>'forparolilo', 'forkopio', ktp.

Ec' la plej suomaj inter ni eble ne kurag'us proponi tion, tamen...

>Sed eble pli utila estus la signifo

>'telekomuniko', kaj oni povus memstarigi Ä in

>kiel 'telea' (kiu signifus 'telekomunika').

C'u la baza formo estu "teleo" = telekomunikado"?

Pilar Otto

unread,
Nov 23, 2007, 5:02:00 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>
> Kion signifas tiu prefikso 'tele'? Se simple 'for', ni povas uzi
> 'for', do 'forparolilo' (kiu estas surprize trafa anstataŭaĵo por
> 'telefono'), 'forkopio', ktp.

HUF! Por mi "tele-" signifas "malproksim-", "longdistanc-". "For" havas por
mi ian kromsignifon de malapero. Sur alia listo mi legis la vorton
"forklarigi", kiu signifas proksimume "doni klarigon, kiu funkcias kvazaux
preteksto por pravigi (sxajnigi), ke ne ekzistas, aux malaperis, tio, pri
kio temas la klarigo". Sub tiu "angulo" "forparolilo" kaj "forkopio" sxajnas
al mi ridinde strangaj. Persono, kiu estas for, estas neatingebla por tiuj,
de kiuj li/sxi estas for. Per telefono li/sxi tamen ne nur estas, sed ankaux
estU atingebla. Do la koncepto de telefono rekte kontrauxas la signifon de
malapero kaj neatingeblo, kiu kusxas en "for".

AVERTO: La bona lingvo jes devas esti facile lernebla, komprenebla kaj
uzebla, do mi tute subtenas la laboron por senigi Esperanton de la balasto
okcidenteca, kaj precipe franceca. Sed tio ne devas, aux pli gxuste: devas
ne, irigi nin al la alia ekstremo, Orwell-eca "novparolo", kiu anatemas ecx
internacie konatajn kaj uzatajn vortojn. Tia estas "telefono". Koncedite
(konfesite?), ke en la islanda oni diras "simi", en la finna "puhelin", kaj
en la germana oni dirIs "Fernsprecher"; tamen, en la nuna germana
"Telephon/Telefon" estas la normala vorto. Antaux multegaj jaroj mi auxdis
radioprelegon pri la araba lingvo. Oni klarigis la sistemon de
trikonsonantaj radikoj, kaj oni parolis pri la problemoj adapti al la araba
importitajn vortojn konsistantajn el pli ol tri konsonantoj: "'Bank'
funkcias bone, cxar gxi povas havi la pluralon 'bunuk'; sed pri 'telefon'
tio ne eblas". Mi menciis tion en interparolo (anglalingva) kun araboj. Ili
diris: "Jes, estas tiel, sed en la araba ni ne ludas per vortoj kiel
'telefono'". El tio mi konkludas, ke "telefon" estas konata kaj uzata ankaux
en sxemidaj lingvoj (hebree mi auxdis gxin en israela radio). Se ni lancxus
kampanjon por for(!)igi "telefono"n el la E-a vortprovizo, ni certe
ridindigus nin cxe multegaj homoj. Oni ja ne misuzu la 15an regulon, sed oni
ankaux ne rezignu pri gxi en okazoj, en kiuj gxi estus trafa.

Otto

adam....@gmail.com

unread,
Nov 23, 2007, 5:32:42 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/23/07, Pilar Otto <pil...@online.no> wrote:
>
> Adam:
> >
> > Kion signifas tiu prefikso 'tele'? Se simple 'for', ni povas uzi
> > 'for', do 'forparolilo' (kiu estas surprize trafa anstataŭaĵo por
> > 'telefono'), 'forkopio', ktp.
>
> HUF! Por mi "tele-" signifas "malproksim-", "longdistanc-". "For" havas por
> mi ian kromsignifon de malapero. Sur alia listo mi legis la vorton
> "forklarigi", kiu signifas proksimume "doni klarigon, kiu funkcias kvazaux
> preteksto por pravigi (sxajnigi), ke ne ekzistas, aux malaperis, tio, pri
> kio temas la klarigo". Sub tiu "angulo" "forparolilo" kaj "forkopio" sxajnas
> al mi ridinde strangaj. Persono, kiu estas for, estas neatingebla por tiuj,
> de kiuj li/sxi estas for. Per telefono li/sxi tamen ne nur estas, sed ankaux
> estU atingebla. Do la koncepto de telefono rekte kontrauxas la signifon de
> malapero kaj neatingeblo, kiu kusxas en "for".

Mi konsentas pri la kerna signifo de 'for', sed tamen kromsignifoj
povas ofte malaperi en iuj malcentraj sencoj. Homaj penskategorioj ne
estas difineblaj per aro da sufiĉaj kaj necesaj kriterioj, sed plej
ofte per ĉeno da rilataj ideoj. Mi ne ŝatas tion, ke estus speciala
prefikso kun la signifo 'malproksima', duobligante tiun sencon kaj
uzata nur prefikse.

> AVERTO: La bona lingvo jes devas esti facile lernebla, komprenebla kaj
> uzebla, do mi tute subtenas la laboron por senigi Esperanton de la balasto
> okcidenteca, kaj precipe franceca. Sed tio ne devas, aux pli gxuste: devas
> ne, irigi nin al la alia ekstremo, Orwell-eca "novparolo", kiu anatemas ecx
> internacie konatajn kaj uzatajn vortojn. Tia estas "telefono". Koncedite
> (konfesite?), ke en la islanda oni diras "simi", en la finna "puhelin", kaj
> en la germana oni dirIs "Fernsprecher"; tamen, en la nuna germana
> "Telephon/Telefon" estas la normala vorto. Antaux multegaj jaroj mi auxdis
> radioprelegon pri la araba lingvo. Oni klarigis la sistemon de
> trikonsonantaj radikoj, kaj oni parolis pri la problemoj adapti al la araba
> importitajn vortojn konsistantajn el pli ol tri konsonantoj: "'Bank'
> funkcias bone, cxar gxi povas havi la pluralon 'bunuk'; sed pri 'telefon'
> tio ne eblas". Mi menciis tion en interparolo (anglalingva) kun araboj. Ili
> diris: "Jes, estas tiel, sed en la araba ni ne ludas per vortoj kiel
> 'telefono'". El tio mi konkludas, ke "telefon" estas konata kaj uzata ankaux
> en sxemidaj lingvoj (hebree mi auxdis gxin en israela radio). Se ni lancxus
> kampanjon por for(!)igi "telefono"n el la E-a vortprovizo, ni certe
> ridindigus nin cxe multegaj homoj. Oni ja ne misuzu la 15an regulon, sed oni
> ankaux ne rezignu pri gxi en okazoj, en kiuj gxi estus trafa.

Konsentite. Mi ne proponas anstataŭigi 'telefono'. Verŝajne mi eĉ mem
ne dirus '(for|tele)parolilo'. Por mi, 'la bona lingvo' ne estas nur
por faciligi la lingvon por neeŭropaj komencantoj, sed ankaŭ (eble
ĉefe) por esplori kaj konsekvencigi la mirindajn esencajn trajtojn de
la lingvo. (Unu el kiuj estas, kiel diras la Unua Libro, ke ĉiu
vortero havas unu ŝenŝanĝan formon, kie ajn ĝi aperas aŭ kiel ajn ĝi
estas uzata.) Do eble ni povas havi duopon 'forparolilo/telefono',
same kiel ni havas duopojn kiel 'malsanulejo/hospitalo'.

(En la hebrea 'telefon' estas la normala vorto. La hebrea ne havas la
'rompitajn multenombrojn' kiel la araba, do ne estas problemo formi
multenombrojn el fremdvortoj. Kaj oni povas formi kvar-literan radikon
el 'telefon' por krei la verbon 'telefoni', לטלפן letalpen (aŭ
'letalfen'). Iam mi renkontis, ke oni kreis la vorton שח-רחוק
saĥ-raĥok (se mi bone memoras la formon), proksimume 'malproksime
konversacii', por telefono, sed ĝi neniam estas uzata.)

adam....@gmail.com

unread,
Nov 23, 2007, 5:46:51 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>
> Adam:
>
> >'forparolilo', 'forkopio', ktp.
>
> Ec' la plej suomaj inter ni eble ne kurag'us proponi tion, tamen...

Vidu mian klarigon en alia mesaĝo.

> >Sed eble pli utila estus la signifo
> >'telekomuniko', kaj oni povus memstarigi ĝin
> >kiel 'telea' (kiu signifus 'telekomunika').
>

> C'u la baza formo estu "teleo" = telekomunikado"?

Mi tre ŝatus tion.

Harri Laine

unread,
Nov 23, 2007, 6:01:52 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

> Se ni lancxus kampanjon por for(!)igi "telefono"n el la E-a
> vortprovizo, ni certe ridindigus nin cxe multegaj homoj. Oni ja ne
> misuzu la 15an regulon, sed oni ankaux ne rezignu pri gxi en
> okazoj, en kiuj gxi estus trafa.

Mi samopinias, tute. Kaj oni iom sxpareme uzu la signojn pri malboneco
aux evitindeco de vortoj. Tre bone efikas ankaux listo de simplaj,
trafaj, bone elpensitaj sinonimoj.

Krome, estas bone doni trafajn anstatauxajn vortojn ankaux pro tio, ke
ni montru malpravega la aserton de la "elvokivistoj" kaj aliaj
elitismaj novradikistoj, kiuj vidas nur ekziston de multego da radikoj
kiel lingvan ricxon. Do, ecx se ni tutkore aprobas iun vorton, estas
bone montri, ke la denaskaj rimedoj de Esperanto ebligas ecx tion diri
alimaniere, cxu por artaj celoj, cxu por tauxge nuanci, cxu nur por
krei iom da vario.

"Tele" estas utila por "(elektro)teknika malproksimeco", kaj "tele"
jam parte sendependigxis en nia lingvo, precipe en "tele/vido".
Klopodu interpreti "telepation" surbaze de la PIVaj "tele", kiun mi
pli-malpli aprobas, kaj "patio" pri kiu mi ridas (nu, ja ecx PIV ne
proponas analizi tiele "tele/pati/o").

Kiel Otto diris, en la finna ni diras "puhelin" (babil-ilo), kaj gxi
estas la normala cxiutaga vorto. Tamen cxiu finno komprenas, kio estas
"telefo(o)ni", sed gxi estas nur sinonimo kun komika nuanco. Same
"kontrahti" estas humura aux malnovigxinta vorto por "kontrakto".
Ankaux tiel disdirekte povas evolui la signifoj de internaciaj vortoj.
Finnaj infanoj konas kanton kun la nomo "telefooni Afrikassa", kiu
rakontas pri geniaj elefanto kaj simio, kiuj elpensis telefonon: ili
kunnodis siajn rostron kaj voston por ekhavi distancparolilon.

Amike
--
Harri

Pilar Otto

unread,
Nov 23, 2007, 9:20:38 AM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:

> Klopodu interpreti "telepation" surbaze de la PIVaj "tele", kiun mi
> pli-malpli aprobas, kaj "patio" pri kiu mi ridas (nu, ja ecx PIV ne
> proponas analizi tiele "tele/pati/o").

En la norvega oni pli kaj pli uzas la vorton "telepati", sed ekzistas ankaux
"tankeoverføring" = "pens-trans-konduk-ado", eble "pens-transdonado",
"pens-perado" aux "(auxtomata) pensperceptado" en Esperanto. Reganto de
telepatio (sxajna aux vera, mi nenion asertas pri la ekzisto aux ne-ekzisto
de la fenomeno) estas nomata norvege "tankeleser" = "pens-leganto".

Otto

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2007, 12:53:42 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
C'u la baza formo estu "teleo" = telekomunikado"?

Ne. Lau mi oni sekvu PMEG-on chi-rilate, lau kiu la baza formo estas la prefikso "tele-". Kompreneble eblas el la prefikso formi derivajhojn kiel "telea", "telei" kaj "teleo", sed la baza formo estas la prefikso (same kiel eblas uzi "malo", "mala" kaj "male", dum la baza formo estas la prefikso "mal-").

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2007, 12:58:57 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
AVERTO: La bona lingvo jes devas esti facile lernebla, komprenebla kaj
uzebla, do mi tute subtenas la laboron por senigi Esperanton de la balasto
okcidenteca, kaj precipe franceca. Sed tio ne devas, aux pli gxuste: devas
ne, irigi nin al la alia ekstremo, Orwell-eca "novparolo", kiu anatemas ecx
internacie konatajn kaj uzatajn vortojn. Tia estas "telefono".

Mi certe mistajpis kiam mi uzis "-->" en mia proponata listero pri telefono. Kompreneble mi intencis nur "=", do nur intencis ke ni menciu la eblon de "teleparolilo" anstataŭ "telefono", sen malrekomendi "telefono".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 12:52:07 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

> Mi ne s'atas tion, ke estus speciala prefikso

kun la signifo 'malproksima', duobligante tiun sencon kaj uzata nur prefikse.

Ankau' mi ne s'atas tion.

> Por mi, 'la bona lingvo' ne estas nur por

faciligi la lingvon por neeu'ropaj komencantoj,
sed ankau' (eble c'efe) por esplori kaj

konsekvencigi la mirindajn esencajn trajtojn de la lingvo.

Bone.

> same kiel ni havas duopojn kiel 'malsanulejo/hospitalo'.

Mi ne havas tiun duopon. La Fundamento klare
insistas kaj reinsistas ke la vorto estas
"malsanulejo". La fakto, ke en la unua oficiala
aldono oni oficiale aldonis "hospital-'", ne povas havi iun ajn devigon.

Amike

Renato

(En la hebrea 'telefon' estas la normala vorto.
La hebrea ne havas la 'rompitajn multenombrojn'
kiel la araba, do ne estas problemo formi
multenombrojn el fremdvortoj. Kaj oni povas formi
kvar-literan radikon el 'telefon' por krei la
verbon 'telefoni', לטלפן letalpen (aŭ
'letalfen'). Iam mi renkontis, ke oni kreis la
vorton שח-רחוק saĥ-raĥok (se mi bone
memoras la formon), proksimume 'malproksime
konversacii', por telefono, sed ĝi neniam estas
uzata.) -- Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita
rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 12:59:04 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>El tio mi konkludas, ke "telefon" estas konata kaj uzata ankaux
>en sxemidaj lingvoj

Fakte la araba "tilfun" kunlog'as kun "hatif". C'i tiu vorto por
telefono venas de radiko, kiu ankau' signifas, krii, voki (ankau' per
internaj spiritaj voc'oj, kiel tiuj per kiuj Alaho "telefonis" al
Muhamado). Lau' mia kompreno de la situacio la batalo inter la du
dau'ras kaj "hatif" pli kaj pli gajnas, sed mi devas esplori plie.

Intertempe ankau' TLFN pli hejmig'is en la araba kaj g'i estas
traktata kiel kvarkonsonanta verbo (estas grupo da tiaj) kaj
konjugaciata regule Talfana/Jutalfanu

>Oni ja ne misuzu la 15an regulon, sed oni ankaux ne rezignu pri gxi
>en okazoj, en kiuj gxi estus trafa.

Certe.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 1:12:41 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:

>> C'u la baza formo estu "teleo" = telekomunikado"?

>Mi tre s'atus tion.

Ni povas fari tion sed en la apuda pag'o kun
proponataj vortaretoj, kiuj iel sistemigas tutajn
kampojn au' prezentas proponatajn novaj'ojn, tiel
ke la bazaj listoj restas pli mapli liverado de
samsignifaj esprimoj por jam ekzistantaj vortoj.

Mi ec' jam enmetis tiun linion.

Amike

Renato


-- Adam Raizen <adam....@gmail.com> Kiu ne
komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei
ĝin, fuŝe.

Marcos Cramer

unread,
Nov 23, 2007, 1:45:19 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne ŝatas tion, ke estus speciala
prefikso kun la signifo 'malproksima', duobligante tiun sencon kaj
uzata nur prefikse.

Kiel mi jam antaue skribis, la signifo de la prefikso "tele-" ne estas simple "malproksima", sed "Longdistance (per ia tekniko), per longdistanca komunikilo". Gravas la vortoj "tekniko" kaj "komunikilo" en chi tiu difino.

Mi tute konsentas kun la PMEG-a aserto: "TELE estas tre bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu ghin."

Mi ankau estas kritika pri novafiksoj kiel "-ik-" kiu nur anstataŭigas aliajn radikojn ("scienc-" aŭ "fak-"), sed "tele-" estas iom alia kazo, char ghia difino estas pli komplika. Aldone "tele-" estas unu el la malmultaj afiksoj, kiuj estas uzataj tre produktive en multaj lingvoj (la plej multaj afiksoj en aliaj lingvoj estas ne-produktivaj, do nur uzeblaj en certaj fiksitaj kunmetajhoj).

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2007, 2:14:34 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Kompreneble eblas el la prefikso formi derivajhojn kiel "telea",
>"telei" kaj "teleo", sed la baza formo estas la prefikso (same kiel
>eblas uzi "malo", "mala" kaj "male", dum la baza formo estas la
>prefikso "mal-").

Bone. do, pri c'i tio ne c'iuj konsentas. Do, ni prenu ioiom pli da
tempo por pripensi la aferon.

Amike

Renato

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 23, 2007, 2:58:44 PM11/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
Kvankam ni irananoj bone komprenas la signifon de la araba "Hatif" kaj
povas traduki telefonon al "durgu", sed cxiuj uzas "telefon" kaj ecx
nia akademio ne rekomendis ion alian. Laux mi aliflanke oni povas
pensi pri la uzo de vortoj kiel forkopii kaj forparoli. Ili bone
uzeblas sen konfuzo.
Alia diskutinda vorto cxi-rilata estas posxtelefono. Ne cxiuj metas
gxin en la posxo. Alie la vorto estas relative longa. En la persa ekde
ties eniro oni uzis "mobile" kiu ankoraux uzigxas. La persa akademio
rekomendis "telefon hamrah" (kuna telefonilo) kiu poste popularigxis
kiel nura "hamrah". Nun en la skriba persa preskaux cxiuj skribas tion
antaux la numero. Cxu indas kaj eblas en Esperanto ni ankaux uzi saman
kaj pli mallongan vorton? Cxu kuntelefonilo, kunaparato aux ecx
kunilo?

Sincere ,
Keyhan Sayadpour

On 11/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:
>

> Marcos:


>
> >Kompreneble eblas el la prefikso formi derivajhojn kiel "telea",
> >"telei" kaj "teleo", sed la baza formo estas la prefikso (same kiel
> >eblas uzi "malo", "mala" kaj "male", dum la baza formo estas la
> >prefikso "mal-").
>

Pilar Otto

unread,
Nov 24, 2007, 2:11:56 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:

> Alia diskutinda vorto cxi-rilata estas posxtelefono. Ne cxiuj metas
> gxin en la posxo. Alie la vorto estas relative longa. En la persa ekde
> ties eniro oni uzis "mobile" kiu ankoraux uzigxas. La persa akademio
> rekomendis "telefon hamrah" (kuna telefonilo) kiu poste popularigxis
> kiel nura "hamrah". Nun en la skriba persa preskaux cxiuj skribas tion
> antaux la numero. Cxu indas kaj eblas en Esperanto ni ankaux uzi saman
> kaj pli mallongan vorton? Cxu kuntelefonilo, kunaparato aux ecx
> kunilo?

En la skandinavaj lingvoj oni oficiale diras "mobiltelefon", sed oni ofte
mallongigas al "mobil". Mia impreso estas, ke en la sveda oni unue diris
"ficktelefon" (posxtelefono), sed ke tiu vorto malaperis. En la hispana oni
diras "(teléfono) móvil". Pri la angla mi scias, ke ie oni diras "mobile
phone" kaj ie "cell phone", sed mi ne memoras, kion oni diras en Britujo kaj
kion en Usono. En Germanujo oni uzas la anglan vorton "handy", kiun oni
tamen ne uzas en anglalingvaj landoj. Laux mia scio, en Francujo oni diras
"portable" kaj en Italujo "telefonino" (telefoneto). En la unua tempo mi en
E-o diris "portebla telefono", sed rimarkinte, ke aliaj diras
"posxtelefono", mi aligxis al tiu uzo kaj trovas gxin bona, cxar pli
mallonga ol "portebla telefono". La kunmetajxojn kun "kun" mi trovas tro
malprecizaj, precipe "kunilo", kiu tute ne aludas pri telefono.

Otto

Adam Raizen

unread,
Nov 24, 2007, 2:41:27 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
"cell phone" estas usona kaj "mobile phone" estas brita.
 
En la hebrea oni ordinare diras 'pele-fon', laŭvorte 'miro-fono', sed tio estas la nomo de la unua israela poŝtelefona firmao (oni kutimas uzi ĝin por aparatoj de ĉiuj firmaoj nuntempe). Estas ankaŭ iomete uzata, precipe oficale, en reklamoj, ktp, "telefon selulari', pruntaĵo de la angla 'cellular', kaj iomete enuziĝis 'telefon najad' aŭ simple 'najad', laŭvorte 'moviĝema/moviĝipova telefono'. Eble 'movtelefono' povus esti iomete pli laŭvorte klara ol 'poŝtelefono', sed mi pensas, ke ĝi ne estas multe pli oportuna. Mi konsentas, ke 'kuntelefono' estas tro malpreciza por anstataŭi la jam enuziĝintan vorton 'poŝtelefono'.

Keyhan Sayadpour

unread,
Nov 24, 2007, 2:46:29 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Otto:
 Bedauxrinde cxiuj vortoj uzataj por tiu aparato estas ne trafaj. Ankaux hejmtelefonoj estas porteblaj (portable, mobil). Aliajn telefonaparatoj ankaux oni prenas per la mano (handy?). Ne cxiuj metas la ilon en la posxo (posxtelefono?). Eble Cell Phone povas esti pli logika (cxu cxeltelefono?). La vorton kuntelefono ankaux akceptis Renato. Gxi ambaux estas mallonga kaj trafa cxar gxi estas la nura telefonaparato kiu estas kun ni. Sed kial mi proponis la vortojn kunaparato aux kunilo. Vi ja scias ke nuntempe tiaj iloj estas multe pli ol telefonilo (fotilo, kalkulilo, ecx komputilo) kaj cxar gxi estas ilo plej ofte kun ni, mi proponis tiujn vortojn.
 
Sincere,
Keyhan

 
On 11/24/07, Pilar Otto <pil...@online.no> wrote:

Pilar Otto

unread,
Nov 24, 2007, 3:14:36 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:

> Sed kial mi proponis la vortojn
> kunaparato aux kunilo. Vi ja scias ke nuntempe tiaj iloj estas multe
> pli ol telefonilo (fotilo, kalkulilo, ecx komputilo) kaj cxar gxi
> estas ilo plej ofte kun ni, mi proponis tiujn vortojn.

Unu poenton por vi! Kelkfoje, kiam mi auxdas pri la kapabloj de nova modelo
de tia aparato, mi demandas: "Cxu ankaux eblas telefoni per gxi?"

Otto

Marcos Cramer

unread,
Nov 24, 2007, 3:18:08 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankau shatas la enradikighintan "poshtelefono" kaj certe kontrauus nun malrekomendi ghin.

Sed kun la progresoj de tiuj iloj, kiuj iom post iom ighas chio-iloj, tiu vorto iam povus esti anstatauigota per "kunilo". En la nuna momento mi ne tro pushus tiun anstatauigon, char daure la iloj chefe servas por telefoni.

Marcos

PS: Jen mia unua mesagho, kiun mi skribis post la instalado de Linukso en mia komputilo :-)

Harri Laine

unread,
Nov 24, 2007, 4:16:50 PM11/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan Sayadpour, pri posxtelefonoj:

> Vi ja
> scias ke nuntempe tiaj iloj estas multe pli ol telefonilo (fotilo,
> kalkulilo, ecx komputilo) kaj cxar gxi estas ilo plej ofte kun ni, mi
> proponis tiujn vortojn.

Vi tute pravas. krom la nomitaj ecoj jam suficxe simplaj aparatoj
estas ankaux muzikiloj, radioriceviloj kaj televidiloj. Unu tutcerte
baldaux furora aldono (jam nun en ne malmultaj aparatoj) estas la
loktrova servo (birilo, GPS-ricevilo). Kaj unu konkludo estas: ni ne
scias, kien la aparato evoluas, kaj ni ne bezonas sur cxiu nova sxtupo
renomi gxin.

Sxajnas al mi, ke en Finnlando jam nun oni nomas gxin plej ofte simple
"puhelin", telefono. Iom formala nomo estas "matkapuhelin"
(vojagx-telefono). Pli ofte estas uzata "kännykkä", kiu fakte estis
iam registrita varmarko de la firmo Nokia; gxi estas iom neklare
derivita de vorto, kiu signifas "mano" aux "manplato". Sed praktike,
kiam oni ekzemple demandas pri ies telefonnumero, nek la demandanto
nek la demandato precizigas, cxu estas numero de posxa aux drata
telefono. Fakte oni pli sentas bezonon precizigi, ke oni parolas pri
drata telefono, cxar tiuj jam estas multe pli maloftaj kaj pli donas
limigitan atingeblon.

Do, ni nomu la aparatojn simple "telefonoj", "posxtelefonoj" se nepre
bezone, sed ne necesas cerbumi pri pli tauxgaj nomoj, kiuj eble
rapide akirus antikvecan koloron. Mi tamen simpatie rilatus al
"kuniloj" kaj "kunaparatoj", se iu fakte komencus uzi ilin.

Se oni volas havi internacian nomon, por tio plej bone servus la
radiko "mobil", tre internacia, kiu efektive estus multe utila por
teknika uzo anstataux la nura belarta signifo en PIVo. Ankaux "cxelo"
estas ligita al la moderna telefona sistemo, sed mi certas, ke la
plejmulto de uzantoj de "cxeltelefono" aux la usoneca "cxelfono" tute
ne scias, kio estas la celita "cxelo". Tiun vorton bezonas la
ingxeniroj de la radio-ondaj sistemoj.

Amike

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages