alterglobalism-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 5, 2014, 3:42:51 AM7/5/14
to °listo 'lbl'
El diskuto en listo de diskutantoj pri politikaj temoj:

|   Alterglobalismo = alimondismo.

kiu jam troviĝas ankaŭ en Esperanto en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Alimondismo

Ĉu ni havu la linion:

alterglobalism-o --> ali-mond-ism-o ?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Jul 5, 2014, 4:22:02 AM7/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konfesas, ke gxis nun mi neniam auxdis pri cxi tiu movado.

Ali-mondismo estas laux la franca esprimo “altermondialisme”, kiu estas kunmetita per la latina “alter” (= alia) kaj la franca “mondialisme”.

Laux mi, “alimondismo” ne esprimas precize la sencon, kiun oni volas atribui al la movado: se mi bone komprenas, gxi ne pledas por “alia mondo” (= alia mond-sistemo), sed por alia formo de tutmondigxo (la angla, ja, pli precize diras “alter-globalization”).

Konklude: el du malbonoj, preferindas “alimondismo” (“alter”, ja, estas fremda al Esperanto), sed eble oni devus trovi pli trafan esprimon (oni povus pensi pri “alitutmondismo”, sed cxio dependas, cxu la esperantistoj transprenos en la uzadon cxi tiun pli pezan vorton).

Gxis

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 5 luglio 2014 09:43
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) alterglobalism-o

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Jul 5, 2014, 4:38:52 AM7/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
|   ...alia formo de tutmondigxo . . .oni povus pensi pri “alitutmondismo”
Jes, eble ankaŭ "alitutmondigxo".

Amike

Renato

lowenstein, anna

unread,
Jul 5, 2014, 4:51:12 AM7/5/14
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte la klarigon, mi proponas, "alternativa tutmondiĝo".

Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Marcos Cramer

unread,
Jul 5, 2014, 5:57:34 AM7/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi plene aprobas la jam kutiman formon "alimondismo". La ĉefa slogano de tiu movado estas "alia mondo eblas", pro kio "alimondismo" tre taŭgas.

"Alternativa tutmondiĝo" taŭgas por la ĉefa celo de la movado, sed ne por la movado mem. "Alternativtutmondiĝismo" estas tro peza.

Kunmetaĵoj ne bezonas perfekte klarigi la fenomenon, kiun ili nomas, sed estu ekvilibraj inter koncizeco kaj klarigeco.

Amike,
Markos

Josenilton

unread,
Jul 5, 2014, 11:01:43 AM7/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

Se vi permesas, mi opinias, ke ALIMONDISMO estas pli konforma kun la ideo de la koncerna movado, ol ALITUTMONDISMO. Ili celas alian mondsistemon ne nur rilate al tutmondismaj komercaj rilatoj, sed ili revas pri mondsistemo bazita sur amikaj, fratecaj, etikaj kaj justaj rilatoj, kio estas pli ampleksa ol la kapitalisma principo de tutmondismo. Aŭ ne?

Noël SIMONET

unread,
Jul 5, 2014, 2:04:14 PM7/5/14
to la-bona...@googlegroups.com

"mi opinias, ke ALIMONDISMO estas pli konforma" (Josenilton)   >>>   ALI-MOND-ISMO

"Leginte la klarigon, mi proponas, "alternativa tutmondiĝo". (Anna)  >>>  ALTERNA-MOND-ISMO  aù  ALTERNA-MON-DISMO


Eble oni permesigxus rilati la finajxon 'ismi'  al la pronomo 'mi'

ISMI = IDEARI  > IS MI

DISMI = FOR-IDEARI > DIS MI

GXISMI = KAPITAL-IDEARI > GXIS MI

...

 
-ismo estas suficxe virga radiko , kaj , en Esperanto oni ne renkontos bismo , cismo , dismo , fismo , gismo , gxismo , hismo , jismo , jxismo , kismo , lismo , mismo , nismo , pismo , rismo(=jes , ekzistas 'rismo') , sismo(=jes , ekzistas 'sismo') , tismo , vismo , zismo .

konsekvence , 

Oni bezonus novan radikon kiu estus la malo de ia idearo (=ismo)

Oni bezonus novan radikon kiu irus FOR el ia idearo (=dismo)


=> kapital-ismo

=> mon-dismo = mond-ismo

 


Alternamondisme , esperanto'am'ike , k kore ,


Noël

.
.
.
.
.
.
.
.

mar...@melburno.org.au

unread,
Jul 6, 2014, 7:12:02 AM7/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kun mia respekto, e'c por la propono de Noel, mi opinias ke tia nova
regulo lia de vortfarado renversus la tutan 'gisnunan kaj Zamenhof'an
sistemon de aglutina vortpluformado, rezultante en alian lingvon. .
Amike, kaj aglutine, Marcel.

>
> /"mi opinias, ke ALIMONDISMO estas pli konforma"/ (Josenilton) >>>
> ALI-MOND-ISMO
>
> /"Leginte la klarigon, mi proponas, "alternativa tutmondiĝo"/. (Anna)
> >>> ALTERNA-MOND-ISMO aù ALTERNA-MON-DISMO
>
>
> Eble oni permesigxus rilati la finajxon 'ismi' al la pronomo 'mi'
>
> ISMI = IDEARI > IS MI
>
> DISMI = FOR-IDEARI > DIS MI
>
> GXISMI = KAPITAL-IDEARI > GXIS MI
>
> ...
>
>
> -ismo estas suficxe virga radiko , kaj , en Esperanto oni ne renkontos
> bismo , cismo , dismo , fismo , gismo , gxismo , hismo , jismo , jxismo
> , kismo , lismo , mismo , nismo , pismo , rismo(=jes , ekzistas 'rismo')
> , sismo(=jes , ekzistas 'sismo') , tismo , vismo , zismo .
>
> konsekvence ,
>
> Oni bezonus novan radikon kiu estus la malo de ia idearo (=ismo)
>
> Oni bezonus novan radikon kiu irus FOR el ia idearo (=dismo)
>
>
> => kapital-ismo
>
> => mon-dismo = *mond*-ismo
>
>
>
>
> *Alternamondisme* , esperanto'am'ike , k kore ,
>
>
> Noël
>
> .
> .
> .
> .
> .
> .
> .
> .
>
>
> Le 05/07/2014 17:01, Josenilton a écrit :
>>
>> *Se vi permesas, mi opinias, ke ALIMONDISMO estas pli konforma kun la
>> ideo de la koncerna movado, ol ALITUTMONDISMO. Ili celas alian
>> mondsistemon ne nur rilate al tutmondismaj komercaj rilatoj, sed ili
>> revas pri mondsistemo bazita sur amikaj, fratecaj, etikaj kaj justaj
>> rilatoj, kio estas pli ampleksa ol la kapitalisma principo de
>> tutmondismo. Aŭ ne?*
>>
>>
>>
>> 2014-07-05 5:51 GMT-03:00 lowenstein, anna
>> <anna.lo...@esperanto.org <mailto:anna.lo...@esperanto.org>>:
>>
>> Leginte la klarigon, mi proponas, "alternativa tutmondiĝo".
>>
>> Anna
>>
>>
>> 2014-07-05 10:22 GMT+02:00 Antonio De Salvo
>> <antonio...@tiscali.it <mailto:antonio...@tiscali.it>>:
>>
>> Mi konfesas, ke gxis nun mi neniam auxdis pri cxi tiu movado.
>>
>> Ali-mondismo estas laux la franca esprimo
>> “altermondialisme”,
>> kiu estas kunmetita per la latina “alter” (= alia) kaj la
>> franca “mondialisme”.
>>
>> Laux mi, “alimondismo” ne esprimas precize la sencon, kiun
>> oni
>> volas atribui al la movado: se mi bone komprenas, gxi ne
>> pledas por “alia mondo” (= alia mond-sistemo), sed por alia
>> formo de tutmondigxo (la angla, ja, pli precize diras
>> “alter-globalization”).
>>
>> Konklude: el du malbonoj, preferindas “alimondismo”
>> (“alter”,
>> ja, estas fremda al Esperanto), sed eble oni devus trovi pli
>> trafan esprimon (oni povus pensi pri “alitutmondismo”, sed
>> cxio dependas, cxu la esperantistoj transprenos en la uzadon
>> cxi tiun pli pezan vorton).
>>
>> Gxis
>>
>> Antonio De Salvo
>>
>> *Da:*la-bona...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona...@googlegroups.com>
>> [mailto:la-bona...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona...@googlegroups.com>] *Per conto di
>> *Renato Corsetti
>> *Inviato:* sabato 5 luglio 2014 09:43
>> *A:* °listo 'lbl'
>> *Oggetto:* (la bona lingvo) alterglobalism-o
>>
>> El diskuto en listo de diskutantoj pri politikaj temoj:
>>
>> | Alterglobalismo = alimondismo.
>>
>> kiu jam troviĝas ankaŭ en Esperanto en Vikipedio:
>> http://eo.wikipedia.org/wiki/Alimondismo
>>
>> Ĉu ni havu la linion:
>>
>> alterglobalism-o --> ali-mond-ism-o ?
>>
>> Amike
>>
>> Renato
>>
>> ~~~
>>
>> /renato corsetti/
>> /renato....@gmail.com <mailto:renato....@gmail.com>/
>>
>> --
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
>> listoj ĉe:
>> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>> ---
>> You received this message because you are subscribed to the
>> Google Groups "la bona lingvo" group.
>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from
>> it, send an email to
>> la-bona-lingv...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.
>> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>>
>> --
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
>> listoj ĉe:
>> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>> ---
>> You received this message because you are subscribed to the
>> Google Groups "la bona lingvo" group.
>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from
>> it, send an email to
>> la-bona-lingv...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.
>> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>>
>>
>>
>>
>> --
>> Anna Lowenstein
>> Via del Castello 1
>> 00036 Palestrina
>> Italujo
>> Tel: 00-39-06 9575 713
>> anna.lo...@esperanto.org <mailto:anna.lo...@esperanto.org>
>> --
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la
>> listoj ĉe:
>> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>> ---
>> You received this message because you are subscribed to the Google
>> Groups "la bona lingvo" group.
>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it,
>> send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.
>> For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
>>
>>
>> --
>> --
>> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj
>> ĉe:
>> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>>
>> ---
>> You received this message because you are subscribed to the Google
>> Groups "la bona lingvo" group.
>> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
>> an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com
>> <mailto:la-bona-lingv...@googlegroups.com>.

Pjer

unread,
Jul 6, 2014, 1:16:17 PM7/6/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ankau mi aprobas la proponon : alimondismo. La rimarkoj de Marcos kaj Josenilton bone pravigas tion.
Amike, Pjer.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages