Karaj samideanoj,
Kial la ĉinoj ne entuziasme proponas la esperantigo de ĉinaj esprimoj?
Mi proponas plian difinon por filo: En ĉina la titolo de konata filosofo, instruisto, lerta majstro aŭ kuracisto. La ĉina vorto "子(zi) " signifas generale "filon", aparte estas titolo de majstro. Ekzemploj de famaj filoj (majstroj) de antikva Ĉinio:
Filo Laŭ Laŭzio 老子, aŭ Laozio
Filo Kong Konfuceo 孔子, 孔夫子. Oni ne uzas la nomon Konfucio por eviti konfuzi kun konfuzon.
Filo Meng Menzio aŭ Mengzio, 孟子, lojala sekvanto de Konfuceo kaj aŭtoro de samnoma libro
Filo Zhŭang Zhŭangzio, Ĝŭangzio, 莊子, daŭisma filosofo
Filo Sun Sunzio, 孫子, majstro pri la arto de milito
Filo Mo Mozio(479 a.K), 墨子, instruisto kiu kontraŭis militon kaj multekostan oferton al dioj aŭ spiritoj
Filo Lje Ljezio,列子, titolo de libro, kompilita ĉ. 4a jarcento a.K; la fikcia aŭtoro de samnoma libro
Filo estas kvazaŭ same kiel filosofo
La esperanta vorto por ĉina "夫子(fuzi)" povas esti filego. Konfuzi (孔夫子, Confucius, Konfuceo) estas sekve Filego Kong. Se oni parolas antaŭ filo aŭ filego, oni simple vokas lin majstro.
Advantaĝo de esprimo “filo” estas ke oni evitas la vorteton zio aŭ io, kaj la esprimo tute konformas al la ĉina.
Abengo
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Thursday, July 31, 2014 4:09 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
Subject: (la bona lingvo) Uzo de ŭo kaj jo (estis: Vat-o)
Dankon, Abengo, pro via mesaĝo, kiu vastigas la problemon de la komencaj ŭo kaj jo. Neniu fakte protesta pri la komenca jo kaj vortoj kiel Jugoslavujo, jes, ja....abundas en Esperanto.
Pri komenca ŭo ni akcoraŭ debatas.
| Ĉina registaro oponas la esperantigo de ĉinaj geografa kaj personaj nomoj, kiel la artikoloj kiuj aperas en “El Popola Ĉinio“ aŭ Ĉina Radio Internacia“. Tio signifas la uzo de w, x ,y , z estas neevitebla.
Ni ne nepre devas obei la postulojn de la ĉina registaro kaj uzi la litero "w", kiu ne ekzistas en la alfabeto de Esperanto.
| · W por kemia elemento “voframo” kaj V por kemia elemento “Vanado” estas antaŭe decidita. Ĉu oni povus esperantigi la simbolon W al Vo?
· 1×10−24 laŭ la SI simbolo estas y (nomiĝas yocto). Ĉu oni esperantigus ĝin per j (jokto)?
· SI-Nomoj por grandaj nombroj enhava exa (1015) kaj yotta (1024).Kiel oni povus eviti la uzon de x kaj y?
· Feliĉe Ikso-radioj estas la sama kiel Rentgenaj Radioj. Ĉŭ oni ne rajtas skribi X-radioj por Iks-radioj?
Pri tio eble iu pli teknike sperta ol mi povas reagi.
Amike
Renato
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Kara Renato,
Filo estas neŭtrala aŭ humila nomo, sed majstro estas aroganta aŭ respekta nomo. Kutime majstro estas respekta nomo diranta de alia, ne por li mem. Majstro Kong estas la respekta titolo por disĉiploj, sed ne en ordo se Konfuceo parolus pri si mem, kiel Jesuo mem diris ke li estas filo de homo, sed li ne diras (fanfaras) ke li estas majstro. Pro tio Majstro Kong kaj Filo (aŭ Filego) Kong ne estas tute same. Oni povas uzi la nomon filo por si mem. Ankaŭ la disĉiploj de filo Kong humile diras al aliuloj ke ilia instruisto estas filo Kong, ne estas majstro Kong, kvankam la disĉiploj adresas al sia instruistro per majstro.
Same, mia nomo estas Ming aŭ Beng, Mi povas uzi la nomon Filo Ming aŭ Filo Beng por mi mem dum korespondi kun alia. Mi ĉerte ne decas diri al aliuloj ke mi estas majstro Ming. Vi povas diri ke Majstro Ming donas kelkajn kontribuojn al la Esperantujo.
Via amike
Abengo
From: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] On Behalf Of Renato Corsetti
Sent: Thursday, July 31, 2014 10:30 PM
To: la-bona...@googlegroups.com
--
Mi trovigxas en granda embaraso antaux esperantigo de propraj nomoj, cxar tre ofte mi tute ne kapablas ligi ilin iun tiuj formoj, je kiuj mi kutimas lau nacilingvaj prezentoj, escepte se temas pri jam establitaj vortoj (ekz. Parizo, Varsovio, Kopenhago, Novjorko, Bruselo).
Des malpli mi rekonas proprajn nomojn tradukitajn lauxsignife, kiel mi vidas kelkfoje en Esperantujo: nur pro mia kono de la franca mi atingas la komprenon de Karloregxo (Charleroi) ka Novkastelo (Neuchatel en Svislando: sed kiel distingi gxin disde Newcastle en Britujo?), sed al mi estus strange legi ekzemple Karloripozo por Karlsruhe, aux Karlido por Carlsson. Ankaux mia familia nomo (De Salvo) havas signifon, (filo) de Salvo, kie Salvo estas propra nomo signifanta Savito, do en gxisosta Esperanto mi devus nomjigxi Savit-filo aus simile, kio sincere aspektas al mi neakcepteble.
Pliaj strangajxoj: Beethoven signifas, lauxvorte, devenanto de loko kie oni kultivas betojn; cxu pro tio mi diru Betkultivisto? Aux ecx, Zamenhof estas ligita kun la germanaj vortoj Samen = semoj kaj hof = korto; cxu mi diru Semkortano?
Mi aldonas, ke gxuste en cxi tiu tempo mi estas prizorganta la presforman aperigon de la Esperantlingvaj tekstoj de Radio Roma: nu, mi ofte trovigxas antaux problemoj, cxe la tekstoj de la jaroj 1971-1976, kiam kunlaboris Renato Corsetti, cxar li kutimis (kaj dauxre kutimas) esperantigi proprajn nomojn (ecx la sian, kiu fakte farigxas Korseti; tamen ne la antauxnomon, kiu restas Renato pro hazarda koincido inter la itala kaj Esperanto, ne farigxante lauxsignife Renaskito/ Renaskigxinto!), kaj ofte mi devas sxviti por kompreni, pri kiu aux kio oni parolas.
Saluton
Antonio De Salvo
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Cho Chaoming
Inviato: giovedì 31 luglio 2014 15:38
A: la-bona...@googlegroups.com
Cc: '九逵 王'
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Nomoj de ĉinaj majstroj
| Mi trovigxas en granda embaraso antaux esperantigo de propraj nomoj
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com