Re: sxargx-o

1 view
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jan 20, 2009, 7:16:11 PM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com

Date: Tues 20 Jan 2009 01:21
From: Bertilo Wennergren
Otto:
>> Preterpase: cxu oni ne _sxargas_ (sen cxapelo sur g) pilojn/akumulilojn,
>> same kiel oni sxargas armilojn, sed malkiel oni _sxargxas_ cxaron?


bona demando: law PIV (nur piv) ni uzu la vorton "kargo". Cxu tio
signifas ke "sxargxawto" kaj "sxargxaviadilo" estas maluzendaj

Bertilo:
> Oni shargas pilon/baterion au pafilon.

klare

> Oni sharghas charon (krom se ghi uzas elektran motoron,
> kaj oni volas aldoni elektron al ties pilo...).

Cxu vi celis: oni NE sxargxas cxaron (ESCEPTE DE.... ?

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2009, 6:52:43 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
law PIV (nur piv) ni uzu la vorton "kargo". Cxu tio
signifas ke "sxargxawto" kaj "sxargxaviadilo" estas maluzendaj
Laŭ mia ekzemplero de PIV "karg-" havas la signifon de "varoj transportataj". Ĉu okazis ŝanĝiĝo en NPIV.

Ĉu ni devus havi linion pri "karg-"?


Amike

Renato


Eduardo Trápani

unread,
Jan 21, 2009, 7:51:50 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Ĉu ni devus havi linion pri "karg-"?

Miaopinie, jes.

Marcos Cramer

unread,
Jan 21, 2009, 9:15:14 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ni devus havi linion pri "karg-"?

Certe jes. Tre surprizis min, ke ni ankoraŭ ne havas la linion.

Pasintjare mi atingis, ke la Vikipedio ne plu havu apartan artikolon pri "kargo", sed anstataŭe mencias tiun vorton nur en lingva noto en la artikolo "ŝarĝo":

"Apud la tradicia vorto ŝarĝo, kelkaj uzas la novradikan vorton "kargo", kiu havas la signifon "ŝarĝo en unu transportujo (kiel ŝipo, kontenero, trajno, vagono, kamiono kaj aliaj)". Tamen ne klaras kial necesas aparta radiko por tiu koncepto: Plej ofte oni povas simple diri "ŝarĝo"; se necese oni povas pliprecizigi (ekz-e "la ŝarĝo de ĉi tiu ŝipo"); la vorto "kargo" mem ne vere povas aldoni multan precizecon, ĉar ĝi mem estas tro malpreciza (ĝi povas rilate al la ŝarĝo de tuta ŝipo aŭ al la ŝarĝo de unuopa kontenero sur la ŝipo). Ĉiuokaze, la vorto "kargo" estas malmulte uzata kompare kun "ŝarĝo"."

Laŭ mi la linio do estu

karg-o --> ŝarĝ-o (de var-o-j)

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 21, 2009, 9:26:25 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> From: Bertilo Wennergren

>> Oni sharghas charon (krom se ghi uzas elektran motoron,
>> kaj oni volas aldoni elektron al ties pilo...).
>
> Cxu vi celis: oni NE sxargxas cxaron (ESCEPTE DE.... ?

Oni ja sharghas charon, t.e. oni metas sur ghin ion,
kion oni volas transporti per la charo.

Sed oni ankau povas shargi charon, t.e. oni metas en
ghin (en ghian pilon) pli da elektro. Tiam temas pri
charo kun elektra motoro (se tiaj ekzistas...).

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2009, 4:10:41 AM1/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Certe jes. Tre surprizis min, ke ni ankoraŭ ne havas la linion.
Tio ŝuldiĝas al la fakto, ke ni estas tro malmultaj, kaj neniu havas tempon por sisteme trarigardi PIV-on.

karg-o --> ŝarĝ-o (de var-o-j)
Mi registras tion.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages