La Bona Lingvo tute prave listigas la vortojn “flaŭro” kaj “faŭno” en la senco “vegetaĵaro” kaj “bestaro”.
Sed estas alia uzo de la vorto “flaŭro”, kaj mi ne scias, kiel oni diru tion en Esperanto – aŭ ĉu, almenaŭ en tiu senco, la vorto “flaŭro” estas uzinda. Temas pri la dua difino de “flaŭro” laŭ PIV: “Tuto de la bakterioj, vivantaj sur la histoj aŭ en la naturaj kavaĵoj de organismo.” Mi bezonis la vorton en la kunteksto “intestaj flaŭroj”, kiuj, cetere, estas ne nur bakterioj, sed ankaŭ aliaj mikro-organismoj. (Sed kial “flaŭro”? Ĉar temas pri vivantaj estaĵoj, eble estus pli logike nomi ilin “faŭno”!)
Ĉu eble la solvo estus ĝuste “mikro-organismoj”? Tio signifus proponi “mikro-“ por oficialigo – aŭ ĉu oni jam faris tion? Mi vidas ke PIV transsendas “mikro-organismoj” al “mikroboj” (2a OA). Alia eventuala solvo estus “intesta mikrobaro”.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Alia eventuala solvo estus “intesta mikrobaro”.
Ĉu eble la solvo estus ĝuste “mikro-organismoj”? Tio signifus proponi “mikro-“ por oficialigo – aŭ ĉu oni jam faris tion? Mi vidas ke PIV transsendas “mikro-organismoj” al “mikroboj” (2a OA). Alia eventuala solvo estus “intesta mikrobaro”.
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Por mi, normala parolanto, "intesta mikrobaro" kaj "intesta bakteriaro" ambaŭ taŭgas por "laŭro". Ambaŭ pensigas pri apenaŭ videblaj bestetoj.
Ĉu iu kun konoj pri viv-scienco (biologio) povas doni klarigojn pri la preferindeco?
> Bakterioj estas mikroboj, sed ne ĉiuj mikroboj estas bakterioj, kiel oni povas legi en PIV:
Jes, la intestaj vivuloj estas plejparte bakterioj, sed ne nur.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Leo De Cooman
Inviato: lunedì 14 maggio 2012
19.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
Flaŭro
Op 14/05/2012 19:24, Renato Corsetti schreef:
Por mi, normala parolanto, "intesta mikrobaro" kaj "intesta bakteriaro" ambaŭ taŭgas por "flaŭro". Ambaŭ pensigas pri apenaŭ videblaj bestetoj.
Ĉu iu kun konoj pri viv-scienco (biologio) povas doni klarigojn pri la preferindeco?
Bakterioj estas mikroboj, sed ne ĉiuj mikroboj estas bakterioj, kiel oni povas legi en PIV
Se temas pri intesta bakteriaro, kial ne nomi ghin tiel?