fanto

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
May 24, 2008, 6:54:09 AM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas la jenan linion:

fant-o (en kartludo) --> bub-o, infanteri-an-o, soldat-o, peon-o

Lau mi ni shanghu ghin al

font-o --> bub-o, pagxi-o

"Paghio" estas Fundamenta radiko, kiun kaj PIV kaj ReVo agnoskas ankau
kiel alternativon al "fanto". La tri alternativoj "infanteriano",
"soldato" kaj "peono" aliflanke lau mi ne taugas, do ni forstreku
ilin.

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
May 24, 2008, 7:34:28 AM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer (sabato 24 majo 2008 12.54) skribis:

font-o --> bub-o, pagxi-o

Mi respondas:
kompreneble, temas pri fanto kaj ne fonto (kurioza tajperaro!)
Konsentite pri pagxio.
Krom "bubo", mi aldonus "knabo" (gxi estas same fundamenta vorto, kaj
parencas al la angla "knave").

Amike

Antonio De Salvo


Renato Corsetti

unread,
May 24, 2008, 5:52:15 PM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Markos kaj Antonjo:

>fant-o --> bub-o, pagxi-o, knabo

Nun la linio aspektas tiel!

Amike

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages