"biodiverseco"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 27, 2008, 9:23:24 PM11/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovis la artikolon "biodiverseco" en la Esperanta Vikipedio. Laŭ ĝi la vorto ne estas simple kunmetaĵo de la greka sufikso "bio-" (kiu en Esperanto estas maksimume ŝajnprefikso) kaj la vorto "diverseco", sed "biologio" kaj "diverseco". "bio-" ni jam malrekomendas per la linio

bio- --> viv-, vivaĵ-

dum "biologio" ni ne malrekomendas:

biologi-o [1oa] = viv-aĵ-scienco

Ŝajnas al mi ke tia neoficiala kunfandado de radikoj (biologio+diverseco-->biodiverseco) estas same evitinda kiel la uzo de ŝajnprefikso "bio-". Do ni povus havi la linion

biodivers-ec-o --> biologi-a divers-ec-o, viv-(aĵ-)divers-ec-o

Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Nguyen Xuan Thu

unread,
Nov 27, 2008, 10:13:15 PM11/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
en la vjetnama, biodiverseco tradukiĝas per đa dạng sinh học  /da zang sinj hok/
 
analizo:
đa = multa
dạng = formo
                                    đa dạng = diverseco
sinh = vivo
học = scienco
                                   sinh học = biologio, biologia
 
La adjektivo ĉiam sekvas la substantivon,
do biologia diverseco = đa dạng sinh học
 
Konkludo: Mi tute konsentas kun la traduko biologia diverseco aŭ viv(aĵ)diverseco.  Ne konsentas kun biodiverseco (bio en esperanto ne estas prefikso, kvankam ĝi estas "internacie" konata)
 
Amike,
Thu
2008/11/28 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2008, 3:27:41 AM11/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
biodivers-ec-o --> biologi-a divers-ec-o, viv-(aĵ-)divers-ec-o
registrita!

amike

renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2008, 3:30:28 AM11/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
en la vjetnama, biodiverseco tradukiĝas per đa dạng sinh học  /da zang sinj hok/
Dankon, Thu! Tio perfekte apogas la proponon de Marcos kaj komprenigas ke ankaŭ "divers-" povus havi alternativon.


Ni devus lanĉi projekton por igi esperantistojn lerni la vjetnaman kaj la suoman, antaŭ ol proponi novajn radikojn.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages