Orient-igh-i

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 25, 2014, 7:12:06 AM7/25/14
to °listo 'lbl', °lbml
Mi ĵus ricevis la jenan rimarkon:

|   Oni normale uzas "orientiĝi", Aziano kiu kutimiĝas al okcidenta vivo, tiu "okcidentiĝas". Sed se Eŭropano kutimiĝas al azia vivo, ĉu li "orientiĝas" ? Aŭ ĉiuj homoj rajtas ĉie "orientiĝi" ?

Alivorte, li protestas kontraŭ la aldonan signifon de "orientiĝ-", kiu estas klarigata en REVO per
"Determini la direkton, kiu devas esti sekvata" kaj en PIV proksimume simile.

Fakte "orientiĝi" estas uzata normale en pluraj eŭropaj lingvoj, sed kiel oni povus diri alimaniere? Kiel oni diras en la ĉina, vjetnaman, japana, ktp.

En la araba oni uzas unu el la formoj de la verbo "raŝada" = sekvi la ĝustan vojon.

Ĉu 'gvidi sin', 'direkti sin', 'trovi la vojon', 'trovi la direkton',....?

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

José Antonio Vergara

unread,
Jul 25, 2014, 1:49:02 PM7/25/14
to ° listo 'la bona lingvo'
Renato: 

Alivorte, li protestas kontraŭ la aldonan signifon de "orientiĝ-", kiu estas klarigata en REVO per
"Determini la direkton, kiu devas esti sekvata" kaj en PIV proksimume simile.

Fakte "orientiĝi" estas uzata normale en pluraj eŭropaj lingvoj, sed kiel oni povus diri alimaniere? (...)

En la araba oni uzas unu el la formoj de la verbo "raŝada" = sekvi la ĝustan vojon.

Ĉu 'gvidi sin', 'direkti sin', 'trovi la vojon', 'trovi la direkton',....?

temas pri interesa atentigo pri la fakta okcidentlingva etnocentrismo de esperanto. Simile okazas pri la malbonŝancaj nomoj de monatoj kaj semajnotagoj, ktp

Laŭ mia sperto, "orientiĝi" plaĉis al mi ĉar konvene ununocia, dum "trovi la vojon" kaj similaj alternativoj estas malpli blokaj. Ĉu "enĝustvojiĝi" (=iri en la ĝustan vojon")?

José Antonio Vergara


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 25, 2014, 6:35:11 PM7/25/14
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara
>> ..."orientiĝ-", kiu estas klarigata en REVO per "Determini la direkton, kiu devas esti sekvata" kaj en PIV proksimume simile.
> temas pri interesa atentigo pri la fakta okcidentlingva etnocentrismo de
> esperanto. Simile okazas pri la malbonŝancaj nomoj de monatoj kaj
> semajnotagoj, ktp
>
> Laŭ mia sperto, "orientiĝi" plaĉis al mi ĉar konvene ununocia, dum "trovi
> la vojon" kaj similaj alternativoj estas malpli blokaj. Ĉu "enĝustvojiĝi"
> (=iri en la ĝustan vojon")?
Ebe trovi solvon baziĝantan sur jenaj radikoj: kompaso aŭ pozicio aŭ poluso

Ekzempe kompasiĝi, aŭ poziciiĝi a polustroviĝi... en la signifo trovi sian pozicion.
Kvankam la solvoj ne estas kontentigaj.

Resta pristudi kiel solvis la aferon araboj kaj ĉinoj.
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Jul 26, 2014, 3:53:35 AM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:
|   Restas pristudi kiel solvis la aferon araboj kaj ĉinoj.
Pri la ĉinoj ni atendas de Abengo. Pri la araboj ne estas problemo, ĉar ili havas radikon (r-ŝ-d), kies senco estas "esti bone gvidata (de Dio kompreneble)", "resti sur la ĝusta vojo" (morale kaj ankaŭ praktike), kaj ili aplikas tiun.

Amike

Antonio De Salvo

unread,
Jul 26, 2014, 6:54:52 AM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

La itala “orientarsi”, kiu venas el la sama radiko de “orientigxi” (siavice el la latina “oriens-orientis” = samtempe adjektivo = levigxanta, naskigxanta kaj substantivo = loko kie la Suno levigxas/ naskigxas) havas cxi tiujn signifojn:

1) difini sian pozicion rilate la cxefpunktojn (nordo, sudo, oriento, okcidento), kaj do rekoni la lokon, kie oni trovigxas, kaj/ aux la direkton, kiun oni sekvas aux oni intencas sekvi: en mallumo mi ne bone orientigxas;

2) havi klarajn ideojn pri difinita situacio kaj gxiaj eblaj solvoj: mi ne bone orientigxas antaux tiom da ciferoj;

3) fiksi la gxustan irendan vojon: mi orientigxas laux la pravaj sugestoj de miaj gepatroj;

4) inklini al difinita starpunkto: sekve de la balotoj, la Parlamento orientigxis maldekstren; mi orientigxas al via propono.

 

Oriento, kiel loko de sunlevigxo, ofte estas taksata privilegia punkto, ne nur en Euxropo:

1) cxe hebreismo, pregxado estu direktita al oriento;

2)  en la kristanaj pregxejoj, principe la cxefaltaro estu orientita al oriento (tamen, gxuste la prakristana baziliko de Sankta Petro en Vatikano estis orientita al okcidento, cxar gxi estis konstruita super la tombo de Petro, do en devigita pozicio);

3) la kiblo (turnopunkto por pregxado) en la islamaj moskeoj estas orientita al oriento, direkte al Mekko (sed gxuste la moskeo de Mekko, komence, estis orientita al nordo, direkte al Jerusalemo).

 

Kelkaj kuriozajxoj:

1) en la Evangelio laux Mateo 2,1, laux la versio de la Londona Biblio, estas dirite: “ni vidis lian stelon en la oriento”, kio precize respondas al la greka originalo, kie oni parolas pri “anatolè”, do Oriento (parenteze: Anatolio estas la nomo de tiu landoparto de nuntempa Turkio, kiun Grekoj kaj Romanoj nomis “Malgranda Azio”, gxuste cxar gxi situas “oriente” kompare kun Grekujo kaj Romo).

Sed la nuntempa itala versio diras “abbiamo visto spuntare la sua stella” = ni vidis levigxi lian stelon, ni vidis lian stelon cxe levigxo. Estus interese ekscii, cxu temas pri intenca modifo, por eviti doni privilegian lokon al oriento;

2) en la itala lingvo, parolante pri Japanio oni diras ke gxi kusxas en “Estremo Oriente” = Ekstrema Oriento, sed aliflanke oni kromnomas Japanion “il Paese del Sol Levante” = la Lando de levigxanta suno, utiligante la vorton “levante” = levigxanta;

3) en la itala, “Levante” estas la tradicia nomo de la landoj situantaj cxe la orientaj bordoj de Mediteraneo. Mi aldonu, ke gxuste en cxi tiu kadro la vorto “levantino” (lauxvorte “orientano”) estas en la itala ofenda vorto, kun signifo “ruzulo, trompulo”, laux la malsxata opinio, kiun en Euxropo oni havis pri la komercistoj venantaj el tiu mondoparto.

 

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 26 luglio 2014 09:54
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Orient-igh-i

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 26, 2014, 8:25:50 AM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Efektive la orienta sunleviĝo estas historie la komprenebla kialo, J-K Rinaldo

Harri Laine

unread,
Jul 26, 2014, 11:11:59 AM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu vi pensis ankaŭ pri la sportobranĉo "orientiĝado" (tia estas nomo laŭ
Vikipedio)? Angle ĝi estas "orienteering" kaj havas tre similajn nomojn en
multaj lingvoj. La sporto (serĉado de antaŭdifinitaj kontrolpunktoj en
tereno, kurante kun mapo kaj kompaso) estas populara en iuj landoj.

La Finna estas unu el la malmultaj lingvoj, en kiuj la nomo de la sporto ne
estas simila al "orient" ("suunnistus", derivita el la vorto
suunta=direkto). Nia lingvo havas ankaŭ la verbon "orientoitua", sed apenaŭ
iu konscias pri ĝia rilato al la direkto de la sunleviĝo. Ĝi estas simple
iom fremda vorto uzata por "klopodi malkonfuziĝi", "havigi al si la bazajn
sciojn pri" aŭ io simila.

Se la Esperanta verbo ne estus rekte prunteprenita el aliaj lingvoj, ĝi ja
povus esti "orientumi" laŭ la normala sistemo de la lingvo. Sed mi ne nun
proponas tion.

Amike
Harri,
kiu ĵus revenis de longa kurado kaj marŝado en arbaro, kie li serĉis (kaj
trovis) frandindajn fungojn

Sent with AquaMail for Android
http://www.aqua-mail.com


Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 26, 2014, 11:32:44 AM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 26/07/2014 17:11, Harri Laine ha scritto:
> Ĉu vi pensis ankaŭ pri la sportobranĉo "orientiĝado" (tia estas nomo laŭ
> Vikipedio)? Angle ĝi estas "orienteering" kaj havas tre similajn nomojn en
> multaj lingvoj. La sporto (serĉado de antaŭdifinitaj kontrolpunktoj en tereno,
> kurante kun mapo kaj kompaso) estas populara en iuj landoj.
>
> La Finna estas unu el la malmultaj lingvoj, en kiuj la nomo de la sporto ne
> estas simila al "orient" ("suunnistus", derivita el la vorto suunta=direkto).
> Nia lingvo havas ankaŭ la verbon "orientoitua", sed apenaŭ iu konscias pri ĝia
> rilato al la direkto de la sunleviĝo. Ĝi estas simple iom fremda vorto uzata
> por "klopodi malkonfuziĝi", "havigi al si la bazajn sciojn pri" aŭ io simila.
>
> Se la Esperanta verbo ne estus rekte prunteprenita el aliaj lingvoj, ĝi ja
> povus esti "orientumi" laŭ la normala sistemo de la lingvo. Sed mi ne nun
> proponas tion.

Orientumi (ntr)
Ja ĝi povus esti taŭga oficialiginda radiko. J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Jul 26, 2014, 12:17:54 PM7/26/14
to la-bona...@googlegroups.com

Harri Laine:
> Se la Esperanta verbo ne estus rekte prunteprenita el aliaj lingvoj, ĝi ja
> povus esti "orientumi" laŭ la normala sistemo de la lingvo. Sed mi ne nun
> proponas tion.

Johano Karlo Rinaldo
>Orientumi (ntr)
>Ja ĝi povus esti taŭga oficialiginda radiko. J-K Rinaldo



Orientumi probable (aux prefere?) estus transitiva, en la signifo "starigi laux difinita direkto" (orientumi domon, altaron ktp), simile al plenumi, pendumi ktp. Mi ne sxatus kaprompajxon por gxuste kompreni la sencon, kiun oni celas. Kaj cetere, mi ne vidas avantagxon en la anstatauxigo de igx per um, se la baza radiko restas tiu sama orient-, kiun oni ne plu volas akcepti (rimarko: sin orienti estas zamenhofa).
Cxu oni povas tiri inspiron el la zamenhofa proverbo "ĉiu sin direktas, kiel la kap’ al li diktas"?
Gxis
Antonio


lowenstein, anna

unread,
Jul 28, 2014, 5:36:20 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Sendube mi ŝajnas iom malkonsekvenca, sed mi ne sentas apartan problemon pri la vorto "orientiĝi". "Orientumi" eventuale estus preferinda, sed "orientiĝi" estas jam tre bone enradikiĝinta en la lingvo. Rigardante en PIV mi vidas, ke ĝi estas Zamenhofa:

orientiĝi. Klare ekkompreni la situacion, en kiu oni troviĝas, k difini, kion oni devas fari: mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis flari k serĉiZ (pp komercisto); orientiĝu, kiu volas!Z (pp iu, kiu kaŝas siajn planojn).
 
orientiĝo. 1 Stato de iu, io orientita: ŝi unu tagon tiel perdis la orientiĝon, ke ŝi plu ne pensis pri la donintoZ; difini la orientiĝon de konstruaĵo, de fenestro; ĝi servis al la maristoj kiel orientiĝa signoZ; tabelo de orientiĝo.

Estas pluraj tiaj esprimoj en Esperanto, kies uzo ne estas tute logika, ekz. "krokodili", "amata ĉevaleto" k.s. Avantaĝo estas, ke ili ne postulas aldonon de nova radiko al la vortprovizo, sed nur apartan uzon de jam ekzistanta radiko.

Kore,
Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

--- You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingvo+unsubscribe@googlegroups.com.

For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Jul 28, 2014, 5:54:02 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

|   Avantaĝo estas, ke ili ne postulas aldonon de nova radiko al la vortprovizo, sed nur apartan uzon de jam ekzistanta radiko.

Ankaŭ "direkti sin" aŭ "trovi la direkton" ne postulus plian radikon.

Thu, kiel oni diras "orientighi" en la vjetnama?

Amike

renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Josenilton

unread,
Jul 28, 2014, 8:29:15 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Nu, okazas, ke ORIENTIĜI jam estas delonge konata kiel sinonimo de GVIDI SIN, DIREKTI SIN. Kurioze, tamen, estas, ke neniu orientano ĝis nun prezentiĝis por diri, kion pensas la orientanoj pri tiu vorttemo. Ĉu en la Oriento estas uzata tiu verbo kun la senco GVIDI SIN/DIREKTI SIN?



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Cho Chaoming

unread,
Jul 28, 2014, 10:07:02 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Renato,

 

En oriento la ĉinoj ĉerte ne uzas la vorton “orientiĝi”, fakte “oriento” ne ekzistas en la ĉina vortaro.

 

Oriento                        dong

Orienta                        dong

Orienta Azio                 dong a 東亞

Orienta flanko              dong fang 東方

Orienta direkto            dong xiang 東向

Orienta Oceanio           dong yang (Japanio rigardita de ĉinoj) 東洋

 

Sammaiere por aliaj direktoj:

 

Xi              Okcidento 西

Nan           Sudo

Bei             Nordo

Zhong        Zentro, Mezo  

Ĉinujo, Lando de Zentro 中國 (Zhong Guo)

 

·       En nordo sidiĝas reĝo. dio, estro aŭ venkanto , vidante suden.

·       En sudo estas subuloj, preĝantoj aŭ venkintoj vidnate al nordo

·       Je la maldekstra flanko estas la oriento, de kie suno leviĝas. Je la maldekstra flanko de dio (aŭ estro) estas vira, luma, janga (la ornamenta besto je la maldekstra flanko ĉiam estas vira)

·       Je la dekstra flanko estas okcidento, kien suno malleviĝas. Ĝi estas la flanko de mallumo (ombro), ino, jino(la ornamenta besto je la dekstra flanko ĉiam estas ina)

 

Orientiĝi en la ĉina estas esprimita ekzemple per  “renshi huanjing” (認識環境, sciiĝi pri ĉirkaŭaĵo)

 

Via amike

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Jul 28, 2014, 11:15:00 AM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Abengo!  Vi havas grandan taskon, klerigi esperantistojn pri la lingvo de la Meza Lando.  Vi eble subtaksas la malaltegan gradon de kono fare de ni pri ĉin-lingvaj aferoj. Mi plusendas vian mesaĝon ankaŭ al la listo pri azia kulturo.


|   Orientiĝi en la ĉina estas esprimita ekzemple per  “renshi huanjing” (認識環境, sciiĝi pri ĉirkaŭaĵo)


Dankon. Ni devas trovi similan esprimon en Esperanto.

Amike


Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Jul 28, 2014, 12:07:00 PM7/28/14
to la-bona...@googlegroups.com

 

Mi dankegas pro la tre interesa kontribuo.

Menciindas, ke de tri jarcentoj en Euxropo stabiligxis la kutimo indiki, en landmapoj, orienton cxe dekstro kaj okcidenton cxe maldekstro (depende de tio, ke la euxropaj mapoj rigardas de sudo al nordo, direkte al la norda Polusa stelo).

Mi konstatas, kontrauxe, ke en Cxinio oni havas la malan kutimon, cxar oni rigardas de nordo al sudo.

Konkrete: en la euxropaj landkartoj Azio estas dekstre de Euxropo.

Saluton

Antonio De Salvo

P.S.: en la juda-kristana tradicio, dekstro estas preferata pozicio (ekz. Jesuo sidas “dekstre de la Patro”), dum tio, kio trovigxas maldestre, estas negativa (en la itala, ekzemple, “maldestro”/ = maldekstra signifas “mallerta”, kaj “sinistro”/ = maldekstra signifas adjektive “malbonauxgura”, kaj substantive “akcidento”).

Tamen, ankaux tio estas relativa, cxar kiam ekz. Psalmo 110,1 diras “      >1 La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi,

 

     tio signifas, ke la sidanto “cxe la dekstro de Dio” efektive sidas maldestre, se oni rihardas el la sidanto…

 

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 28 luglio 2014 17:15


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Orient-igh-i

 

Dankon, Abengo!  Vi havas grandan taskon, klerigi esperantistojn pri la lingvo de la Meza Lando.  Vi eble subtaksas la malaltegan gradon de kono fare de ni pri ĉin-lingvaj aferoj. Mi plusendas vian mesaĝon ankaŭ al la listo pri azia kulturo.

認識環境, sciiĝi pri ĉirkaŭaĵo)

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages