"populismo"

1 view
Skip to first unread message

mar...@melburno.org.au

unread,
Mar 9, 2016, 11:23:05 PM3/9/16
to la-bona...@googlegroups.com
Respondoj al J.-K. pri "populismo":
1). "Tio agacas la diskuton". Mi ne komprenas kial, sed mi akceptas
tion. Mi faradis tion por povi vidi ciajn vortojn dum mi respondas.
Do el nun mi uzos la-bona-lingvo@googlegroups. com kaj esperas, ke
tio ne agacas. Sed konsekvence mi devas dufoje skribi miajn
respondojn.
2). Ne, mi ne volas proponi oficialigi "populismo", sed mi povas uzi
nur "ruze popularigi", el kio mi povas krei "ruzpopularigo" kaj
"ruzpopulariga".
3). Mi devas akcepti la oficialajn decidojn de la Akademio (antawe
Lingva Komitato), sed ne bezonas samopinii nek uzi mal'gustajn
esprimojn iliajn. Cetere mi malalte taksas la kompetenton de la
Akademianoj en Esperanto-lingvismaj aferoj, pro nawdekjara spertado.
E'c la nova gramatika spertulo antaw nelonge oficialigita estas ne
sufi'ce kompetenta (lia unua provklarigo estis tute mal'gusta, ekz.).
4). Mi uzis la vorton "'sovinismo" pro tio ke kontrawuloj de "'h"
agadas por forigi sonon kiu mankas en ilia lingvo kaj ne agadas por
forigi sonojn kiuj mankas en aliaj lingvoj. Ili tiel sudewropecigas
Esperanton, anstataw internaciigi 'gin.
Amike, Marcel.

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 10, 2016, 2:20:45 AM3/10/16
to la-bona...@googlegroups.com
Responde al Marcel:

PRI LA USO DE LA MESAĜOTEMO "Abridged summary of la-bona...@googlegroups.com
- 2 updates in 1 topic"
>> JoKo atentigis ke tiu mesaĝotemo "agacas la diskuton".
> Marcel repondis: Mi ne komprenas kial
La ĉefa regulo en nia listo estas pridebati en ĉiu mesaĝo nur unu temon (ne
plurajn temojn samtempe) kaj ke tiu temo aperu kiel mesaĝotemo en la lineo de la
objekto. Eble pri tio utilus ke Corsetti de tempo al tempo reatetigu.
Anglalingva skribaĵo nek donas indikon pri la diskutenda temo, nek garantias la
unuecon de la diskutata temo.
Pri tio jam plendis plurfoje aliaj listanoj... kaj eble kelkaj listanoj ne
partopenas la diskuton, ĉar agacitaj de tiu agado. Estas ja fakte senutila la
diskuto inter ni du, se mankas la partopreno de aliaj listanoj.

> Mi faradis tion por povi vidi ciajn vortojn dum mi respondas.
> Do el nun mi uzos la-bona-lingvo@googlegroups. com kaj esperas, ke
> tio ne agacas. Sed konsekvence mi devas dufoje skribi miajn
> respondojn.
Mi ĉiam respondas al mesaĝoj konservante la tekston de la ricevita mesaĝo, kaj
eliminante miaplaĉe tion, kio ne estas esenca.

PRI LA ĈFETEMO "POPULISMO"
> 2). Ne, mi ne volas proponi oficialigi "populismo", sed mi povas uzi
> nur "ruze popularigi", el kio mi povas krei "ruzpopularigo" kaj
> "ruzpopulariga".
Vere pri tio mi celis pridemandi Ronaldo N.
Ĉiuokaze viaj samsignifaj vortoj ŝajnas al mi interesaj.

> 3). Mi devas akcepti la oficialajn decidojn de la Akademio (antawe
> Lingva Komitato), sed ne bezonas samopinii
kompreneble

> nek uzi mal'gustajn esprimojn iliajn.
malĝustaj?... kompreneble viaopinie

> Cetere mi malalte taksas la kompetenton de la Akademianoj en Esperanto-lingvismaj aferoj, pro nawdekjara spertado.
ĉiam viaopinie

> E'c la nova gramatika spertulo antaw nelonge oficialigita estas ne
> sufi'ce kompetenta (lia unua provklarigo estis tute mal'gusta, ekz.).
pri tio mi ne komprenis

> ... kontrawuloj de "'h" agadas por forigi sonon kiu mankas en ilia lingvo kaj ne agadas por forigi sonojn kiuj mankas en aliaj lingvoj.
Oni ja rajtas esprimi opiniojn - foje erarante - sed oni devas akcepti
- kaj la fundamenton;
- kaj la decidon de Zamenof "… la lingvo Esperanto ne estas fermita kaj
neŝangebla … leĝdonantoj en la afero de la lingvo internacia de nun devas esti
nur logiko, talento kaj la opinio de la plejmulto";
- kaj la decidojn de la Akademio, kiu estas la supera instanco.

Kvankam poste ĉiu povas skribi siaplaĉe.
JoKo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages