> Nu, lau mi la autoritateco de la Akademio ne vere dependas de la
> fakto, chu la Antauparolo estas parto de la Fundamento au ne. La
> autoritateco de la Akademio dependas de tio, chu ghi faras saghajn
> decidojn pri la lingvo.
efektive, kaj sagxa decido estas decido tia, ke plimulto de la
esp-uzantoj komprenas gxin, kaj agas law gxi
> From: Johan Derks <derk...@tiscali.nl>
> Date: Jul 31 06:22AM -0700
>> de la akademio. Gxi ja konsistas el nur 45 membroj, kiuj estas elektataj ne
>> far po miloj da esp-uzantoj, sed far jamaj membroj. Gxi ne proporcie
>> reprezentas la esp-uzantojn law sekso, devenregiono, agxo, lingvoj ktp.
>
> Ronaldo Nobel miksas la etendighon de la Fundamento kun la (jura)
> autoritato de la Akademio.
De kie vi havas tiun ideon ? Mi fajfas pri la jura statuso de la
Akademio cxar gxi nek reprezentas nek reprezentas. Mi simile fajfus
pri komitato el usonanoj kiu provus preskribi kiel mi diru aferojn en
la nederlanda.
> Estas bedaurinde ke ni devas en chi-tiu listo perdi energion pri tia
> afero.
Nu, ankaw mi bedawras ke ni perdas tempon per diskuto pri kiu paragrafo de kiu
sanktulo/evangeliisto apartenu al nia sankta libro.
Mi simple strebas al bona, klara, esprimpova Esp-o
gxis, Ronaldo