ihhtiokol-o

7 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 29, 2009, 6:26:19 PM10/29/09
to °listo 'la bona lingvo'
Anatŭ kelkaj tagoj estis interŝanĝo inter Harri kaj Otto pri "iĥtiokolo".

Mi volas nur atentigi, ke ni havas la jenajn liniojn:

iĥtiofagi·o → fiŝ·o·manĝ·ad·o
iĥtiolog·o → fiŝ·o·scienc·ist·o
iĥtiologi·o → fiŝ·o·scienc·o
iĥtiokol·o [fun] ~ fiŝ·glu·o

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Oct 29, 2009, 9:41:42 PM10/29/09
to la bona lingvo
Mi pri la cetero tute konsentas.

> iĥtiofagi·o → fiŝ·o·manĝ·ad·o

Mi ne scias ĉu fiŝ-on-manĝado pli taŭgas...

Renato Corsetti

unread,
Oct 30, 2009, 6:23:11 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno:
Mi ne scias ĉu fiŝ-on-manĝado pli taŭgas...
Mi kredas, ke ne, ĉar normale en la vortkunmeta proceduro de Esperanto oni kunmetas simplajn radikojn: fiŝ-kapti kaj ne fiŝonkapti, karnomanĝanto kaj ne karnonmanĝanto, ktp.

Amike

Renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Oct 30, 2009, 8:15:14 AM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Se oni ne plu akceptos la (aglutinan) regulon (cetere formulitan de
Zamenhof, kun kelkaj eraroj liaj), ke finajhoj (-j, -n, -i, -o) ne
povas aperi interne de vort(kunmet)oj, la tuta sistemo disfalos kaj
la Fundamento ne plu valoros. Krome la signifo de kunmetoj enhavas la
prepozcian rilaton inter du radikoj en substantiva signifo, kaj verbo
ne povas kunmetati kun sia objekto.

Fabio Bettani

unread,
Oct 30, 2009, 8:24:51 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
> [...] Krome la signifo de kunmetoj enhavas la
> prepoz[i]cian rilaton inter du radikoj en substantiva signifo, kaj verbo

> ne povas kunmetati kun sia objekto.

Mi jam aŭdis - kaj fidis - tiun ĉi lastan aserton antaŭe, sed nun
naive demandas min: ĉu "pardonpeti" ne estas ekzemplo de verbo
kunmetata kun sia objekto?

--
Fabio

LajzTajfuno

unread,
Oct 31, 2009, 1:24:07 AM10/31/09
to la bona lingvo
@Renato
Mi komprenas!
Mi nur ete scivolis~

@Fabio
Kaj "Partonpreni". Zamenhof li mem eraris kelkfoje.

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 4:25:53 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
Mi jam aŭdis - kaj fidis - tiun ĉi lastan aserton antaŭe, sed nun
naive demandas min: ĉu "pardonpeti" ne estas ekzemplo de verbo
kunmetata kun sia objekto?
Jes, sed en la formo "pardon-peti" kaj ne "pardonon-peti". Same "parto-preni" kaj ne "parton-preni".

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Oct 31, 2009, 5:36:08 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi ne sekvis c’i tiun fadenon, sed mi eklegas nun pro la nova titolo.

Fis’kapti, almozpeti, voc’doni… S’ajne oni ne uzas la akuzativon en kunmetitaj verboj. Estas ankau’ “C’iopova”, “C’ioscia”, kvankam persone mi emus aldoni akuzativon en tiuj vortoj. Sed kion diri pri “Sindedic’a”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 31 ottobre 2009 9.26
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vort-kunmetado (ekse: ihhtiokol-o)

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 5:43:45 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Sed kion diri pri “Sindedic’a”?

Mi konas almenaŭ unu tre racian esperantiston (kiu estas inĝeniero en la privata vivo), kiu diras kaj skribas "sidediĉa".

Evidente la forto de la kutimo en "sindediĉa" estas tro forta.

Renato


J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Oct 31, 2009, 5:48:35 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna Lowenstein skrbis:
> ... kion diri pri “Sindedic’a”?
>
Simple: oni diru "Memdediĉa"

J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Oct 31, 2009, 6:49:47 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Mi konas almenaŭ unu tre racian esperantiston (kiu estas inĝeniero en la privata vivo), kiu diras kaj skribas "sidediĉa".
>Evidente la forto de la kutimo en "sindediĉa" estas tro forta.

mi ne parolus simple pri “tradicio”: sonus al mi strange kaj nelogike diri “sitruda”, “sidira”, “sidona”, “sigarda”, “sigxena”, “simortigo”, “sideteno”, “siteno”, “sisavo”, “sitrompo” ktp ktp, cxar ja mankus la ideo de objekto (“sin”, akuzative) de la ago.

 

El la zamenhofa Proverbaro:

post la falo oni farigxas singarda

 

singardeman Dio gardas

 

almozpetanto singxena restas kun sako malplena

 

El la Malnova Testamento:

Sentencoj 1,4:      Por doni al la malkleruloj spiriton,

      Al la junulo scion kaj singardemon.

 

Sentencoj 18,24:      Havi multajn amikojn estas embarase;

      Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.

 

1 Regxoj 8,61: Via koro estu tute sindona al la Eternulo

 

 

Gxis

Antonio

 

Marcos Cramer

unread,
Oct 31, 2009, 7:03:14 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
PMEG skribas pri ĉi tiu temo en la ĉapitro "vortigo de frazetoj" (http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/frazetvortigo.html ):

"El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina frazeto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas. (Tamen, ĉe vortigo de citaĵoj, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin, oni ja konservas tiajn finaĵojn.)"

Laŭ mi PMEG bone klarigas la tradician uzon, nome ĉiam forlasi la N-finaĵon en tiaj kunmetoj krom post la vorteto "si". Mi vidas neniun kialon por lanĉi iun reformon rilate al tiu tradicio, eĉ se oni kutime devas klarigi ĝin per aparta mencio de la kazo "si". (Tamen povas esti ke estas iu logike klarigebla kialo por tiu neforfalo de N post "si", tamen mi ne konscias pri tia kialo.)

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 7:08:52 AM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

singardeman Dio gardas

Jes, sed "librogardeman" Dio gardas.

Tamen eble kun la escepto de sin/min/ktp. la vortkunmeta sistemo ŝajnas klara.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Oct 31, 2009, 12:58:19 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Mi konas almenaŭ unu tre racian esperantiston (kiu estas inĝeniero en la privata vivo), kiu diras kaj skribas "sidediĉa".
Evidente la forto de la kutimo en "sindediĉa" estas tro forta.
Bedaŭrinde. Sed por esti konsekvencaj, se ni akceptas "sindediĉa", ni devus diri "ĉionpova", ktp.
Cetere mi (alia inĝeniero) preferus "sidediĉa". Nia kara Zamenhof estis homo, kaj verŝajne kiel plej multaj homoj foje skribis erareton...
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 12:47:43 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Nia kara Zamenhof estis homo, kaj verŝajne kiel plej multaj homoj foje skribis erareton...
Ĉi tiuj neinĝenieroj! Oni devas esti prudenta kun ili.

amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Oct 31, 2009, 2:08:01 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com

Se oni uzas la infinitivon de la verbo kun pronomo, temas pri du vortoj, do nepre kun akuzativo:

 

Ŝi devus dediĉi sin (aŭ sin dediĉi) al sia laboro.

 

Aliflanke:

 

Ŝi iris hieraŭ fiŝkapti.

 

Do, ŝajnas esti vera diferenco inter “sin dediĉi” kaj “fiŝkapti”. Tio poste aperas ankaŭ ĉe la adjektivo: “sindediĉa” sed “fiŝkapta”.

 

Anna

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 31 ottobre 2009 10.44


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vort-kunmetado (ekse: ihhtiokol-o)

 

Anna:

Renato Corsetti

unread,
Oct 31, 2009, 2:22:02 PM10/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

ŝajnas esti vera diferenco inter “sin dediĉi” kaj “fiŝkapti”.

Pri tio ne estas dubo! La demando estas kial tio okazas. Do, "fiŝ-kapti" sed ne "si-kapti".

Evidente Zamenhof ne estis inĝeniero sed nur homo.

Renato


Pilar Otto

unread,
Oct 30, 2009, 2:58:35 PM10/30/09
to la-bona...@googlegroups.com
marcel:

> El Marcel:
> Se oni ne plu akceptos la (aglutinan) regulon (cetere formulitan
> de Zamenhof, kun kelkaj eraroj liaj), ke finajhoj (-j, -n, -i, -o) ne
> povas aperi interne de vort(kunmet)oj, la tuta sistemo disfalos kaj
> la Fundamento ne plu valoros.

Cxu Zamenhof mem ne uzadis la vorton "vivIpova"? Bonvolu ne kateni la
lingvon per rigoraj reguloj, sed aligxi al la sinteno, kiu karakterizas la
Lingvajn Respondojn!

Gurde via,
Otto

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 1, 2009, 9:34:29 AM11/1/09
to la-bona...@googlegroups.com

>> Marcel skribis:

>> Se oni ne plu akceptos la (aglutinan) regulon (cetere formulitan
>> de Zamenhof, kun kelkaj eraroj liaj), ke finajhoj (-j, -n, -i, -o) ne
>> povas aperi interne de vort(kunmet)oj, la tuta sistemo disfalos kaj
>> la Fundamento ne plu valoros.
>>
> Pilar Otto respondis:

> Cxu Zamenhof mem ne uzadis la vorton "vivIpova"? Bonvolu ne kateni la
> lingvon per rigoraj reguloj, sed aligxi al la sinteno, kiu karakterizas la
> Lingvajn Responojn
1e - Zamenhof alfrontis pruvojn pri la lingvo kaj eĉ li faris evidente
kelkajn eararojn.
2e - "Lingvaj respondoj" alfrontas ne ĉiujn eblajn demandojn, di ĝi ne
estas elĉerpa.

Mi do samopinias kiel Marcel.
Laŭ mia memoro oni jam citis la enhavon de la koncerna respondo, kiu
pravigus vian memtenon; tamen, mi ne trovis ĝin.
Bv. indiki pri kiu numero temas.

Mi profitas por demandi ĉu la vorto "memteno" estas neregula.

J-K Rinaldo


Anna Lowenstein

unread,
Nov 2, 2009, 4:11:31 AM11/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rinaldo:

Mi profitas por demandi ĉu la vorto "memteno" estas neregula.

Anna
Lau' mi, g'i ne estas neregula, sed certe nekutima. C'iuj normale diras "sinteno", kaj mi ne vidas kialon, por uzi alian formon.

Cetere, "sin" kaj "mem" ne signifas precize la saman aferon. Iam mi tute nature diris al iu, "Mi ne volus mortigi mem" (temis pri buc'ado de bestoj). Mi tuj konstatis, ke jen la diferenco inter "mem mortigi" kaj "sin mortigi". En tiu ekzemplo, "mem" rilatas al la subjekto de la frazo, dum "sin" rilatas al la objekto. Sed se oni dirus "S'i mortigis sin mem", la vorto "mem" estus ambigua: c'u temas pri la subjekto au' la objekto?

Kore,
Anna

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 3, 2009, 6:52:47 AM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Jen miaj opinioj kaj praktiko:
1) Por la signifo "Li tenis sin rekta" kaj metafore "Li tenis sin
helpa" (= proksima al "kondutis") oni ne povas ne uzi "sin", kaj oni
ne povas uzi "mem".
2) Se li tenis la infanon mem, estas pli bone diferencigi per "Li mem
tenis la infanon" kaj "li tenis la infanon mem". Alivorte "mem" post
la vorto kiun ghi substrekas. (Same kiel "ne", nur", kaj aliaj
"adjektivaj adverboj" ANTAU la koncerrnajho).
3) Pro la dusenceco, oni normale ne uzas "mem" en kunmetoj, kaj tio
cetere tute ne bezonighas.
4) Se aperas en la frazo KAJ "si" KAJ "mem", "si" pli gravas al
"teni" kaj uzatas en la esprimo (Li tenis sin (mem)) kaj en la
kunmeto (Lia siteno), dum "mem" restas aparta.
5) Do kvankam "memfido" estas regula, ghi signifas ion tute alian ol
"sifido".
6) Estas malghusto, uzi en Esperanto kunmetojn kun
internaj finajhoj (j, n, as, ktp). Pro tio oni ne plu diras "la
chionpova", "tiunkoncerna", "hejmeniri", ktp. Nur validas "siteno" (apud
"sin teni"), sioferado, sidona, ktp. Por kelkaj australianoj estas
malfacila, alkutimighi al la ghusta formo, precipe tiuj kiuj uzis la
erarojn dum multaj jaroj (kiel mi), sed la junaj mensoj pli facile
adaptighas. Estas vera, ke en kelkaj europaj etnaj lingvoj aglutinaj oni
kelketfoje trovas finajhon (precipe nur se cheestas numeralo: das
SechstagErennen), sed esceptoj ne bezonas chikaze ekzisti en Esperanto.
Tiaj finajhoj internaj praktike estas "infiksoj", tiom kutimaj en ekz. la
vjetnama lingvo.
7) Notu ankau, ke la "kialo" estas la demando, "kial li foriris?",
dum la "tialo" estas la respondo "char li devas iri laboren".
Malgranda nerimarko de Zamenhof.

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2009, 8:51:22 AM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:
Tiaj finajhoj internaj praktike estas "infiksoj", tiom kutimaj en ekz. la
vjetnama lingvo.
Kara Marcel, ĉu vi konas la vjetnaman? Mi demandas tion kun admiro, ĉar la vjetnama estas unu el nia "fontolingvoj" en ĉi tiu listo.

Amike

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Nov 3, 2009, 10:08:36 AM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Marcel:

Estas por mi grandega surprizo, ke la Vjetnama lingvo uzas
infiksojn. Laŭ mia scio ĝi uzas nek sufiksojn, nek prefiksojn,
nek infiksojn, nek entute ian ajn kunmetadon de morfemoj. Laŭdire
ĝi estas la plej pure izola lingvo en la mondo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Fabio Bettani

unread,
Nov 3, 2009, 2:50:42 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
> 6) Estas malghusto, uzi  en Esperanto kunmetojn kun
> internaj finajhoj (j, n, as, ktp). Pro tio oni ne plu diras "la
> chionpova", "tiunkoncerna", "hejmeniri", ktp.

Ĉu pri tio kunsentas aliaj listanoj? Mi scivolemas, ĉar por mi
esprimoj kiaj "supreniri", "ĉionpova", "ĉionfaranto" estas sufiĉe
kutimaj.

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2009, 3:16:38 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:
Ĉu pri tio kunsentas aliaj listanoj? Mi scivolemas, ĉar por mi
esprimoj kiaj "supreniri", "ĉionpova", "ĉionfaranto" estas sufiĉe
kutimaj.

Jes, sed mia impreso estas ke ĉi tiuj formoj kun internaj finaĵoj emas malpliiĝi. Temas nur pri impreso. "Ĉiopova" sukcese batalas kontraŭ "ĉionpova", "hejmeniri" eble malpli sukcese kontraŭ "hejm-iri".

Amike

Renato

Andreas Kueck

unread,
Nov 3, 2009, 3:38:06 PM11/3/09
to la bona lingvo
On 3 Nov., 20:50, Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com> wrote:

> > 6) Estas malghusto, uzi  en Esperanto kunmetojn kun
> > internaj finajhoj (j, n, as, ktp). Pro tio oni ne plu diras "la
> > chionpova", "tiunkoncerna", "hejmeniri", ktp.
>
> Ĉu pri tio kunsentas aliaj listanoj?

Almenau ne ghenerale (vidu sube).

> Mi scivolemas, ĉar por mi
> esprimoj kiaj "supreniri", "ĉionpova", "ĉionfaranto" estas sufiĉe
> kutimaj.

Kredeble ne en la Fundamento*), sed en aliaj tekstoj Zamenhof uzis
ekzemple formojn de "supreniri" kaj "suprenveni". Resendante al la
Bulonja Deklaracio, paragrafo 4, frazo 6 (rekomendo imiti la
Zamenhofan stilon) oni povas pravigi tiajn kunmetojn.

*) En ghi estas jena ghenerala instrukcio: "Vortoj kunmetitaj estas
kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn
radikojn, sed, se la bonsoneco au la klareco postulas, oni povas ankau
preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ghia gramatika
finigho." Per tio chi oni povas eble ankau pravigi formojn kiel
"chionpova" k. s. Sed mi ne estas tute certa, char mi ne scias, chu
"chionpova" vere estas "radiko kune kun ghia gramatika finigho" (Chu
entute "radiko"? Chu unu gramatika finigho? Chu du gramatikaj
finighoj? ...)

La afero pri vortkunmetado estas por mi iomete malfacila.

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Nov 3, 2009, 4:23:56 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:


Jes, sed mia impreso estas ke ĉi tiuj formoj kun internaj finaĵoj emas malpliiĝi. Temas nur pri impreso. "Ĉiopova" sukcese batalas kontraŭ "ĉionpova", "hejmeniri" eble malpli sukcese kontraŭ "hejm-iri".

Fakte, tute ne okazas lingva ŝanĝo ĉi-kampe: Laŭ serĉo en la Tekstaro de Esperanto, "ĉiopov-" (73 trovoj) ĉiam estis la normala formo, de la komencaj tekstoj ĝis la nunaj (estas nur unusola uzo de "ĉionpov-", nome en teksto el La Ondo de Esperanto). Simile, ĉiam la kutima formo estis "hejmenir-" (26 trovoj); "hejmir-" troveblas nur trifoje (en 1908, 1946 kaj 1995). Ĉe "suprenir/" estas eĉ 722 trovoj kompare al nul trovoj por "suprir".

La ĝenerala regulo por internaj finaĵoj ŝajnas esti, ke oni ĉiam forlasas ilin, krom se ili alportas aparte gravan signifon (kiel ofte estas en la kazo de direkta N) aŭ se temas temas pri la N post "si". Tiel ĉiam estis, tiel daŭre estas nun, kaj laŭ mi estas neniu serioza kialo por postuli ŝanĝon pri ĉi tiu forta tradicio (kiu krom la eta strangaĵo pri la N post "si" ja estas tute regula kaj senescepta).

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Nov 3, 2009, 4:27:29 PM11/3/09
to la bona lingvo
On 3 Nov., 21:38, Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> wrote:

> "chionpova" k. s. Sed mi ne estas tute certa, char mi ne scias, chu
> "chionpova" vere estas "radiko kune kun ghia gramatika finigho" (Chu
> entute "radiko"? Chu unu gramatika finigho? Chu du gramatikaj
> finighoj? ...)

Tiuj chi demandoj celas ne "chio'n'pov'a", sed ekzemple
"supr'e'n'ir'i".

Laca kaj enlitighonta

Andreas

--
Andreas Kueck

Pilar Otto

unread,
Nov 3, 2009, 4:34:56 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:

>> Pilar Otto respondis:
>> Cxu Zamenhof mem ne uzadis la vorton "vivIpova"? Bonvolu ne kateni la
>> lingvon per rigoraj reguloj, sed aligxi al la sinteno, kiu
>> karakterizas la Lingvajn Responojn

La lasta vorto estas misskribita. Korektu al "Respondojn", kaj pardonu!


> 1e - Zamenhof alfrontis pruvojn pri la lingvo kaj eĉ li faris evidente
> kelkajn eararojn.

Mi ne komprenas, kion vi celas per "pruvojn pri la lingvo".

> 2e - "Lingvaj respondoj" alfrontas ne ĉiujn eblajn demandojn, di ĝi ne
> estas elĉerpa.

Zamenhof estus la unua homo por koncedi, ke gxi ne estas elcxerpa en tiu
senco. Sed en respondo post respondo li apelacias al la "komuna sagxo", al
konsideroj pri la kunteksto, kontraux rigora katenado de la lingvo per
pedantecaj reguloj pri detaloj, ktp., ktp. Tial:

> Laŭ mia memoro oni jam citis la enhavon de la koncerna respondo, kiu
> pravigus vian memtenon; tamen, mi ne trovis ĝin.
> Bv. indiki pri kiu numero temas.


Mi resendis ne al unu konkreta respondo, sed al la "spirito" (sinteno,
memteno, atitudo) de la tuta respondaro!

>
> Mi profitas por demandi ĉu la vorto "memteno" estas neregula.

Pri tio aliaj respondis. Mi nur povas diri, ke mi ne komprenus la vorton, se
mi renkontus gxin eksterkuntekste. Mi lernis "sinteno", kaj lernante gxin mi
pensis, ke gxi signifas la manieron, en kiu oni "tenas sin", do gxia
enkapigo ne kauxzis al mi problemon.

Otto

Andreas Kueck

unread,
Nov 3, 2009, 4:41:39 PM11/3/09
to la bona lingvo
On 3 Nov., 22:23, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> Fakte, tute ne okazas lingva ŝanĝo ĉi-kampe: Laŭ serĉo en la Tekstaro de
> Esperanto, "ĉiopov-" (73 trovoj)

Jes, ech uzita de Zamenhof. Bone, mi nun sentas min iom
pli certa pri "chio-" ;-)

> Simile, ĉiam la kutima formo estis "hejmenir-" (26
> trovoj); "hejmir-" troveblas nur trifoje (en 1908, 1946 kaj 1995). Ĉe
> "suprenir/" estas eĉ 722 trovoj kompare al nul trovoj por "suprir".

Eble "hejm'ir'i" povas esti - chu en maniero volata au ne-volata -
komprenata kiel "esti hejme kaj iri tie". Tial "hejm'e'n'ir'i" estas
pravigebla. Aliflanke oni povas skribi ankau "hejmen iri", chu ne?

> La ĝenerala regulo por internaj finaĵoj ŝajnas esti, ke oni ĉiam forlasas
> ilin, krom se ili alportas aparte gravan signifon (kiel ofte estas en la
> kazo de direkta N) aŭ se temas temas pri la N post "si".

Jes.

> Tiel ĉiam estis,
> tiel daŭre estas nun, kaj laŭ mi estas neniu serioza kialo por postuli
> ŝanĝon pri ĉi tiu forta tradicio

Mi samopinias.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Nov 3, 2009, 5:02:16 PM11/3/09
to la bona lingvo
On 3 Nov., 22:23, Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com> wrote:

> ĉi tiu forta tradicio (kiu krom la eta strangaĵo pri la N post
> "si" ja estas tute regula kaj senescepta).

En sia "Regulo" pri "si"
( http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/rekomendoj.html )
- tamen ne pri tio, chu "si" havu n-finajhon en kunmetoj, sed pri tio,
chu "si" entute estu uzata - la Akademio koncedas, ke pri "si" estas
"tradicie sankciitaj vortkunmetoj kaj frazeroj".

Per tio chi kaj ankau per la de mi jam menciita Bulonja Deklaracio
(rekomendo de la stilo de Zamenhof, kiu uzis ekzemple "singardaj") la
uzo de "si" plus n-finajho en kunmetoj estas pravigebla.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 3, 2009, 5:32:19 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
La ĝenerala regulo por internaj finaĵoj ŝajnas esti, ke oni ĉiam forlasas ilin, krom se ili alportas aparte gravan signifon (kiel ofte estas en la kazo de direkta N) aŭ se temas temas pri la N post "si".
Bone. Mi havis tiun impreson.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 3, 2009, 6:42:45 PM11/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio skribis:

Mi emas konsenti kun Marcel.

Amike salutas
Leo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 4, 2009, 4:13:08 AM11/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> La ĝenerala regulo por internaj finaĵoj ŝajnas esti, ke oni ĉiam forlasas
> ilin, krom se ili alportas aparte gravan signifon (kiel ofte estas en la
> kazo de direkta N) aŭ se temas temas pri la N post "si". Tiel ĉiam estis,
> tiel daŭre estas nun, kaj laŭ mi estas neniu serioza kialo por postuli
> ŝanĝon pri ĉi tiu forta tradicio (kiu krom la eta strangaĵo pri la N post
> "si" ja estas tute regula kaj senescepta).
Mi samopinias... eĉ mi lasas N post si.
Mi uzas N nur por indiki la movon, ekzemple en "antaŭen-iri", malgraŭ
tiun vorton oni povas miskompreni kun "antaŭ-eniri"... sed la kunteksto
ĉiam komprenigas la ĝiustan elekteblaĵon.

J-K Rinaldo

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Nov 4, 2009, 4:30:52 AM11/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pilar Otto ha scritto:

> > J-K Rinaldo el Padova.IT.EU skribis:
> > 1e - Zamenhof alfrontis pruvojn pri la lingvo kaj eĉ li faris
> evidente kelkajn eararojn.
>
> Mi ne komprenas, kion vi celas per "pruvojn pri la lingvo".
>
Mi eraris kaj intencis diri "provojn"

>> > 2e - En "Lingvaj respondoj" ne estas respondo pri la aldono de finajhoj (-j, -n, -i, -o) interne de vortkunmetoj.
>>
> ... en respondo post respondo li apelacias al la "komuna sagxo", al konsideroj pri la kunteksto, kontraux rigora katenado de la lingvo per pedantecaj reguloj pri detaloj, ktp., ktp.
Via argumento ne konvinkas... mi ankaŭ povas ĝin uzi por pravigi la
argumenton de Marcos.

J-K Rinaldo

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2009, 5:11:43 AM11/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
mar...@melburno.org.au skribis:

> 6) Estas malghusto, uzi en Esperanto kunmetojn kun
> internaj finajhoj (j, n, as, ktp). Pro tio oni ne plu diras "la
> chionpova", "tiunkoncerna", "hejmeniri", ktp. Nur validas "siteno"
> (apud "sin teni"), sioferado, sidona, ktp. Por kelkaj australianoj
> estas malfacila, alkutimighi al la ghusta formo, precipe tiuj kiuj
> uzis la erarojn dum multaj jaroj (kiel mi), sed la junaj mensoj pli
> facile adaptighas. Estas vera, ke en kelkaj europaj etnaj lingvoj
> aglutinaj oni kelketfoje trovas finajhon (precipe nur se cheestas
> numeralo: das SechstagErennen), sed esceptoj ne bezonas chikaze
> ekzisti en Esperanto.

Unue estas pridubeble, cxu la germana lingvo estas aglutina. Due apero de
nombraj kaj kazaj finajxoj meze de kunmetita vorto ne estas TIOM escepta en
la germana: "Bilderbuch" = "bildoj-libro", "Jahrestag" = "de-jaro-tago" (kun
genitivo meze). La norvega "tenner-skjærende" = "dentoj(n)-grinciga". Iam mi
auxdis, ke Esperanto povas diferencigi inter "sxrauxbo-masxino" = masxino
por fari sxrauxbojn, kaj "sxrauxbi-masxino" = masxino por sxrauxbi.

> 7) Notu ankau, ke la "kialo" estas la demando, "kial li
> foriris?", dum la "tialo" estas la respondo "char li devas iri
> laboren".
> Malgranda nerimarko de Zamenhof.

Mi rimarkis tiun uzon vian, kaj mi trovas gxin pristudinda. Tamen: unue, la
"ki-"vortoj estas ne nur demandaj, sed ankaux rilataj; due, la "ti-"vortoj
estas ne nepre respondaj, sed montraj. Vortoj samsignifaj kun "kauxzo",
"maniero", "kvanto" ktp. eble ne estu montraj (cxar ne necese ekzistas io,
al kio ili montru), sed demandaj-rilataj por starigi la demandon, al kiu la
kunteksto poste donas respondon. Notu, ke "kvanto" devenas de la demanda
latina vorto "quantum", ne al la montra "tantum". En la hispana eblas
substantivigi gxuste demandajn vortojn: "el por qué" = "la kialo", "el cómo"
= "la kielo", samsignifaj respektive kun "la razón" kaj "la manera". Se
Cicerono rezonus kiel vi, li ne inventus la vortojn "quantitas" kaj
"qualitas" por "kvanto" kaj "kvalito", sed "tantitas" kaj "talitas". La rusa
pauxsis tiujn vortojn kiel "kolicxestvo" (el "(s)kol'ko" = "kiom") kaj
"kacxestvo" (el "kak" = "kiel").

Otto

Pilar Otto

unread,
Nov 4, 2009, 5:49:09 AM11/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pliaj ekzemploj de gramatikaj finajxoj meze de vortkunmetajxo:

-a-: anglAlingve, gxustAdire, unuAmaja, miAopinie, kelk(A)foje, triAfoje /=/
trifoje.

-e-: multEkosta.

-en-: reENiri = retroiri, ne necese reiri, kiu povas signifi "ankorauxfoje
iri".

Otto

Andreas Kueck

unread,
Nov 4, 2009, 11:49:17 AM11/4/09
to la bona lingvo
On 3 Nov., 12:52, mar...@melburno.org.au wrote:

>      6) Estas malghusto, uzi  en Esperanto kunmetojn kun
>  internaj finajhoj (j, n, as, ktp). Pro tio oni ne plu diras "la
> chionpova", "tiunkoncerna", "hejmeniri", ktp. Nur validas "siteno" (apud
> "sin teni"), sioferado, sidona, ktp. Por kelkaj australianoj estas
> malfacila, alkutimighi al la ghusta formo, precipe tiuj kiuj uzis la
> erarojn dum multaj jaroj (kiel mi), sed la junaj mensoj pli facile
> adaptighas.

Ne estus mirigA, se pro la SIdonema agado ANTE Marcel baldau estighos
la Australia dialekto de Esperanto. Tiam li certe estos gratulata ATE
de multaj bonlingvismanoj kaj klasikuloj ;-)

--
Andreas Kueck

Pjer

unread,
Nov 4, 2009, 12:03:40 PM11/4/09
to la bona lingvo
La chefa Fundamenta ghenerala regulo, t.e. la 11a, precizigas, ke
ech la finajhoj estas vortoj (nun Z. dirus "monemoj").
Ghenerale ni ne metas la finajhojn en kunmetitaj vortoj (nome, preskaù
chiuj, char ni memoru, ke, ekzemple, ech " ir'i" estas kunmetita
vorto), sed por faciligi prononcon oni povas meti "o": skribotablo...
aù por forigi konfuzon, oni povas lasi finajhon: posteulo ne estas
postulo.
Se tio sufichas, do ni ne metos finajhon, sed se bezonas precizigi
nenio Fundamente malpermesas tion.
Kelkafoje, se la konteksto ne ebligas scii, oni devas distingi inter
hejmiri kaj hejmeniri:
Mi shatas hejmiri = mi shatas iri en mia kara domo, sed:
Mi shatas hejmeniri = mi shatas iri (vojaghi...) al mia kara domo.
La unua senco okazos rare, do mi facile uzos: "hejmiri" kondiche ke la
konteksto ne lasas dubon, tamen se la konteksto ne sufichas, mi certe
uzos:" hejmeniri".
Amike, Pjer.

Pjer

unread,
Nov 5, 2009, 10:38:01 AM11/5/09
to la bona lingvo
Pardonu mi ne vidis la duan paghon, do jam Andreas Kueck respondis,
same kiel mi, pri hejmeniri. Ni same opinias.
Plie , bonvolu legi :
" ene de kunmetitaj..; anstataù en kunmetitaj...", char en la fino de
kunmetita vorto kiel : ir'i aù ir'as..., kompreneble oni metas la
finajhon.
Kaj sube: "kunteksto" anstataù "konteksto" en mia sendajho. Ghis.

Pilar Otto

unread,
Nov 9, 2009, 3:32:10 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:

> La chefa Fundamenta ghenerala regulo, t.e. la 11a, precizigas, ke
> ech la finajhoj estas vortoj (nun Z. dirus "monemoj").

Pro pluraj kialoj (aux tialoj?) mi dubas, cxu Zamenhof nun dirus "monemoj".

1e: Por Ronaldo kaj mi, "mon-em-o" estas avideco/avareco.

2e, kaj pli grave: La termino "monemo" ne estas internacia, sed ligita al
unu lingvoscienca skolo, nome franca variajxo de strukturismo. Usonaj
strukturistoj uzus la terminon "morfemo" en la sama senco. Aliaj distingus
inter "leksemoj" = radikoj, kaj "morfemoj" = deriviloj, gramatikaj finajxoj
k.s. Aliaj nomus tiujn du specojn de "vortoj" "pleremoj" kaj "kenemoj"
respektive, terminoj faritaj el la grekaj vortoj por "plena" kaj
"malplena" - eble inspirite de cxina gramatika tradicio ...

3e: La kompreno, kiun Zamenhof havis pri la koncepto (nocio?, ideo?)
_vorto_, kaj kiun li iomete malkasxis en la Unua Libro, supozigas, ke li
ankaux nun dirus "vorto".

Otto

Fra Simo

unread,
Nov 9, 2009, 5:43:44 AM11/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/11/3 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>

     Min (Franciskon) same kiel Bertilon tre surprizas la aserto de Marcelo pri tiu lingvo. Mi volus scii, pri kio Marcelo estis pensanta (sed eble lia respondo iru nur al Bertilo kaj mi, ne al la tuta grupo, por kiu ghi estus tre ekstertema). Pri la signifo kaj la formo de termino "infiks/o" indus iom pripensadi, sed mi ne proponas, ke tion ni faru nun.
     Al la demando, chu en tiu sama lingvo au ne okazas nenia ajn kunmetado oni povus respondi diversmaniere, inhteralie pro la ofteco de du-erajhoj (ekzemple, por diri "havi manghon", oni kutime ne diras "an" ("mangh/") sed "an com" (mangh/ riz/") [pri la alsignetoj kaj pri indiko pri la elparolo mi rezignas pro tempomanko : sufichu nun, ke al la litero "c" respondas sono <k>], kaj pro la ekzisto de antaumetataj klasindikaj vortetoj, kiujn oni povus rigardi, kiel prefikse uzatajn (dum en aliaj kuntekstoj ili povas esti vortoj ordinaraj). Sed ankau tio estas ekstertema.
_____________
     Pri vortinternaj uzoj de la "akuzativa" no, ni zorge apartigu de la ceteraj tiujn ekzemplojn, en kiuj la no indikas almovon. En tiuj ghi ne estas la gramatika "finajho" (pli ghuste : "postfinajho", char estas pli klare en la klason de la finajhoj meti nur  la jenajn : "o",
"a", "e", "as", "is", "os", "us", "u" ;  "j" kaj "n", kiuj povas veni nur post lfinajho au post fina vortero postan finajhon ne bezonanta, estas "postfinajhoj") signanta senprepozician komplementon, sed io alia propraspeca.
     Tial la almovan non oni ne forigu
.


--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 10, 2009, 7:04:20 AM11/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ne komprenas mi, kial oni nenecese kreadas problemojn en Esperanto,
akceptante nenecesajn esceptojn sub la preteksto, ke aliaj
Esperantistoj uzas ilin. Kie estus la fino? Kaj kial batali kontrau
komuna stultajho "-io" kaj ne kontrau komuna stultajho "hejmeniri"?
Kie estas la konsekvenco?
Mi chiam uzas finajhon nur che la fino de vorto (NE de radiko!). Do
mi skribas "hejmen iri" au "iri hejmen" kaj "la iro hejmen (kiel "la
iro tien"). Same "sin oferi" kaj "lia siofero". Ne kreighas problemo,
se oni sekvas la normalajn regulojn, sen esceptoj. Ke aliaj homoj
agas malsame, ne estas mia kulpo, nek estas tialo por imiti ilin. Se
aliiuj aplaudas por Hitler, mi ne bezonas imiti ilin.Escepte se tio
kostus mian vivon au mian kompleton. Sed en Esperanto mi ne riskas
mian vivon se mi uzas ghin ghuste.
Ech se finajhoj estas radikoj, ili estas finradikoj de vortoj. Alia
afero estas sufiksoj: en "kunulino" "ul" estas sufikso al la radiko
"kun" kaj "ino" estas sufikso al la radikaro "kunul"; nenie chi tie
temas pri finajho. Nur finajhoj estas nur che la fino de vorto. En
hejmojn" la "ojn" estas sola finajho au kombinita finajho, kiel oni
deziras, sed la tri literoj formas la finon de la vorto, ne de
radiko. Kial problemumi? Kial aprobadi aliies erarojn?

Renato Corsetti

unread,
Nov 10, 2009, 7:33:27 AM11/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel:

> Mi chiam uzas finajhon nur che la fino de vorto (NE de radiko!).
kaj bonvolu dau'rigu fari tion. Eble en la fino ankau' aliaj
konvinkig'os. Nune tiu konvinko ne estas g'enerala.

Amike

Renato


Andreas Kueck

unread,
Nov 10, 2009, 10:29:07 AM11/10/09
to la bona lingvo
On 10 Nov., 13:04, mar...@melburno.org.au wrote:

>      Mi chiam uzas finajhon nur che la fino de vorto (NE de radiko!).

Sed aliaj, kiuj aldonas finajhon al radiko ech ene de vortkunmeto,
povas resendi al la Fundamenta Ekzercaro: Lau ghi oni nepre povas uzi
tian internan a-finajhon ekzemple en "unuataga", por tiun chi klare
diferencigi disde "unutaga":

"Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni
prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco au la klareco
postulas, oni povas ankau preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune
kun ghia gramatika finigho. Ekzemploj: skribtablo au skribotablo (=
tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj
nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu dauras unu
tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); ..."

--
Andreas Kueck

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 11, 2009, 6:59:31 AM11/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Al Andreas ktp.:
Kiu kreis tiun, cetere nekonsekvencan, "regulon" ke 'ce kunmetado la
flankelemento povas esti AU' radiko AU' vorto (= kun siaj fina'joj)?
Nekonsekvenca, 'car unue tio ne okazas en la etnaj aglutinaj lingvoj
(e'c ne en la angla), escepte nature de kelkaj esceptoj, kaj due 'car
estas esenco de kunmetado ke pro uzo de nur radiko la kunmeta'jo
fari'gu malpli klara, malpli difinita. Se oni enkondukus tian
liberecon (= aldoni gramatika'jojn), oni tute renversus la sistemon
de vortkunmetado,
Se oni uzas "'sipveturado" la senco estas vasta: por unu au por
pluraj 'sipoj. Se oni uzus "'sipoveturado" 'gi estus por unu 'sipo,
kaj "'sipojveturado" por pli. "fi'skaptado" estus la kaptado ate de
la fi'soj, kaj la kaptado ante al la fi'soj estus fi'sojnkaptado".
(unu tradukanto de malnovgraka poezio uzis multajn tiajn
"kunmetojn", sed neniu imitis). Logike devus ekzisti iu diferenco
inter la signifoj de "hundnutra'jo" kaj "hundonutra'jo",
'car ekzakta samsignifeco ne ekzistas inter du similaj vortoj. Ankau'
"samlandano" ne egalas al "sama landano", kiu sonas kiel "samalandano'.
Lau' mia memoro la historio ne estas, ke "la bonsoneco au' la klareco
postulas, ke oni prenu la tutan vorton (= + o + j + n). 'Cu ne la
historio estas, ke principe oni uzas la radikon nur de la
flankelemento, sed oni povas aldoni la sensignifan "o" por
plifaciligi la prononcadon, kaj ke KROME Zamenhof faris reguleton, ke
kiel escepton oni uzu, necese, la adjektivan fina'jon "a" 'ce
numeraloj, se tiuj 'ci estas rangnumeraloj. Tiu escepto bezoni'gis,
'car Z. forgesis uzi specialan sufikson por formi la rangonumeralojn.
Ion iom similan, sed tute ne necesan, li enkondukis se la
flankelemento estas pronomo, e'c se la prepozicia signifo ne estas
"de".
Do fakte ekzistu tri gramatikaj reguloj 'ce kunmetado:
1e. ke la flankelemento ne 'cehavu siajn gramatikajn fina'jojn;
2e. ke nur por belsoneco au' por klareco (por distingi inter"banoano" kaj
"banano") oni povas aldoni la sensignifan literon "o";
3e. ke pro miso de Z ni devas krei escepton (nur) 'ce numeraloj: triaeta'ga.
Neniu jam solvis tiun problemeton (Ido faris)
Kaj fakte 'ce "samalandano" k.c. oni tamen uzas fina'jon de la vorto
"sama", ne fina'jon de la radiko "sam". Koinsekvence tiaj fina'joj
fari'gas infiksoj.
Krome se ci diras ke "skribotablo" estas "tablo sur kiu oni
skribas", ci konsekvence devas uzi "skribastablo".
Lasta demando: 'cu "tutamonda" au' "tutemonda"?
Amike, Marcel.

Andreas Kueck

unread,
Nov 11, 2009, 8:06:45 AM11/11/09
to la bona lingvo
On 11 Nov., 12:59, mar...@melburno.org.au wrote:
> Al  Andreas ktp.:
>      Kiu kreis tiun, cetere nekonsekvencan, "regulon" ke 'ce kunmetado la
> flankelemento povas esti AU' radiko AU' vorto (= kun siaj fina'joj)?

Zamenhof.

>       Krome se ci diras ke "skribotablo" estas "tablo sur kiu oni
> skribas",

Ne mi, sed Zamenhof skribis tion. En la Fundamento. Bonvole
diferencigu inter tio, kio estas rekte de mi, kaj tio, kion mi citas.

>      Lasta demando: 'cu "tutamonda" au' "tutemonda"?

Mi ne scias, char sen tro multe da pripensado mi uzas
"tutmonda" (ordinare en la signifo de "de la tuta mondo", "en la tuta
mondo" k. s.). Sed eble "tutmonda" povas esti komprenata ankau kiel
"tute monda" (analoge al la Fundamenta "multekosta"). Aliflanke, eble
ne estas granda signifdiferenco inter "tutamonda" kaj "tutemonda",
tiel ke per "tutmonda" oni ne povas miskomprenigi tro multon.

Sed eble mi skribas tute vane chion chi, char: Lau Marcel ja estas
eraroj en la Fundamento, kaj Zamenhof iafoje eraris, oni sekvu la
logikon ktp. Au chu per tiuj chi asertoj pri la opinio de Marcel mi
eraras? Se jes, bonvole protestu!

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages