"hermetika" kaj la germana "wasserdicht"

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jul 2, 2009, 2:43:14 PM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj listanoj,

Mi hodiaŭ serĉis Esperantan tradukon por la germana "wasserdicht". Ĝia signifo estas "ne enlasanta/tralasanta akvon", kaj estas uzata ekzemple pri horloĝoj, vestaĵoj kaj porbebaj litotukoj.

Mi bedaŭrinde ne havas la grandan vortaron german-Esperantan de Krause ĉe mi (kiu malgraŭ sia ofta malbonlingveco ja povas esti utila, se oni kiel mi singarde uzas ĝin). Sen ĝi, mi sukcesis trovi nur la vorton "hermetika" kiu havas similan sed malsaman signifon al "wasserdicht".

Laŭ ReVo, la signifo de "hermetika" estas "Lasanta eniri aŭ eliri neniun fluidaĵon; provizita per tia fermosistemo". Do la diferenco inter "wasserdicht" kaj "hermetika" estas, ke la dua ankaŭ malebligas eniron/eliron de aero (kaj de aliaj gasoj kaj fluaĵoj krom aero kaj akvo), dum la unua nur malebligas eniron de akvo.

"Hermetika" estas Zamenhofa sed ne oficiala. Ĉu laŭ la aliaj listanoj ĝi povas esti bonlingva? Ĉu elpenseblas iuj bonaj alternativoj?

Kaj kiel diri "wasserdicht" en Esperanto? Ĉu eble "ne·akv·en·las·a"?

Amike,

Marcos


Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2009, 3:35:03 PM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Akvobara?
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 2 juli 2009 19:43
Onderwerp: (la bona lingvo) "hermetika" kaj la germana "wasserdicht"



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.375 / Virus Database: 270.13.2/2214 - Release Date: 07/02/09 05:54:00

Antonio De Salvo

unread,
Jul 2, 2009, 4:09:04 PM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer


>Mi hodiaŭ serĉis Esperantan tradukon por la germana "wasserdicht". Ĝia signifo estas "ne enlasanta/tralasanta akvon", kaj estas uzata ekzemple pri horloĝoj, vestaĵoj kaj porbebaj litotukoj.

Krause registras: akvorezista, nepermeabla.

Persone, mi uzas likimuna, akvorezista, (akvo)netralasa; mi apogas ankaux la proponitan neakvenlasa.

Tamen, eble oni devus distingi du konceptojn:

1)      objekto (ekz. horlogxo) neakvenlasa, likimuna, akvorezista, hermetike fermita, hermetika;

2)      objekto (ekz surtuto) akvorezista, nepermeabla, (akvo)netralasa.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 4:06:43 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lastatempe ni diskutis pri simila problemo rialt eal akvoimuna/akvorezista sed mi ne povas memori pri kiu vorto temis
.

Ĉu vi konsentas kun la du linioj:

hermet-a (zam) --> perfekt-e ferm-it-a, (pri akvo) akv-o-rezist-a
hermetik-a (zam) --> perfekt-e ferm-it-a, (pri akvo) akv-o-rezist-a ?


amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2009, 4:35:21 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis la jenajn liniojn:

hermet-a (zam) --> perfekt-e ferm-it-a, (pri akvo) akv-o-rezist-a
hermetik-a (zam) --> perfekt-e ferm-it-a, (pri akvo) akv-o-rezist-a ?

Mi preferus

hermet-a (zam) --> ne-tra-las-a, perfekt-e ferm-it-a

(kun ĉi tiu ordo de la alternativoj, ĉar "netralasa" estas laŭ mi pli bona alternativo), kaj analoge pri "hermetika".

Ĉu vere ambaŭ formoj estas Zamenhofaj? ReVo asertas tion, sed en la Zamenhofaj verkoj en la Tekstaro de Esperanto mi trovas neniun el la du (kompreneble tamen ekzistas multe pli da Zamenhofaj tekstoj ol tiuj en la Tekstaro). Ĉu iu scias, kie Zamenhof uzi tiujn vortojn?

En la diskuton intertempe ankaŭ envenis la vorto "permeabla", kiu ŝajnas al mi eĉ pli klare malbonlingva ol "hermetika". ReVo egaligas ĝin al "tralasema", sed laŭ mi pli taŭgas "tralasa" (kiu aldone estas pli konciza). Do laŭ mi ni havu linion

permeabl-a --> tra-las-a

Kion opinias la aliaj pri tio?

Por la germana "wasserdicht" mi ekde nun diros "(akvo)netralasa" laŭ propono de Antonio.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 6:29:45 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
hermet-a (zam) --> ne-tra-las-a, perfekt-e ferm-it-a
Tion mi proviozore registris.

Ĉu vere ambaŭ formoj estas Zamenhofaj?
Mi lernis tion el PIV.
permeabl-a --> tra-las-a
Mi provizore registris ankaŭ tion.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Jul 3, 2009, 7:20:31 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> Mi hodiaŭ serĉis Esperantan tradukon por la germana "wasserdicht". Ĝia
> signifo estas "ne enlasanta/tralasanta akvon", kaj estas uzata
> ekzemple pri horloĝoj, vestaĵoj kaj porbebaj litotukoj.

Jam antaux ol lerni la anglan mi sciis, ke tio en la angla estas
"waterproof" - almenaux tiel tekstis surskriboj sur multaj tiaj varoj.

> Kaj kiel diri "wasserdicht" en Esperanto?

Malnova norvega-E-a vortaro proponas kiel tradukon de "vanntett"
"nepenetrebla (por akvo)". Hispana-E-a vortaro tradukas "impermeable",
relative malbonlingve, per "akvimuna; netralasiva". La germana-E-a vortaro
de Hans Wingen (el 1954) jene tradukas "wasserdicht": "netralasa por,
nepenetrebla de akvo, akvotena".

> Ĉu eble "ne·akv·en·las·a"?

Kial ne?

Otto

Pilar Otto

unread,
Jul 3, 2009, 7:57:11 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Lastatempe ni diskutis pri simila problemo rialt eal
> akvoimuna/akvorezista sed mi ne povas memori pri kiu vorto temis

Temis ne pri akvo, sed pri fajro. Pri la vorto mem mi memoras nur, ke gxi
komencigxas per s-, sed cetere gxi estas tiom malbonlingva, ke mi forgesis
gxin.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 8:37:29 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
cetere gxi estas tiom malbonlingva, ke mi forgesis 
gxin.
Bonege. Vi ricevas la nomumon de bonalingtvulo de la monato!

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jul 3, 2009, 9:04:59 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Lastatempe ni diskutis pri simila problemo rialt eal
> akvoimuna/akvorezista sed mi ne povas memori pri kiu vorto temis

Otto:


Temis ne pri akvo, sed pri fajro. Pri la vorto mem mi memoras nur, ke gxi
komencigxas per s-, sed cetere gxi estas tiom malbonlingva, ke mi forgesis
gxin.

Temis pri "refraktara".
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 9:15:23 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Temis pri "refraktara".
Jes! Dankon, Antonio!

Renato


ro-esp

unread,
Jul 3, 2009, 1:41:47 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Laŭ ReVo, la signifo de "hermetika" estas "Lasanta eniri aŭ
> eliri neniun fluidaĵon; provizita per tia fermosistemo".

Cxu iu scias de kiu(j) fontlingvo(j) tiu senco de la esprimo estas prenita?
Kiom mi scias, la esprimo devenas de la greka mitologio, en kiu iu
"hermes" havas la magian povon fermi aferojn tiel, ke nur li mem povas
eventuale atingi la aferojn kiuj estas ene.

En la nederlanda la esprimo "hermetisch afsluiten" sxajnas esti uzata
nur por diri ke nenio aw neniu povas eniri aw eliri ion.

> Do la diferenco inter "wasserdicht" kaj "hermetika" estas, ke la
> dua ankaŭ malebligas eniron/eliron de aero (kaj de aliaj gasoj

> kaj fluaĵoj krom aero kaj akvo),dum la unua nur malebligas
> eniron de akvo.

eeeege subtila distingo, ecx por mi !
Pi grava diferenco estas ke wasserdicht analizeblas per "wasser" (akvo)
kaj "dicht" (densa, malferm"i"ta)

> "Hermetika" estas Zamenhofa sed ne oficiala. Ĉu laŭ la aliaj
> listanoj ĝi povas esti bonlingva?

law mi, la esprimo malkonvenas

> Ĉu elpenseblas iuj bonaj alternativoj?

nur se ni ekhavas vorton kombinebla kun akvo, aero, sono, lumo ktp

From: "Leo De Cooman"

> Akvobara?

paso en la gxusta direkto... tamen, tute eblas bari sen ke tio
centelcente sukcesas

From: "Antonio De Salvo"
> Krause registras: akvorezista, nepermeabla.

cxu iu uzas verbon "permei"? Ecx se jes, mankas la informo ke temas pri
akvo.
Versxajne jes uzatas (en esp-o kaj aliaj lingvoj) la termino "semipermeabla
/duonpermeabla membrano", kio atestas ke permeableco ne nur temas
pri akvo, sed ankaw pri aferoj (jonoj, molekuloj) solvitaj en la akvo.

gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
Jul 3, 2009, 4:43:24 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> Versxajne jes uzatas (en esp-o kaj aliaj lingvoj) la termino
> "semipermeabla
/duonpermeabla membrano", kio atestas ke permeableco ne nur temas
pri akvo, sed ankaw pri aferoj (jonoj, molekuloj) solvitaj en la akvo.

Nederlande "selectief doorlatend"? (mi provas traduki. "specife tralasa"?,
"laŭspece tralasa"?), kiaj la "ĉelmuroj" (?) de kreskaĵoj?
Selekt/ ŝajnas ne havi tiun signifon, kiun havas aliaj lingvoj, inter kiuj
la nederlanda.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 5:24:34 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne sukcesis  trovi ekzemplon de uzo en Esperanto de ĉi tiu vorto en la reto.

Amike

Renato


LajzTajfuno

unread,
Jul 4, 2009, 6:03:48 AM7/4/09
to la bona lingvo
Nek mi la "permei"-n.
Ŝajne ke "Permeable" (angle) tradukiĝas Esperanten kiel "Penetrebla"

Mi scivolas, ĉu estas la distingo inter:
1. Ne tralasanta akvon
2. Ne damaĝiĝas de akvo
Eble la vorto "akvo-rezista" aŭ "akvimuna" pli temas pri la duan?

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 6:27:31 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Laiz:
Mi scivolas, ĉu estas la distingo inter:
1. Ne tralasanta akvon
2. Ne damaĝiĝas de akvo
Mi ne pensis ĝis nun pri tiu distingo.

Eble la vorto "akvo-rezista" aŭ "akvimuna" pli temas pri la duan?
Eble jes.

Renato


Fra Simo

unread,
Jul 4, 2009, 8:16:24 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/7/3, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Mi ne sukcesis  trovi ekzemplon de uzo en Esperanto de ĉi tiu vorto en la reto.
 
     Oni bedaurinde trovas en la (N)PIV  paragrafojn pri "permeabl/a" kaj pri "semi/".  CHar ni jam havas paragrafojn pri chiu el tiuj du, ni ne nepre bezonas paragrafon pri ties kunmetajho, krom se, repripensinte, ni volas rekomendi ion alian, ol "du/on/tra/las/(em/)a" (la demando pri "(em/)" prezentighas same pri "semi(/)permeabl/a" kiel pri "permeabl/a").
     Rimarkinde estas, ke la unua  PIV  siadire "difinas", efektive tradukas la ajektivon "permeabl/a" per "tralasiva", sed la NPIV per "tralasa". Ni jam scias, ke la unua estas abomenajho. CHu la dua shajnas al vi suficha tiam, kiam temas pri iu substanco ?  Mi tiam kutimas diri "tra/las/em/a".
 

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 8:28:11 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


CHu la dua shajnas al vi suficha tiam, kiam temas pri iu substanco ?  Mi tiam kutimas diri "tra/las/em/a".
Pro la veraba karaktero de "las-" laŭ mi "lasa" estas sufiĉa. Ĝi nur povas signifi "lasanta".


Oni eĉ povus elpensi ekzemplon:

La doganisto persone estis tralasema, ĉar li kompatis la migrantojn, sed pro la rigoraj reguloj li devis esti netralasa.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jul 4, 2009, 8:57:10 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/7/4, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
     Alivorte Renato ne malkonsentas, sed ja konsentas kun tio, kion mi demande diris : ke iu substanco estas "tralasema", dum tavolo, en iu aparato au konstruajho ion tralasanta, estas tralasa pro tio, ke el tia tralasema substanco ghi konsistas.
 

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 10:35:33 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Alivorte Renato ne malkonsentas, sed ja konsentas kun tio, kion mi demande diris
Jes.

Renato


ro-esp

unread,
Jul 4, 2009, 6:04:28 PM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com

From: "Leo De Cooman"

Ronaldo skribis:
>> Versxajne jes uzatas (en esp-o kaj aliaj lingvoj) la termino
>> "semipermeabla /duonpermeabla membrano"

> Nederlande "selectief doorlatend"? (mi provas traduki. "specife tralasa"?,
>"laŭspece tralasa"?),

Puristoj kredeble uzas "halfdoorlatend". Kutime signifas ke jonoj kaj
grandaj molekuloj ne pasas

> kiaj la "ĉelmuroj" (?) de kreskaĵoj?

Kiom mi memoras, ne cxelvando (kiu mankas cxe animaloj) sed
nur la cxelmembrano

> Selekt/ ŝajnas ne havi tiun signifon, kiun havas aliaj lingvoj,
> inter kiuj la nederlanda.

kion vi celas?

From: Renato Corsetti

> Mi ne sukcesis trovi ekzemplon de uzo en Esperanto de ĉi tiu
> vorto en la reto.

Se vi parolas pri "hermetika", tio law mi estas signo ke multaj
opinias la vorton malkonvena.

Se vi parolas pri "semipermeabla", eble la biologi-libro ne jam
enretigitas, aw ecx ne jam estas verkita....

Plu dawras nia sercxo por bona ekvivalento de "wasserdicht"

gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
Jul 5, 2009, 7:41:39 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:
>>> Versxajne jes uzatas (en esp-o kaj aliaj lingvoj) la termino
>>> "semipermeabla /duonpermeabla membrano"
>> Nederlande "selectief doorlatend"? (mi provas traduki. "specife
>> tralasa"?, "laŭspece tralasa"?),
>Puristoj kredeble uzas "halfdoorlatend". Kutime signifas ke jonoj kaj
grandaj molekuloj ne pasas

Eble. "Halfdoorlatend" (duonpermeabla aŭ duontralasa) donas la impreson, ke
temas nur pri grando de la tralasataj eroj. Miaopinie ankaŭ kemiaj ecoj
ludas rolon. Mi ja trovis 26 trafojn por "selectief doorlatend" en
interreto, kiun lingvopuristoj evidente ne mastrumas.

>> kiaj la "ĉelmuroj" (?) de kreskaĵoj?
> Kiom mi memoras, ne cxelvando (kiu mankas cxe animaloj) sed
nur la cxelmembrano

Mi devus serĉi malnovan diskuton kun specialistoj pri tiuj strangaj "muroj".
Verŝajne ĝi perdiĝis en malnova komputilo.

>> Selekt/ ŝajnas ne havi tiun signifon, kiun havas aliaj lingvoj,
>> inter kiuj la nederlanda.
>kion vi celas?

La signifo de la nefundamenta "selekti" en Esperanto ŝajnas limigita al la
agoj de kultivistoj por "plibonigi" la kvalitojn de la kultivaĵoj kaj al
elekto de elektromagnetaj ondoj kun difinita frekvenco. Mi do evitis la uzon
de "selekt/" por indiki, ke nur difinitaj eroj (molekuloj, jonoj) povas
trapasi difinitan membranon. Oni nun ankaŭ sukcesas "konstrui molekulojn"
kiuj "selekte* sorbas" difinitajn erojn. Temas pri "fajnĥemio" (?) kaj la
nomon de tiuj novaj molekuloj mi forgesis... Io, kia "ĥel..." (chel... en la
nederlanda: ĉu ĥ aŭ ĉ aŭ ŝ, mi ne scias), sed ne sukcesis retrovi la vorton.
Kiun vorton uzi, kie ni nederlande diras "selektief" (aŭ selectief pro la
k/c stulteco en nia gepatra lingvo) ?
Simpla ekzemplo: en nia regiono oni "selektief" kolektas vitron. Tio estas:
ni apartigu koloran kaj senkoloran vitron. Ĉu "aparte" kolektas?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 5, 2009, 9:41:31 AM7/5/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
La signifo de la nefundamenta "selekti" en Esperanto ŝajnas limigita al la 
agoj de kultivistoj por "plibonigi" la kvalitojn de la kultivaĵoj kaj al 
elekto de elektromagnetaj ondoj kun difinita frekvenco.
Al mi ĝi ŝajnas iom pli ĝenerala.

en nia regiono oni "selektief" kolektas vitron. Tio estas: 
ni apartigu koloran kaj senkoloran vitron. Ĉu "aparte" kolektas?
Laŭ mi, se vi kuraĝas uzi neoficialan radikojn, vi rajtus diri "selekte" [kaj esperi, ke via konsienco ne intervenos]. Sed laŭ mi ankaŭ la fundamenta "elekte" devus funkcii tute bone. En la okazo de la vitro ankaŭ "divide" verŝajne.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Jul 15, 2009, 7:21:35 AM7/15/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/7/4, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
       Pri io tia, ke akvon ghi ne tralasas, mi diras "ne-tra/las/a" (pri la streketo kuniga post "ne" mi ne firmas). Se necesus klare diri, ke oni pensu speciale pri akvo, mi dirus "akv/o-ne-tra/las/a".
     CHe Grosjean-Maupin mi trovas tri vortojn por la franca "imperméable" <empermeabl'> :
--- "netramalsekebla", kiun li cherpis el la Fundamenta Krestomatio (tiu shajnas al mi malbona ;  ghi estus uzebla post enshovo de "ig/", sed kun signifo pli malvasta kaj ne perfekte klara) ;
--- "malsorbema", kiu shajnas al mi bona vorto, sed ankau kun signifo speciala, ne chiam konvena ;
--- "netraakvigebla", pri kiu mi ne venas al konkludo.
     Pri io tia, ke akvo ghin ne difektas, mi diras "akv/el/ten/a". Mi ne konvinkighis pri utileco de radiko "imun/", precipe ekster  kuracistaj terminoj (por tiaj Grosjean-Maupin signas, ke ghi estas Zamenhofa ;  indus kontroli en la Zamenhofa Radikaro de Wüster, chu tio estas ghusta, kaj chu Zamenhof efektive ghin uzis, au nur ne forstrekis ghin el vortaroj).
 
     Ankau pri chi tiu temo mi legis nur kelkajn el viaj mesaghoj.

Fra Simo

unread,
Jul 15, 2009, 8:14:51 AM7/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Pardonon mi petas. Mi estus devinta rememor(ig)i tion, kion en la 4-a de Julio mi skribis pri "em/" post "tra/las/".

2009/7/15, Fra Simo <fra...@gmail.com>:

Fra Simo

unread,
Jul 15, 2009, 9:55:19 AM7/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Bedaurinde, mi vidas la chi-suban mesaghon de Renato, sed ne tiun de Leo, el kiu Renato citas kelkajn liniojn.

2009/7/5, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Leo:
La signifo de la nefundamenta "selekti" en Esperanto ŝajnas limigita al la 
agoj de kultivistoj por "plibonigi" la kvalitojn de la kultivaĵoj
     Pri la bona maniero tion Esperante diri mi momente ne havas klaran opinion. Povus esti, ke por tio enlaso de "selekt/" estus utila. Sed unue ni klopodu la samon diri per certe bonaj vorteroj.

 kaj al 
elekto de elektromagnetaj ondoj kun difinita frekvenco.
     Por tiu dua signifo "elekt/i" shajnas al mi plene suficha. Tion klare montras la elekto de "elekt/" por ghin klarigi.
 
Al mi [chu do tiu "mi" estas Renato ?] ĝi ŝajnas iom pli ĝenerala.

en nia regiono oni "selektief" kolektas vitron. Tio estas: 
ni apartigu koloran kaj senkoloran vitron. Ĉu "aparte" kolektas?
Laŭ mi, se vi kuraĝas uzi neoficialan radikojn, vi rajtus diri "selekte" [kaj esperi, ke via konsienco ne intervenos]. Sed laŭ mi ankaŭ la fundamenta "elekte" devus funkcii tute bone. En la okazo de la vitro ankaŭ "divide" verŝajn

     Oni ja "aparte" kolektas la koloran vitron kaj la senkoloran. Tial la vitrokolektado estas "apart/ig/(ad/)a".

Leo De Cooman

unread,
Jul 15, 2009, 11:47:45 AM7/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
> Bedaurinde, mi vidas la chi-suban mesaghon de Renato, sed ne tiun de Leo, el kiu Renato citas kelkajn liniojn.
Mi ne retrovis ĝin, verŝajne pro ŝanĝo de la temlinio.
>     Pri la bona maniero tion Esperante diri mi momente ne havas klaran opinion. Povus esti, ke por tio enlaso de "selekt/" estus utila. Sed unue ni klopodu la samon diri per certe bonaj vorteroj.
 
Kompreneble
 
>>kaj al
elekto de elektromagnetaj ondoj kun difinita frekvenco.
 
>Por tiu dua signifo "elekt/i" shajnas al mi plene suficha. Tion klare montras la elekto de "elekt/" por ghin klarigi.
 
En radiokomunikado oni parolas pri "selektiveco" de ricevilo. Temas pri la "bendolarĝo" de la frekvencoj tralasataj de la ricevilo. Oni kutime diras, ke aparato, tralasanta nur mallarĝan frekvencan "bendon" ĉirkaŭ la frekvenco, je kiu oni agordis la aparaton, estas "selektiva". 
La "selektiveco" inverse rilatas al la tralasata frekvencobendo. (larĝa bendo -> alta selektiveco)
Konata efekto de (tro) larĝa tralasata bendo estas, ke oni aŭdas ankau la "frekvence najbarajn" sendilojn.
Mi konfesas, ke mi tre malfacile sukcesus diri ĉion ĉi uzante nur fundamentajn radikojn.
Ĉu diri "selektema" anstataŭ "selektiva"? Mi (eble malprave) havas la impreson, ke "emo" estas homa eco, inklino.
Se iu dirus, ke la agordilo de ricevilo estas tro "elektema", mi verŝajne ne komprenus.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 17, 2009, 4:19:25 AM7/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konstatas, ke ni jam havas linion pri "selekti":

selekt·i → elekt·i, bred·elekt·i, elekt·o·bred·i

pro iama diskuto.


Mi eble aldonas "apartigi" por la ĝenerala senco kaj klarigon (rilate al bestobredado) pri la du variaĵoj tiurilataj.

Cetere, mi forios ĉi-vespere, kaj revenos post 15 tagoj. En tiu periodo, vi rajtas libere mesaĝi, sed mi agos laŭ viaj konsiloj nur en aŭgusto. Ĉu mi rajtas danki vin pro la kunlaboro dum la finiĝanta loborjaro?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jul 17, 2009, 4:25:28 AM7/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Mi konfesas, ke mi tre malfacile sukcesus diri ĉion ĉi uzante nur fundamentajn radikojn.
Vi devas provi iom pli intense.

Ĉu diri "selektema" anstataŭ "selektiva"? Mi (eble malprave) havas la impreson, ke "emo" estas homa eco, inklino.
Se iu dirus, ke la agordilo de ricevilo estas tro "elektema", mi verŝajne ne komprenus.
Efektive, ĉar elekt- estas verba radiko, "elekta" devus tute sufiĉi. Vi povus tamen aldoni "elektopova".

Nia linio pri -iv- diras:

-iv- → -pov-, -em-, aŭ nenio, se la radiko estas ag·karaktera

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Jul 28, 2009, 1:50:01 PM7/28/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/7/15 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

Francisko skribis:
> Bedaurinde, mi vidas la chi-suban mesaghon de Renato, sed ne tiun de Leo, el kiu Renato citas kelkajn liniojn.
Mi ne retrovis ĝin, verŝajne pro ŝanĝo de la temlinio.
>     Pri la bona maniero tion Esperante diri mi momente ne havas klaran opinion. Povus esti, ke por tio enlaso de "selekt/" estus utila. Sed unue ni klopodu la samon diri per certe bonaj vorteroj.
 
Kompreneble
 
>>kaj al
elekto de elektromagnetaj ondoj kun difinita frekvenco.
 
>Por tiu dua signifo "elekt/i" shajnas al mi plene suficha. Tion klare montras la elekto de "elekt/" por ghin klarigi.
 
En radiokomunikado oni parolas pri "selektiveco" de ricevilo. Temas pri la "bendolarĝo" de la frekvencoj tralasataj de la ricevilo. Oni kutime diras, ke aparato, tralasanta nur mallarĝan frekvencan "bendon" ĉirkaŭ la frekvenco, je kiu oni agordis la aparaton, estas "selektiva".
     CHu povus taugi "elekt/ebl/ig/a" ?  Kio, por alividpunkte paroli pri iu tia aparato, pri "mal/largh/a/stri/a" au io simila ?  Mi povas imagi iuj kargumentojn kontrau chi tiun, sed la opinio de Leo pli gravos, ol la mia.
 
La "selektiveco" inverse rilatas al la tralasata frekvencobendo. (larĝa bendo -> alta selektiveco)
Konata efekto de (tro) larĝa tralasata bendo estas, ke oni aŭdas ankau la "frekvence najbarajn" sendilojn.
Mi konfesas, ke mi tre malfacile sukcesus diri ĉion ĉi uzante nur fundamentajn radikojn.
Ĉu diri "selektema" anstataŭ "selektiva"? Mi (eble malprave) havas la impreson, ke "emo" estas homa eco, inklino.
Se iu dirus, ke la agordilo de ricevilo estas tro "elektema", mi verŝajne ne komprenus.
     Mi firme opinias, ke nova sufikso "iv/" ne estus utila apud "em/", kiu kontentige povas funkcii kiel responda al la pasivasenca "ebl/". Brancho tre vigle manghata de insektoj ighas rompighema kaj falema. Anstatau "em/" eble tamen en iuj kontekstoj pli bone konvenos io alia ("pov/", "ant/"... au nenio). Pri elektado inter "em/o" kaj "em/ec/o" oni iam vigle disputis. Povus esti, ke por fizikaj terminoj la dua iufoje estus preferinda.

Leo De Cooman

unread,
Jul 28, 2009, 5:34:22 PM7/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
 CHu povus taugi "elekt/ebl/ig/a" ?  Kio, por alividpunkte paroli pri iu tia aparato, pri "mal/largh/a/stri/a" au io simila ?  Mi povas imagi iuj kargumentojn kontrau chi tiun, sed la opinio de Leo pli gravos, ol la mia.
 
Aliaj terminoj nacilingve uzataj parolante pri la cirkvitoj por apartigi parton el la elktromagnetaj ondoj ĉirkaŭ la agordata frekvenco estas "filtrilo" (ne fundamenta vorto). NPIV mencias ekzemple "bendofiltrilo"n, ĉu "bendapartigilo?
Ĉu "mallarĝfrekvencobendotralaseco" estu la bonlingva termino por "selektiveco" (France: sélectivité, angle: selectivity, nederlande "selectiviteit")? Iom longe... Ne tre ĝenus ellasi "frekvenco"n, ĉar temas pri ondoj kaj frekvencoj en la kunteksto. Ĉu do "mallarĝbendotralaseco"?
 
Amike salutas
Leo
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Fra Simo
Verzonden: dinsdag 28 juli 2009 18:50
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: selekt-i



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.392 / Virus Database: 270.13.33/2267 - Release Date: 07/27/09 17:59:00

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 10:15:55 AM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Mi firme opinias, ke nova sufikso "iv/" ne estus utila apud "em/", kiu kontentige povas funkcii kiel responda al la pasivasenca "ebl/". Brancho tre vigle manghata de insektoj ighas rompigh em a kaj fal em a. Anstatau "em/" eble tamen en iuj kontekstoj pli bone konvenos io alia ("pov/", "ant/"... au nenio). Pri elektado inter "em/o" kaj "em/ec/o" oni iam vigle disputis. Povus esti, ke por fizikaj terminoj la dua iufoje estus preferinda.
Diri ke radia aparato estas elektopova eble estas eĉ pli bona ol diri, ke ĝi estas selektiva.

Amike

Renato


José Antonio Vergara

unread,
Aug 9, 2009, 12:21:46 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
pardonon pro la troa hasto !

mi celis la sufikson - IV

2009/8/9 José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com>:
> Lau mi, la enkonduko de la sufikso -in estas unu el la plej hontindaj
> perfortoj por igi Esperanton apenaua europa dialektacho !
> Mi uzas nur -pov
>
> (ekzemple mi devis gvidi la diskutoijn  de la kongresa temo en
> Florenco : oni foje parolas pri "daurivo" anstatau dauropova
> evolu(ig)o ).
>
> José Antonio Vergara
>

José Antonio Vergara

unread,
Aug 9, 2009, 12:20:39 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com

Andreas Kueck

unread,
Aug 9, 2009, 12:44:34 PM8/9/09
to la bona lingvo
On 28 Jul., 23:34, "Leo De Cooman" <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> Aliaj terminoj nacilingve uzataj parolante pri la cirkvitoj por apartigi parton el la elktromagnetaj ondoj ĉirkaŭ la agordata frekvenco estas "filtrilo" (ne fundamenta vorto).

Sed "filtr'", "il'" kaj "-o" nepre estas Fundamentaj.

Kromajho: Vorto, kiu estas nek Fundamenta nek oficiala, sed lau mi
tute bone uzebla lau Regulo 15, estas "frekvenco".

> NPIV mencias ekzemple "bendofiltrilo"n, ĉu "bendapartigilo?

La vorto "bendo" estas oficiala.

> Ĉu "mallarĝfrekvencobendotralaseco" estu la bonlingva termino por "selektiveco"

Eble oni nur malfacile povas defendi "selekt'" kontrau la argumento,
ke ghi estas ne-aprobita formo nova al la Fundamenta "elekt'".

La vorto "selektiva" kun la signifo "dis-ig-kapabl-a" au "elekt-em-a"
au "elekt-pov-a" chiuokaze ne estas (nepre aprobon au toleron
postulanta) formo nova (char la menciitaj samsignifajhoj ja konsistas
el almenau po du signifhavaj vorteroj), sed eble uzebla lau Regulo 15
au - se ne - nova vorto. Lau mi nova vorto ne estas tre bonlingva.
Tial mi esprimus "selektiva" kredeble per "disigkapabla" kaj
"selektiveco" per "disigkapableco" (germane: "Trennschaerfe"). La
vorton "disigkapableco" mi dirus ankau anstatau
"mallarghfrekvencobendotralaseco".

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Aug 9, 2009, 2:55:15 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

> Sed "filtr'", "il'" kaj "-o" nepre estas Fundamentaj.

Prave! Dankon, kara Andreas! Mi tuj korektas mian komputilan liston.

>Kromajho: Vorto, kiu estas nek Fundamenta nek oficiala, sed lau mi tute
>bone uzebla lau Regulo 15, estas "frekvenco".

Mi konsentas pri via propono. Ni nepre bezonas tiun vorton.

>> Ĉu "mallarĝfrekvencobendotralaseco" estu la bonlingva termino por
>> "selektiveco"

> Eble oni nur malfacile povas defendi "selekt'" kontrau la argumento,ke ghi

> estas ne-aprobita formo nova al la Fundamenta "elekt'".
La vorto "selektiva" kun la signifo "dis-ig-kapabl-a" au "elekt-em-a" au
"elekt-pov-a" chiuokaze ne estas (nepre aprobon au toleron postulanta) formo
nova (char la menciitaj samsignifajhoj ja konsistas el almenau po du
signifhavaj vorteroj), sed eble uzebla lau Regulo 15 au - se ne - nova
vorto. Lau mi nova vorto ne estas tre bonlingva.
Tial mi esprimus "selektiva" kredeble per "disigkapabla" kaj
"selektiveco" per "disigkapableco" (germane: "Trennschaerfe"). La vorton
"disigkapableco" mi dirus ankau anstatau "mallarghfrekvencobendotralaseco".

Via proponita vorto "disigkapabla" plaĉas al mi. Mi ne konis la germanan
"Trennschaerfe". Tian belan vorton ni ne havas en la nederlanda, mi pensas.
Por "disigkapableco" ni nederlande dirus "scheidend vermogen" aŭ ion
similan, evitante "scheidvermogen", kiu vorto aŭde tro similas vorton
signifantan "fekkapabo" :o)
Bedaŭrinde niaj elektronikistoj iom tro preferas uzi anglajn terminojn.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 2:57:14 PM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Tial mi esprimus "selektiva" kredeble per "disigkapabla"
Bona vorto! Registrita!

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages