RE: La bona vorto por la Ĉina transkribo "Pinyin"

13 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Mar 16, 2012, 10:47:29 PM3/16/12
to la-bona...@googlegroups.com

Pinjino (ĉine 汉语拼音, "ĉinlingvaj kunmetitaj sonoj") estas la oficiala metodo en la Popola Respubliko Ĉinio skribi la ĉinan lingvon per la latina alfabeto anstataŭ per la tradiciaj ĉina skribo (汉字, hanzi). Oni uzas pinjinon eksterlande por helpi lernantojn de la ĉina lingvo, por transskribi ĉinajn nomojn en aliaj lingvoj, kaj por instrui ĉinajn skribsignojn ĉe ĉinaj lernejoj.

 

La vorto pinjino jam aperiĝas en NPIV. Ŝajne pinjino estas nur por la ĉina lingvo. Kiun vorton oni povas uzi okaze aliaj lingvoj, ekzemple, la korea, la japana aŭ tajvana? Mi opinias ke la vorto pinjino estas taŭga por ĉiuj lingvoj kun nelatina apfabeto laŭ la signifo de ideogramo "Pinjin". Se pinjino ne estas universale uzebla, kiuj vortoj estas esperante bonaj por pinjino?  Mi vidas la eblecojn uzi jenajn:

 

Fonetikumo

Fonetikado

Fonetikismo

Transkribo

Fonetikiĝo

Sonumo

 

Mi petas vin pri viaj opinioj.

 

Abengo

MorphemeAddict

unread,
Mar 17, 2012, 1:25:26 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
"Trans-skrib-o", chu ne? "Abocumo"?

stevo

2012/3/16 Cho Chaoming <cm...@so-net.net.tw>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
Mar 17, 2012, 4:00:03 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉu “alfabetigo”? Aŭ “alfabet-sistemo”? “ABC-sistemo”?

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di MorphemeAddict
Inviato: sabato 17 marzo 2012 6.25
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) RE: La bona vorto por la Ĉina transkribo "Pinyin"

Cho Chaoming

unread,
Mar 17, 2012, 4:53:43 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon pro via respondo. Fakte abocumo estas bona. En ĉina oni diras ankaŭ  “latinigo拉丁化”aŭ “romanitigo羅馬化”. Esta aliaj esprimoj, nome:

alfabetumo (abocumo, aŭ ABC-sistemo)

literumo, transliterumo

latina bopomofo (La kvar ĉinaj fonetikoj je la komenca vico estas: bo po mo fo por b-, p-, m-, f-)

 

Estas esperanta pinjino, krila pinjino, tajvana pinjino, krom la ĉina pinjino.

 

Abengo.

Leo De Cooman

unread,
Mar 17, 2012, 6:13:46 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 17/03/2012 3:47, Cho Chaoming schreef:

 

Fonetikumo

Fonetikado

Fonetikismo

Transkribo

Fonetikiĝo

Sonumo

 

Mi petas vin pri viaj opinioj.


Mi dirus "transskribo"

Amike salutas Leo

Johan Derks

unread,
Mar 17, 2012, 7:36:48 AM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Estimata s-ro Cho Chaoming,

 

Ĉar la nocio, kiun vi volas nomi, celas fari la vortojn legeblaj de la homoj kiuj konas la latinan aŭ romian alfabeton kaj ne la devanagaran aŭ unu el la dekoj da skribosistemoj kiuj ekzistas en la mondo, miaopinie estas konsilinde elekti vorton kiu referencas al tiu 'latineco'.

Oni ja ankaŭ havas transskribajn sistemojn de la araba al la cirila, de la mandarena al la cirila, de la devanagara al la araba ktp.

Tial mi uzas, imite al la japanoj, la vorton romiaĵo. Romiaĵo estas transskribosistemo. La uzado de tia sistemo estas romiigo.

Mi uzas la vorton transskribo, se temas pri ŝanĝo de signoj (karaktroj).

La ne-romiajn karaktrojn oni povas nomi "alfabeton" en la kazo de - ekzemple - la japana Kunrea sistemo, reviziita Hepburna sistemo aŭ "wāpuro rōmaji",

t.e. kiam la skribosistemo uzas literojn kaj ne estas silaba sistemo aŭ ideografio, kvankam inter tiuj literoj ne estas io kiel alfa kaj beta, grekaj karaktroj.

Tiuj transskribaj sistemoj, ofte iniciatitaj de usonaj aŭ aliaj okcidentaj misiistoj fariĝis normo por la literumado de japanaj ĉinaj ktp nomoj en aliaj romialfabetaj lingvoj, kvankam en tiuj lingvoj fonetika elparolo de la romiaj vortoj donas ofte tute alian rezulton ol intencita.

Speciale ekzistas problemo tiurilate al ĉinaj transskribitaj propraj nomoj, ekzemple la leganto ĝenerale ne scias, ke la pinjina litero x devas esti elparolata kiel ŝ, zh kiel ĝ ktp.

Tio levas la demandon al la maniero en kiu en Esperanto oni prezentu la ĉinajn proprajn nomojn: fonetike aŭ laŭ la oficiale adoptita ĉina sistemo? Laŭ mi, minimume oni, post skribo laŭ la oficiala pinjino, aldonu la elparolmanieron laŭ Esperanto (inter rektaj krampoj). Se oni volas esti pli 'ortodoksa', oni tuj prezentu la propran nomon fonetike. Tion ja ankaŭ 'ortodoksuloj', ankaŭ Zamenhof, faras pri romiaj propraj nomoj: Ŝekspir aŭ Ŝekspiro.

Por eŭropano jam la aliliterumado de Shakespeare al Ŝekspir(o) povas esti ŝoketa, sed mi pensas ke ĝi estas natura konskvenco de la kulturrilata neŭtraleco de Esperanto. Pri tio mi estas edukita el la konatiĝo kun la serba lingvo, kiu uzas oficiale la cirilan alfabeton, sed en la praktiko ofte la romian. Ili senĝene skribas Шекспир (= Ŝekspir) anstataŭ Shakespeare, Minken anstataŭ 'München', 'Van Rompaj' (prezidanto de Eŭropa Unio) anstataŭ 'Van Rompuy',  ktp.

Do post la fazo de transskribado venas ebla fazo de transliterumado.

Rilate al la transliterumado de pinjino ekzistas verketo "Projekto de Fonetika Transskribo de Ĉinaj Ideografiaĵojde sinjoro Honfan. Tiu transliterumado de FT al ET ankaŭ aperis sub la nomo "Indekso de Silaboj de la Ĉina Lingvo en FT kaj ET", kiel unu el la apendicoj al la Granda Vortaro Ĉina-Esperanta de sinjoro Wang Chongfang. Ĉar tiu indekso ampleksas 416 liniojn, mi deduktis el ĝi regulojn en verketo, titolita "reguloj de transliterumado FT-ET" de nur 461 vortoj.

En http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantigo_de_vortoj_el_%C4%89ina_fonto mi trovis alian eksplikadon pri la transliterumado de pinjino al ET. Mi esperas baldaŭ fari komparon inter tiu verŝajne simpligo de la sistemo de Wang Chongfang kun lia originala verketo "Projekto de Fonetika Transskribo de Ĉinaj Ideografiaĵoj".

Miaj reguloj estas troveblaj en http://www.bonalingvo.org/index.php/John_Derks_-_la%C5%AD_Honfan.

En 'El popola Ĉinio' oni ankau metas, inter krampoj, la esperantan transliterumadon.

Ekde 2008 mi havas korespondadon kun kelkaj spertuloj pri la esperantigo de pinjinaj kaj aliaj orientaziaj romiajhoj.

Estus interese remalfermi tiun diskutadon, por ke ekestu ghenerale akceptita normo, kiun oni povas prezenti en iu publikigajho.

 

 
Johan Derks
 
----- Original Message -----
--

MorphemeAddict

unread,
Mar 17, 2012, 12:48:46 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
La arabaj kaj hebrea 'alfabetoj' estas pli gxuste "abghadoj", en kiuj la vokaloj kutime ne skribighas.
kaj devanagaraj estas "abugidoj", en kiuj la vokaloj skribigxas per aldonaj signoj apud la konsonantaj literoj. 
Estas ankau silabaroj kiel laj japanaj kanaoj, en kiuj la vokaloj ne havas apartan ekziston, sed la simboloj montras konsonanton kaj vokalon kune, nedisigeble. 
Do la vorto "alfabeto" per si mem signifas skribsistemon kiel la romian, cirilan, grekan, kartvelan, armenan, koptan, en kiuj la vokaloj skribighas per apartaj literoj, same kiel konsonantoj. 

stevo

2012/3/17 Johan Derks <derk...@tiscali.nl>

Marcos Cramer

unread,
Mar 17, 2012, 2:18:10 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
La plej klara kaj preciza Esperanta esprimo por la intencita signifo laŭ mi estas "latinlitera transskribo". Sed kompreneble eblas tiun esprimon laŭsituacia koncizigi, ekzemple al "latinliterigo", "latina transskribo" aŭ simple "transskribo" (se la kunteksto helpas komprenigi ke temas pri transskribo al la latina alfabeto, aŭ se tiu detalo ne gravas).

Amike,
Markos

Cho Chaoming

unread,
Mar 17, 2012, 9:00:04 PM3/17/12
to la-bona...@googlegroups.com

Markos,

Dankon. Fakte mia demando ne estas pri pinjino, sed pri la ĉina vorto (漢字).

Aŭ pinjino, aŭ latina transkribo, aŭ latinliterigo , ĉiu estas bona kaj komprenebla. Estas multe da sistemoj de latinliterigo por diversaj ĉinaj dialektoj de Ĉinujo, eltrovita de fremdaj misiistoj. Aŭ estas diversaj latinliterigo por la sama lingvo aŭ dialekto. Germanaj, usonaj, francaj, anglaj misiistoj ĉiuj havas siajn proprietajn sistemojn de latinlitero por la ĉina lingvo.  Pinjino estas unu el la diversaj latinliterigo.

 

l   Tongyoong Pinyin

l   Zhuyin (Bopomofo)

l   Wade-Giles-latinliterigo

 

Oni ofte enmetas ĉinan vorton per klavaro ĉe komplutilo per pinjino (en Ĉhinujo), aŭ per Bopomofo (en Tajvano)

Pri la temo vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hanyu_Pinyin (esperante) aŭ    http://en.wikipedia.org/wiki/Pinyin (angle)

 

Kelkaj  versioj de Sankta Biblio en latinliterigo de ĉina lingvo estas konataj, eĉ uzitaj ĝis nun, ne nur por la misiistoj, sed por la indigenaj kredantoj.

Ĉe mia librobudo estas “Sin Ku Iok e Seng-Keng”, la malnovokaj malnova Testamentoj en amoja dialekto per latinliterigo (Amoy Romanized Bible, R.V. Ed. No. 2152, The Bible Society in Hongkong & Taiwan). Jen kelkaj konataj  latinliterigoj de ĉina lingvo krom pinjino:

 

Via amiko

Abengo

--

la vortoj, pri kiuj ni diskutas

ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Johan Derks

unread,
Mar 18, 2012, 5:40:47 AM3/18/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun Markos, ke ebla esprimo povas esti latinlitera transskribo, sed char ekzemple japanoj (ankau aliaj popoloj?) mem uzas vorton similan al romiigo/romiajho, kio same estas tute komprenebla kaj estas analoga al nia uzado de la esprimo romiaj ciferoj, mi shatas uzi - en rondo de ekspertoj - la esprimon 'romiigo/romiajho', pli konciza ol latinlitera transskribo.
 
Amike,
Johan
----- Original Message -----
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages