Topic: "skuti", "skotero" kaj "-cikloj"
Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> Jan 31 02:41AM -0800 ^
>> Se ni samtempe proponas "motorbiciklo" kiel alternativon al "motorciklo"
> Mi emas lasi la esprimon "motorciklo" por la speco de la plej
> grandaj duradaj motorveturiloj,kiujn oni ne nomus "mopedoj".
Mi ne komprenas tiun "lasi"
> Tiam oni povas plu diferencigi tiel ene de la ne-skutiloj:
mi ne komopreanas vian uzon de skut....
> "Motorcikleto" estas pli malgranda (pli malaltklasa) durada
> motorveturilo, kiun oni povus nomi ankau "mopedo". Per ghi oni rajtas
> kunveturigi alian personon kontraste al "motorbiciklo".
pliigxas la konfuzo
> "Motorbiciklo" (germane: "Mofa" = "Motor-Fahrrad", tre disvastighintaj
> veturiloj inter germanaj junuloj en mia junagho [1970aj jaroj]) estas
> motorhava biciklo, per kiu oni ne rajtas kunveturigi alian personon.
Eble validas aliaj legxoj prie ekster germanio. En nederlando ekzistas
"brommer",
havante malpli ol 50 CC, kun flava platajxo sur la antawa radsxirmilo.
Origine gxi estis rigardata kiel biciklo kun helpa motoro, kaj sekve
devis havi antawenpelaj pedaloj.
Gxi iras gxis 40 kilometrojn hore, kaj rajdantoj jam dum jardekoj
devas porti kaskon.
Cetere ekzistas "snorfiets", kun orangxkolora platajxo sur la antawa
radsxirmilo. Gxi
iras nur 20 kilometrojn hore, kaj ne necesas kasko
> Resumo:
> Mi opinias, ke per
> "motorciklo","motorcikleto" (= "mopedo" vorto kredeble uzebla lau
> Regulo 15; pli
> malaltklasa) kaj "motorbicikleto" (kies stiranto ne rajtas
> kunveturigi alian personon)
> oni povas sufiche bone diferencigi ene de la ne-skutiloj.
kaj kiun vorton ni uzu por motorcikleto kiu estas tiom malgranda (t.e.
nur kelkdek
centimetrojn altaj) ke estas neebla kunporti pasagxeron ?
> "Skutilo", vorto uzebla lau Regulo 15, estas ordinare durada veturilo
> laukonstruforme simila al la itala "Vespa" kaj laubezone plu
> specifebla per aldono de "motor-" resp. "tret-".
step/autoped law mi ne estas konstruforme simila al "vespa"
>> Pri mopedo mi shatus scii, chu 'moped' povas esti konsiderata
>> internacia.
> Post trarigardo de Vikipedio jen lingvoj, pri kiuj mi povis konstati,
> ke ili prenis la vorton: la chehha, germana, estona, kroata, makedona,
> norvega, rusa, rumana, slovaka, sveda, ukraina kaj - el la orientazia
> lingva kulturkomunumo - la japana, se mi bone dechifris la kapvorton ?
> ???; prononco: kredeble "mopedo" au simile.
interese, se ni trovas komunan difinon/konstru-postulojn
gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net
> Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> Jan 31 02:41AM -0800 ^
>
> >> Se ni samtempe proponas "motorbiciklo" kiel alternativon al "motorciklo"
> > Mi emas lasi la esprimon "motorciklo" por la speco de la plej
> > grandaj duradaj motorveturiloj,kiujn oni ne nomus "mopedoj".
>
> Mi ne komprenas tiun "lasi"
= plue uzi.
> > Tiam oni povas plu diferencigi tiel ene de la ne-skutiloj:
> mi ne komopreanas vian uzon de skut....
= duradaj motorhavaj veturiloj, kiuj ne estas "Roller", do, kiuj ne
estas similaj al "Vespa"
> > "Motorcikleto" estas pli malgranda (pli malaltklasa) durada
> > motorveturilo, kiun oni povus nomi ankau "mopedo". Per ghi oni rajtas
> > kunveturigi alian personon kontraste al "motorbiciklo".
>
> pliigxas la konfuzo
Ne che mi:
Motorrad = motorciklo
Moped = mopedo, motorcikleto
Mofa = motorbicikleto
> > "Motorbiciklo" (germane: "Mofa" = "Motor-Fahrrad", tre disvastighintaj
> > veturiloj inter germanaj junuloj en mia junagho [1970aj jaroj]) estas
> > motorhava biciklo, per kiu oni ne rajtas kunveturigi alian personon.
>
> Eble validas aliaj legxoj prie ekster germanio.
Kredeble ne "eble", sed certe. Sed la germana sistemo estas mia
deirpunkto.
> > Resumo:
> > Mi opinias, ke per
> > "motorciklo","motorcikleto" (= "mopedo" vorto kredeble uzebla lau
> > Regulo 15; pli
> > malaltklasa) kaj "motorbicikleto" (kies stiranto ne rajtas
> > kunveturigi alian personon)
> > oni povas sufiche bone diferencigi ene de la ne-skutiloj.
>
> kaj kiun vorton ni uzu por motorcikleto kiu estas tiom malgranda (t.e.
> nur kelkdek
> centimetrojn altaj) ke estas neebla kunporti pasagxeron ?
"miniatur-motorcikleto".
> > "Skutilo", vorto uzebla lau Regulo 15, estas ordinare durada veturilo
> > laukonstruforme simila al la itala "Vespa" kaj laubezone plu
> > specifebla per aldono de "motor-" resp. "tret-".
>
> step/autoped law mi ne estas konstruforme simila al "vespa"
Mi ne konas "step/autoped".
--
Andreas Kueck
>>> "Lingvo - rimedo au resurso?" Eble vortoj tiaj, kia "resurso", pli trafe
>>> bildigus vian pravan atentigon.
>
>> mi ne facile trovas ekvivalenton de resurso...
>
> Kiel la titiolo de la Lindstedt-a eseo jam aludas, la plej taŭga alternativo
> en la plej multaj okazoj estas "rimedo". Sed mi jam preskaŭ certas pri tio,
> ke Ronaldo ne kontentiĝos per ĉi tiu alternativo, ĉar li jam en multaj
> antaŭaj diskutoj montris, ke li neniam emas akcepti, kiam por iu anglalingva
> vorto ne estas 100-elcente samsignifa Esperanta esprimo.
Tio estas troigo. Foje mi tute akceptas ke unu nocio angla estas pluraj nocioj
en alia. Cxikaze tamen, mi suspektas ke Lindstedt celas emfazi la ne-samecon
de rimedo kaj resurso. Resurso estante io foruzota en la procezo
> Tamen tiel ĉiam
> estas kiam oni komparas diversajn lingvojn: Diversaj lingvoj ne nur esprimas
> konceptojn per malsamaj vortoj, sed fakte esprimas malsamajn konceptojn.
Mi tion ne negas. Mi nur ofte diras ke havi samnociajn vortojn por ke esp-o
povu konkurenci kun aliaj lingvoj
> La angla ne havas havas la koncepton "rimedo"
"the means" ege proksimas, kaj "remedy" parencas
> kaj Esperanto ne havas la koncepton "resource",
ne jam, sed tio flanken. Nun reen al la temlinio
>> > Mi emas lasi la esprimon "motorciklo" por la speco de la plej
>> > grandaj duradaj motorveturiloj,kiujn oni ne nomus "mopedoj".
>
>> Mi ne komprenas tiun "lasi"
>
> = plue uzi.
jen klaras. Cxu enmeti bi,tri,kvar inter motor kaj ciklo nur se por precizi ?
>> > Tiam oni povas plu diferencigi tiel ene de la ne-skutiloj:
>
>> mi ne komprenas vian uzon de skut....
>
> = duradaj motorhavaj veturiloj, kiuj ne estas "Roller", do, kiuj ne
> estas similaj al "Vespa"
kaj la verbo "skuti" signifu kion ?
>
>> > motorveturilo, kiun oni povus nomi ankau "mopedo". Per ghi oni rajtas
>> > kunveturigi alian personon kontraste al "motorbiciklo".
Cxu en germanio oni jes ratas havi pasagxeron kun malgranda motoro (
49 CC)sed ne
kun jes granda (200-500 CC) ?
>> pliigxas la konfuzo
>
> Ne che mi:
>
> Motorrad = motorciklo
> Moped = mopedo, motorcikleto
> Mofa = motorbicikleto
moped ne egalas al mofa ?
> Mi ne konas "step/autoped".
temas pri senmotora ludilo por infanoj kaj turistoj