> Mi trovis, ke vi rekomendas uzi la vorton 'ciklono' anstataux 'tajfuno':
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Ssv:_T
>
> Mi samopinias pri malrekomendi uzi la vorton 'tajfuno',
Kial do? "tajfun" ja rekoneblas far cxiuj kiuj konas la anglan aw la cxinan,
kaj estas multe malpli misinterpretebla ol tif-ono/ti-fono aw ur-ag-an-o
sed
> malsamopinias pri anstatauxigi gxin per 'ciklono', pro 2 kialojn.
>
> Unue, la tradukajxo de la vorto 'ciklono' kaj tio de la vorto
> 'tajfuno' estas malsamsignifaj, en ambaux la angla kaj la japana, kaj
> eble en la aliaj lingvoj.
> En la angla, la signifo de 'cyclone' estas pli vasta ol 'typhoon': la
> 'cyclone' estas la kirlsxtormo;
cxu ni fortraduku "sxtormo" al "venteg(ar)o" ? Se ne, kial ne?
[mi ne kontrawas la vorton kirlsxtormo]
> la 'typhoon' estas nur la tropika
> kirlsxtormo en Nordokcidenta Pacifiko.
> Mi komprenas, ke cxi tia malsameco ne estas grava, sed en la japana,
> pli probleme, la signifo de 'sajkuron' estas tute malsama ol 'tajfuu':
> la 'sajkuron' estas nur la tropika kirlsxtormo en Hinda Oceano aux
> Suda Pacifiko; la 'tajfuu' estas nur la tropika kirlsxtormo en
> Nordokcidenta Pacifiko.
kaj en aliaj mondopartoj la sama fenomeno havas aliajn nomojn, ekz willywilly.
Tamen, en bona mondlingvo suficxu unu vorto, cxu ne? Ili ja cxiuj aspektas
same, krom ke kelkaj kirlas dekstrume kaj kelkaj maldekstrume..
> Due, la vorto 'ciklono' povas signifi la frekvencon pro la vorta
> formo: la 'ciklo' estas cxiam egala periodo por reveni al la sama
> stato, kiu povas ciferigxi en sekundoj, do 'ciklono', la ono de ciklo,
> povas signifi la nombro de cikloj en unu sekundo, kiu ja estas
> frekvenco.
> Tiu cxi problemo estas pli grava ol la problemo de 'papo' kaj
> 'papero', cxar 'ciklo' povas reprezenti ian nombron, kaj 'cikl-on-o'
> estas suficxe signifa.
cxu? Cxu "cikl" iam ajn estas ordinalo/nombro ?
gxis, Ronaldo N