- Nouxruzo: La plej proksima prononco al kiel plej multe da irananoj
prononcas gxin.
- Noruzo: Cxar "oux" ne uzigxas en esperantaj vortoj do oni uzu
anstatauxe tiun simplan formon.
- Nauxruzo: Cxar "oux" ne uzigxas en esperantaj vortoj do oni uzu
anstatauxe tiun formon.
- Novruzo: Cxar en la antikva persa nov estis anstataux noux kaj
alimaniere gxi estas la sama radiko kiu uzigxas en Esperanto.
Laux mi cxiuj logikoj estas malfortaj kaj cxiuj esperantistoj povas
kompreni kiel prononci "Nouxruzon" gxuste. Kiel vi opinias? Ni povas
tiun demandi de alilandaj esperantistoj en la grupo "la bona lingvo"
kaj veni al fina decido.
----------------------------------------
Kion vi pensas?
Amike
> Laux mi cxiuj logikoj estas malfortaj kaj cxiuj esperantistoj povas
> kompreni kiel prononci "Nouxruzon" gxuste.
Mi samopinias, ke "nouxruzo" ne estas problema formo, kvankam Marcos
tuj protestis kontraux la "ne-Esperanta son-kombino". En nomoj
de lokoj kaj de lokaj specialajxoj oni devas praktike aprobi ankaux
lokan sonkoloron, kaj la neesperanteco de "oux" estas diskutebla.
Ankaux "novruzo" kaj "nouruzo" eblus.
Alia eblo, eventuale konsiderinda, estus traduko, versxajne do
"nov-tago", aux eble ecx "nov-lumo", cxar sxajnas ke "ruz" estas
vorto etimologie parenca al la latina "lux" kaj al nia "lumo". Sed
cxi tion decidu la irananoj. "Persa novjaro" estus por mi plej ofte
suficxa, sed loka nomo aldonas lokan koloron, kiam tio estas
bezonata. La vorto "persa" (anstataux "irana") akcentus la
antikvecon, almenaux en mia menso, sed mi ne scias, cxu eble la
iranaj esperantistoj malsxatas gxin.
Amike
Harri
Mi iom serĉis en NPIV kaj trovis kelkajn vortojn kun oŭ. (Mi serĉis en mia
komputila versio, ne devis legi la tutan libron!)
Hangĝoŭ/o
Lanĝoŭ/o
poŭpo: =POBO (NPIV mem proponas uzi alian vorton)
Suĝoŭ/o
toŭfuo: =tohuo (NPIV mem proponas uzi alian vorton)
Se oni akceptas la literumon por tiuj vortoj, mi ne vidas kialon malakcepti
"noŭruzo"n
Amike salutas
Leo
Hangĝoŭ/o
Lanĝoŭ/o
poŭpo: =POBO (NPIV mem proponas uzi alian vorton)
Suĝoŭ/o
toŭfuo: =tohuo (NPIV mem proponas uzi alian vorton)
Se oni akceptas la literumon por tiuj vortoj, mi ne vidas kialon malakcepti
"noŭruzo"n