"Maljam"

24 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Oct 26, 2012, 7:32:12 AM10/26/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi invitas vin legi kaj komentarii mian artikolon
"Konciza, preciza kaj trafa, sed apenau komprenata: 'maljam'" en

--
Andreas Kueck

Johan Derks

unread,
Oct 27, 2012, 3:59:07 AM10/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Via artikolo, Andreas, estas bone fundita kaj tute trafa.
Tamen ekzistas iu "psika" rezisto kontrau akcepto de tiu formo, mi sentas.
Mi reagis.
 
Johan
 
----- Original Message -----
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Oct 27, 2012, 6:00:39 AM10/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
  Tamen ekzistas iu "psika" rezisto kontrau akcepto de tiu formo, mi sentas.
Vi sentas prave. En nia antaŭa diskuto ni alvenis al:


mal·jam ~ ne antaŭ, ne pli fru·e ol, nur

Amike

Renato



--

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo

ren...@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Oct 27, 2012, 10:20:10 AM10/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komprenas "maljam" kiel "ankorau ne".

Jean-Claude
--

Andrea Fontana

unread,
Oct 27, 2012, 6:15:14 PM10/27/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ankaŭ mi, kiel Ĵanklod', komprenas "maljam" kiel "ankoraŭ ne".
Tamen mi ankoraŭ ne legis la artikolon de Kueck (aŭ ĉu mi diru: "mi maljam legis la artikolon de Kueck"...?)

ro-esp

unread,
Oct 28, 2012, 9:39:44 PM10/28/12
to la-bona...@googlegroups.com
Miatakse, la psika rezisto fontas el tio ke la angla kaj plurak latinidaj lingvoj ne havas la distingon inter "nur" kaj "maljam", kaj el tio ke "jam" havas du signifojn


On Sunday, October 28, 2012 12:15:14 AM UTC+2, Andrea Fontana wrote:
Ankaŭ mi, kiel Ĵanklod', komprenas "maljam" kiel "ankoraŭ ne".

Cxiu sperta esp-uzanto devus kompreni ke mal-**** ne egalas al ne ****. Problemeto estas ke ankaw "mal" havas du signifojn

 
Tamen mi ankoraŭ ne legis la artikolon de Kueck (aŭ ĉu mi diru: "mi maljam legis la artikolon de Kueck"...?)

Vi devus esprimi opinion maljam kiam vi scias pri kio temas :-)


 > Le 27/10/2012 12:00, Renato Corsetti a écrit :
Vi sentas prave. En nia antaŭa diskuto ni alvenis al:


mal·jam ~ ne antaŭ, ne pli fru·e ol, nur


indas aldoni ion kia : dum vi sxatus, atendus, supozus,volus ke estus pli frue . Do foje: "felicxe/malbonsxance ne pli frue ol"

                            gxis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages