Re: (la bona lingvo) Kiel esperantigi "smartfone"?

7 views
Skip to first unread message

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 6, 2015, 7:26:53 AM9/6/15
to ED. BLdiskutlisto


> > JoKo Rinaldo pledis por "poŝkomunikilo"

> "Renato Corsetti" reagis per
Eble Johano Karlo chi-foje trovis bonan solvon...

Tiu ankoraŭ ne estas perfekta solvo. Ĝi ja taŭgas por telefonado kaj retumado.
Sed smartfone estas ankaŭ komputileto kaj permesas loke labori: registri kaj aŭskulti arkivitan muzikon, foti, filmi, ilin spekti, kaj skribi, skani, spekti kaj presi tekstojn per presilo. Ĝi do permesas komuniki kaj komputi.
Ĉe nuntempaj entreprenoj la komunaj laboristoj estas ekipitaj per smartfone, kaj ili regas la maŝinojn per ĝi... tial ĝi estas ankaŭ laborilo, kaj spionilo por la mastroj.
Kaj ankaŭ distrilo ĉar ĝi permesas ludi.
Do povus utili ankaŭ "poŝtotemon"
JoKo Rinaldo

Pjer

unread,
Sep 9, 2015, 6:42:48 AM9/9/15
to la bona lingvo
 Ŝtoncjo rimarkigis, ke "et" kaj "poŝ" agas simile pri tiu aparato.
Sekve la rimarko de J-K Rinaldo (pri telefoni, retumi, komputi), mi proponus: ret'komput'il'et'o, tamen li precizigas, ke oni povas ankaù foti, skani, spekti...
ŝajnas al mi, ke tiuj modernaj aparatoj,eĉ se oni povas pere de ili fari multajn malsimilajn aferojn, ili estas esence poŝkomunikiloj aù komunikiletoj kaj eĉ pli ĝenerale : poŝretiloj.
Amike, Pjer.

Johano-Karlo Rinaldo

unread,
Sep 9, 2015, 7:37:01 AM9/9/15
to ED. BLdiskutlisto

"Pjer"


>  Ŝtoncjo rimarkigis, ke "et" kaj "poŝ" agas simile pri tiu aparato.
> Sekve la rimarko de J-K Rinaldo (pri telefoni, retumi, komputi), mi proponus: ret'komput'il'et'o, tamen li precizigas, ke oni povas ankaù foti, skani, spekti...
> ŝajnas al mi, ke tiuj modernaj aparatoj,eĉ se oni povas pere de ili fari multajn malsimilajn aferojn, ili estas esence poŝkomunikiloj aù komunikiletoj kaj eĉ pli ĝenerale : poŝretiloj.

Ankaŭ "poŝkomputilo"... ja per komputilo oni komunikas, fotas, spektas, skanas. La poŝ- precizigo jam entenas ideon kaj je malgrandeco kaj je simileco al poŝtelefonoj.
Ĉiu komputiloj povas aliri reton, samkiel ĉiuj smartfone povas aliri reton.
JoKo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages