Serc’ante la difinon de “brako” en PIV, mi vidas kun surprizo, ke la unua difino estas: “Parto de la supra (au’ antau’a) membro de homo k simio, de la s’ultro g’is la kubuto.” Nur la dua difino estas tio, kion mi komprenas per la vorto “brako”: “Tuto de la supra (au’ antau’a) membro de homo k simio”. Interese, ke c’iuj ekzemploj sekvas tiun duan difinon. Do, kiun sencon havas la unua difino, ne subtenata de ekzemploj, kiu rilatas nur al la supra parto de la brako? Kaj kial la vortaristo metis g’in unue, kvazau’ g’i estus pli grava?
Simile mi volus demandi, kial lau’ PIV la vorto “kruro” lau’ la dua difino rilatas nur al “Parto de la malsupra (au’ malantau’a) membr de la vertebruloj, inter genuo k piedo”? Bons’ance en c’i tiu kazo temas nur pri la dua difino, dum la unua rilatas al la tuta membro. Tamen, por la tuta kruro g’i proponas ankau’ la neoficialan vorton “gambo”.
La afero havas gravecon, c’ar kiam mi observis lecionon de la Cseh-kurso dum la UK, mi rimarkis ke la instruistino efektive instruas ke la kruro nomig’as “gambo”. Poste ŝi distingis inter “kruro” (super la genuo) kaj “femuro” (sub la genuo). Praktike temas pri anstatau’igo de la Fundamenta vorto “kruro” per la neoficiala, francdevena vorto “gambo”.
Mi invitas viajn opiniojn pri tio.
Kore,
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
> Simile mi volus demandi, kial lau' PIV la vorto "kruro" lau'
> la dua difino rilatas nur al "Parto de la malsupra (au'
> malantau'a) membr de la vertebruloj, inter genuo k piedo"?
> Bons'ance en c'i tiu kazo temas nur pri la dua difino, dum
> la unua rilatas al la tuta membro. Tamen, por la tuta kruro
> g'i proponas ankau' la neoficialan vorton "gambo".
En PV la signifoj aperas en inversa ordo, unue "parto de la suba
membro de homo, eke de genuo ghis piedo", due "tuto de la suba
membro de homo au besto".
Shajne chio fontas el la difinoj de "kruro" en la Fundamento. Tie
la Germana traduko estas nur "Unterschenkel", kio estas nur la
suba parto. Pri la aliaj tradukoj mi hezitas.
Vilborg skribas jene en la Etimologia Vortaro:
KRUR/O (f; EG): L 'cru/s ris' (anat.) "la parto de la malsupra
membro de genuo ghis piedo", en L klas. okaze "la tuto de la
malsupra membro". Tiel ankau en Eo, vid PIV 1 resp. 2. La
sencoj tiel diferencighis, ke la neologismo eo 'gamb/o'
Christaller 1923, PV (ne che Z; < F 'jambe', I 'gamba')
grandparte transprenis la duan sencon. [...]
Lau mi plejege ofte "kruro" uzighas kun la signifo de la tuta
membro inkluzive de genuo kaj femuro, dum "gambo" estas uzata
entute de nur relative malmultaj.
Sed jen che Zamenhof almenau unu klara okazo de la alia signifo:
Nur tiujn vi povas manghi el chiuj movighantoj, kiuj havas
flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super
la KRUROJ, por salti per ili sur la tero.
(Malnova Testamento, Levidoj 11:21)
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
>Praktike temas pri anstatau'igo de la Fundamenta vorto "kruro" per
>la neoficiala, francdevena vorto "gambo".
En http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_G la vero estas restarigita.
Aliflanke ni estas nur guto en marego (anstatau' oceano).
Amike
Renato
----------------------------------------------------------------
Renato Corsetti (Korseti), Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo, <renato....@gmail.com>
----------------------------------------------------------------
> Sed jen che Zamenhof almenau unu klara okazo de la alia signifo:
>
> Nur tiujn vi povas manghi el chiuj movighantoj, kiuj havas
> flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super
> la KRUROJ, por salti per ili sur la tero.
>
> (Malnova Testamento, Levidoj 11:21)
Jen tiu chi parto en mia germanlingva Biblio ("Senfkornbibel Luther
1984"): "Doch dies duerft ihr essen von allem, was sich regt und
Fluegel hat und auf vier Fuessen geht: was oberhalb der Fuesse noch
zwei Schenkel hat, womit es auf Erden huepft."
Jen mia plej eble lauvorta traduko en Esperanton: "Tamen tion vi
rajtas manghi el chio, kio movighas kaj havas flugilojn kaj iras sur
kvar piedoj: kio supre de la piedoj ankorau havas kruron kaj femuron,
per kiuj ghi saltetas sur la tero."
Mi tradukis la esprimon "zwei Schenkel" per "kruron kaj femuron", char
"Schenkel" estas gheneraliga esprimo por "Unterschenkel" (kruro) kaj
"Oberschenkel" (femuro).
Evidente ne estas Fundamenta au oficiala Esperanto-vorto, kiu sen
kromsignifoj havas la signifon "tuto de la suba membro de homo au
besto". Se oni uzas la vorton "kruro", oni riskas, ke iuj komprenas
nur parton de la suba membro. Se oni uzas la vorton "gambo", oni
riskas ne-komprenon entute, char tiu chi vorto estas nek Fundamenta
nek oficiala.
--
Andreas Kueck
Anna Lowenstein:
> Simile mi volus demandi, kial lau' PIV la vorto "kruro" lau'
> la dua difino rilatas nur al "Parto de la malsupra (au'
> malantau'a) membr de la vertebruloj, inter genuo k piedo"?
> Bons'ance en c'i tiu kazo temas nur pri la dua difino, dum
> la unua rilatas al la tuta membro. Tamen, por la tuta kruro
> g'i proponas ankau' la neoficialan vorton "gambo".
En PV la signifoj aperas en inversa ordo, unue "parto de la suba
membro de homo, eke de genuo ghis piedo", due "tuto de la suba
membro de homo au besto".
Shajne chio fontas el la difinoj de "kruro" en la Fundamento. Tie
la Germana traduko estas nur "Unterschenkel", kio estas nur la
suba parto. Pri la aliaj tradukoj mi hezitas.
Sed jen che Zamenhof almenau unu klara okazo de la alia signifo:
Nur tiujn vi povas manghi el chiuj movighantoj, kiuj havas
flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super
la KRUROJ, por salti per ili sur la tero.
(Malnova Testamento, Levidoj 11:21)
>En la hebrea estas unu vorto por la tuta membro, .............
> ......... Mi ne tute certas, pri kio temas la "genuoj"
>(k'ra`ajim) cxi tie, cxar gxi ne estas la kutima vorto por genuoj,
>sed ia vorto por la kruro de besto aux birdo.
En itallingva biblio por "genuojn super la kruroj" mi trovis "zampe", vorto uzata nur por nehomoj, la homoj havas "gambe".
En Zamenhofa Ekzemplaro mi trovis ke por Zamenhof, se mi bone komprenis, "brako" estas cxefe la tuto.
Amike,
Nino
http://www.vessella.it <http://www.vessella.it/> (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org <http://www.changamano.org/> (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)
http://www.lernado.it <http://www.lernado.it/> (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano, Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e tanzana di un gioco diffuso in tutto il mondo antico)
Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il mittente non se ne assume alcuna responsabilità.
>En la hebrea estas unu vorto por la tuta membro, .............
Nino:
>En Zamenhofa Ekzemplaro mi trovis ke por
>Zamenhof, se mi bone komprenis, "brako" estas cxefe la tuto.
Mi mem c'iam sekvis la italan (kaj hebrean) uzon,
tio estas ke brako kaj kruro estas la tuto.
Kvankam ekzistas vortoj en la itala por la pluraj
partoj, mi havas la impreson, ke ili estas uzataj
nur en tre specifaj okazoj (de kuracistoj).
Amike
Renato
>Amike,
>Nino
>
>http://www.vessella.it
><http://www.vessella.it/> (italiano, esperanto, kiswahili, english)
>http://www.changamano.org
><http://www.changamano.org/> (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)
>http://www.lernado.it
><http://www.lernado.it/> (Articoli di
>quotidiani della Tanzania, Corso di lingua
>swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario
>esperanto-italiano, Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)
>http://www.swahili.it/bao (Versione moderna e
>tanzana di un gioco diffuso in tutto il mondo antico)
>
>Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente
>messaggio e dei suoi allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
>Opinioni, conclusioni o altre informazioni
>riportate nel messaggio potrebbero essere dovute
>a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e
>il mittente non se ne assume alcuna responsabilità .
>Evidente ne estas Fundamenta au oficiala Esperanto-vorto, kiu sen
>kromsignifoj havas la signifon "tuto de la suba membro de homo au
>besto".
Almenau' la franclingvaj tradukoj en la UV donas al mi la ideon ke
"krur-" estas interpretebla tiel kaj ankau' citaj'oj de Zamenhof en
antikva PV (antau' la tempo de la franca invado, kvankam Warenghien
jam kunlaboris).
Amike
Renato
Sed jen che Zamenhof almenau unu klara okazo de la alia signifo:
Nur tiujn vi povas manghi el chiuj movighantoj, kiuj havas
flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super
la KRUROJ, por salti per ili sur la tero.
(Malnova Testamento, Levidoj 11:21)
C’u c’i tiu teksto eventuale povus esti la origino de la ideo, ke la kruroj estas nur la parto inter la piedo kaj la genuo? Fakte, la angla traduko de tiu verso tekstas jene: “Yet these may ye eat of every flying creeping thing that goeth upon all four, which have legs above their feet, to leap withal upon the earth” – alivorte, “kiuj havas krurojn super la piedoj”. Estas vere, ke tiu teksto estis tradukita en la 17a jc., kaj mi ne scias, kiel bone la honorindaj sinjoroj, kiuj tradukis g’in, konis la antikvan hebrean. Sed ankau’ mi scias, ke la hebrea vorto “regel” signifas kaj “kruro” kaj “piedo”.
Adam skribis: “Mi
ne tute certas, pri kio temas la "genuoj" (k'ra`ajim) cxi tie, cxar
gxi ne estas la kutima vorto por genuoj, sed ia vorto por la kruro de besto aux
birdo. Mi devos kontroli kiel gxi estas uzata aliloke en la Biblio.” Tio s’ajnus
pravigi la anglan tradukon. C’u povus temi pri eraro de Zamenhof, kiu tradukis
la hebrean vorton “regel” per “kruro”, kiam fakte li estus
devinta skribi “piedo”?
Anna
> Sed jen che Zamenhof almenau unu klara okazo de la alia signifo:
>
> Nur tiujn vi povas manghi el chiuj movighantoj, kiuj havas
> flugilojn kaj iras kvarpiede: tiujn, kiuj havas genuojn super
> la KRUROJ, por salti per ili sur la tero.
>
> (Malnova Testamento, Levidoj 11:21)
> C'u c'i tiu teksto eventuale povus esti la origino de la ideo, ke la
> kruroj estas nur la parto inter la piedo kaj la genuo?
Mi pensas, ke la vera origino estas la signifo de la Latina vorto
"crus/cruris".
> Fakte, la angla
> traduko de tiu verso tekstas jene: "Yet these may ye eat of every flying
> creeping thing that goeth upon all four, which have legs above their feet,
> to leap withal upon the earth" - alivorte, "kiuj havas krurojn super la
> piedoj". Estas vere, ke tiu teksto estis tradukita en la 17a jc., kaj mi ne
> scias, kiel bone la honorindaj sinjoroj, kiuj tradukis g'in, konis la
> antikvan hebrean. Sed ankau' mi scias, ke la hebrea vorto "regel" signifas
> kaj "kruro" kaj "piedo".
Eventuale temas pri neklara loko en la Hebrea originalo, kaj la diversaj
tradukantoj provas inventi ion sencohavan en diversaj manieroj. Tiaj
lokoj ne maloftas en la Malnova Testamento.
> Adam skribis: "Mi ne tute certas, pri kio temas la "genuoj" (k'ra`ajim)
> cxi tie, cxar gxi ne estas la kutima vorto por genuoj, sed ia vorto por la
> kruro de besto aux birdo. Mi devos kontroli kiel gxi estas uzata aliloke en
> la Biblio." Tio s'ajnus pravigi la anglan tradukon. C'u povus temi pri eraro
> de Zamenhof, kiu tradukis la hebrean vorton "regel" per "kruro", kiam fakte
> li estus devinta skribi "piedo"?
Nu, ne tiom temas pri tio, kion vere signifis la Hebrea originalo. Pli
gravas, kiel tekstas en la Esperanta traduko. Eble Zamenhof miskomprenis
la orignalon. Sed nin interesas la ideo, kiun li volis esprimi (eble
surbaze de miskompreno). Se li skribis ion pri genuoj super kruroj, tiam
por li (en tiu momento) kruro etendighas nur ghis genuo.
Adam skribis: "Mi ne tute certas, pri kio temas la "genuoj" (k'ra`ajim) cxi tie, cxar gxi ne estas la kutima vorto por genuoj, sed ia vorto por la kruro de besto aux birdo. Mi devos kontroli kiel gxi estas uzata aliloke en la Biblio." Tio s'ajnus pravigi la anglan tradukon. C'u povus temi pri eraro de Zamenhof, kiu tradukis la hebrean vorton "regel" per "kruro", kiam fakte li estus devinta skribi "piedo"?
>Mi pensas, ke la vera origino estas la signifo de la Latina vorto
>"crus/cruris".
Vortaroj s'ajnas indiki ke temas pri la tuta kruro kaj tre kalre tion
diras ankau' la latina vikipedio:
> Crus (-ris, n.) est artum inferior
<http://la.wikipedia.org/wiki/Homo>hominis ac
<http://la.wikipedia.org/wiki/Animal>animalium. Crus a pelve ad pedes
extenditur.
De la pelvo al la piedo c'e homoj kaj c'e bestoj.
>Se li skribis ion pri genuoj super kruroj, tiam por li (en tiu
>momento) kruro etendighas nur ghis genuo.
C'ar ekzistas multaj ekzemploj en kiu li klare uzas la vorton en la
senco de kompleta kruro, la decido restas c'e ni. Mia sento estas ke
"brako" kaj "kruro" prefere estu por la tuto. En okazo de bezono oni
povas uzi "malsupra kruro", "supra kruro", au' similaj.
> Cxu ni scias, ke la teksto estas efektive zamenhofa?
Por certighi pri tio, necesas kontroli en la Ludovikita
eldono de la origina Zamenhofa manuskripto. Mia ekzemplero
bedaurinde estas Germanujo, dum mi estas en Koreujo, kie
mi restos dum 10 monatoj. Eble iu alia el ni havas ghin.
Temas (se mi ne eraras) pri la jeno:
De Moseo al Andersen. PVZ. Volumo 4. Zamenhofa verkaro.
Ludovikito. Kioto. 1988.
> Bertilo:
>> Mi pensas, ke la vera origino estas la signifo de la Latina
>> vorto "crus/cruris".
> Vortaroj s'ajnas indiki ke temas pri la tuta kruro kaj tre
> kalre tion diras ankau' la latina vikipedio:
> > Crus (-ris, n.) est artum inferior
> <http://la.wikipedia.org/wiki/Homo>hominis ac
> <http://la.wikipedia.org/wiki/Animal>animalium. Crus a pelve ad
> pedes extenditur.
Miaj scioj limighas al tio, kion mi legis che Vilborg:
L 'cru/s ris' (anat.) "la parto de la malsupra membro de genuo
ghis piedo", en L klas. okaze "la tuto de la malsupra membro".
Cetere mi jhus vidis la jenon en la Angla Vikipedio:
In human anatomical terms, the leg is the part of the lower
limb[2] that lies between the knee and the ankle.[3][4] This
article generally follows the common usage.
The leg from the knee to the ankle is called the cnemis
(nee'mis) or crus[5]. The calf is the back portion and the shin
is the front.
http://en.wikipedia.org/wiki/Human_leg
Che "crus" aperas referenco al la jeno:
crus (crus) (krus) gen. cru´ris pl. cru´ra [L.] 1. [TA]
leg: the part of the lower limb from the knee to the ankle. 2.
anatomic nomenclature for a leglike part.
Kaj la jeno estas asertata en la Germana Vikipedio:
Der Unterschenkel (lat. crus) ist ein Teil des Beines und
befindet sich zwischen Fuß und Knie.
http://de.wikipedia.org/wiki/Unterschenkel
Cetere:
La gamba è una regione anatomica del corpo umano, che
costituisce un segmento dell'arto inferiore. È la porzione
compresa fra il ginocchio e il collo del piede.
http://it.wikipedia.org/wiki/Gamba_%28anatomia%29
Ankau la jeno estas interesa:
En anatomía humana, la pierna es el tercer segmento del miembro
inferior o pelviano, comprendida entre el muslo y el pie. La
pierna se articula con el muslo mediante la rodilla, y con el
pie mediante el tobillo.
En lenguaje común, no científico, el término pierna denota la
totalidad del miembro inferior del cuerpo humano.
http://es.wikipedia.org/wiki/Pierna
Shajnas, ke tiu lasta alineo eble estas la shlosilo al nia
problemo. Ghi shajnas signifi:
En la komuna lingvo, ne scienca, la termino "kruro" indikas la
tuton de la suba membro de la homa korpo.
Do eble komune "kruro" estas la tuto, dum science ghi etendighas
nur de genuo ghis piedo.
> Se li skribis ion pri genuoj super kruroj, tiam por li (en tiu
>> momento) kruro etendighas nur ghis genuo.
> C'ar ekzistas multaj ekzemploj en kiu li klare uzas la vorton
> en la senco de kompleta kruro, la decido restas c'e ni.
Ni ne forgesu, ke li tradukis "krur/" per "Unterschenkel" en la
Germana (en la Universala Vortaro).
En la komuna lingvo, ne scienca, la termino "kruro" indikas la
tuton de la suba membro de la homa korpo.
Do eble komune "kruro" estas la tuto, dum science ghi etendighas
nur de genuo ghis piedo.
> Se li skribis ion pri genuoj super kruroj, tiam por li (en tiu
>> momento) kruro etendighas nur ghis genuo.
> C'ar ekzistas multaj ekzemploj en kiu li klare uzas la vorton
> en la senco de kompleta kruro, la decido restas c'e ni.
Ni ne forgesu, ke li tradukis "krur/" per "Unterschenkel" en la
Germana (en la Universala Vortaro).
>Do eble komune "kruro" estas la tuto, dum science ghi etendighas
>nur de genuo ghis piedo.
Vers'ajne estas g'uste tiel, kaj pro tio okazas la konfuzo en Esperanto.
>Ni ne forgesu, ke li tradukis "krur/" per "Unterschenkel" en la
>Germana (en la Universala Vortaro).
Jes, sed per "jambe" en la franca. Esence c'iu el ni devas mem decidi
pri la preferinda uzo.
Serc’ante la difinon de “brako” en PIV, mi vidas kun surprizo, ke la unua difino estas: “Parto de la supra (au’ antau’a) membro de homo k simio, de la s’ultro g’is la kubuto.” Nur la dua difino estas tio, kion mi komprenas per la vorto “brako”: “Tuto de la supra (au’ antau’a) membro de homo k simio”. Interese, ke c’iuj ekzemploj sekvas tiun duan difinon. Do, kiun sencon havas la unua difino, ne subtenata de ekzemploj, kiu rilatas nur al la supra parto de la brako? Kaj kial la vortaristo metis g’in unue, kvazau’ g’i estus pli grava?
Versxajne pro la kutima influo de la franca kaj aliaj latinidaj lingvoj. En hispanaj vortaroj oni probable (mi nun ne prenas al mi la gxenon kontroli) difinas "brako"n kiel la parton inter la sxultro kaj la kubuto. La parton inter la kubuto kaj la mano oni nomus "antauxbrako". Tamen en la gxenerala lingvouzo "brako" estas uzata pri la tuto. En la norvega (kaj aliaj gxermanaj lingvoj) "brako" estas la tuta, sxultro--kubuto = "superbrako", kubuto--mano = "subbrako".
Simile mi volus demandi, kial lau’ PIV la vorto “kruro” lau’ la dua difino rilatas nur al “Parto de la malsupra (au’ malantau’a) membr de la vertebruloj, inter genuo k piedo”? Bons’ance en c’i tiu kazo temas nur pri la dua difino, dum la unua rilatas al la tuta membro. Tamen, por la tuta kruro g’i proponas ankau’ la neoficialan vorton “gambo”.
La afero havas gravecon, c’ar kiam mi observis lecionon de la Cseh-kurso dum la UK, mi rimarkis ke la instruistino efektive instruas ke la kruro nomig’as “gambo”. Poste ŝi distingis inter “kruro” (super la genuo)
Ha! Vi certe volis diri "sub la genuo", cxu ne?
kaj “femuro” (sub la genuo).
Super, cxu ne?
Praktike temas pri anstatau’igo de la Fundamenta vorto “kruro” per la neoficiala, francdevena vorto “gambo”.
Cxe cxi tiu membro la norvega havas tri vortojn: la tuta nomigxas "be(i)n", la femuro nomigxas "lår", kaj la parto inter la genuo kaj la maleolo nomigxas "legg", kiun norvega-E-a vortaro el 1932 tradukas nur per "tibikarno". La respondan hispanan vorton "pantorrilla" mia hispana-E-a vortaro tradukas per "tibikarno = suro".
Mi invitas viajn opiniojn pri tio.
Frapas la "malsimetrio" en PIV: gxi difinas "brako" kiel la supran parton, sed "kruro" kiel la suban! Simetria kaj klasika uzo estas, ke brako estas sxultro--mano, kaj kruro estas kokso--piedo, do mi persone ne bezonas "gambo"n.
Otto
> Anna:
>> Serc'ante la difinon de "brako" en PIV, mi vidas kun surprizo,
>> ke la unua difino estas: "Parto de la supra (au' antau'a)
>> membro de homo k simio, de la s'ultro g'is la kubuto." Nur la
>> dua difino estas tio, kion mi komprenas per la vorto "brako":
>> "Tuto de la supra (au' antau'a) membro de homo k simio".
>> Interese, ke c'iuj ekzemploj sekvas tiun duan difinon. Do,
>> kiun sencon havas la unua difino, ne subtenata de ekzemploj,
>> kiu rilatas nur al la supra parto de la brako? Kaj kial la
>> vortaristo metis g'in unue, kvazau' g'i estus pli grava?
> Versxajne pro la kutima influo de la franca kaj aliaj latinidaj
> lingvoj. En hispanaj vortaroj oni probable (mi nun ne prenas al
> mi la gxenon kontroli) difinas "brako"n kiel la parton inter la
> sxultro kaj la kubuto. La parton inter la kubuto kaj la mano
> oni nomus "antauxbrako".
Shajnas, ke tio fontas el Latino kaj la Greka. Vilborg skribas,
ke "brako" devenas prae el la Greka "brakhion", kiu signifas
"(supra) brako". La jena Vikipedia pagho pri Latino subtenas
tion:
http://la.wikipedia.org/wiki/Brachium_%28anatomia%29
> Tamen en la gxenerala lingvouzo "brako" estas uzata pri la tuto
Jes. Mi trovis nenian spuron de tiu Latino-Greka uzo por la
Esperanta "brako", krom en la surpriza difino en PIV. Lau mi en
la efektiva uzo "brako" chiam estas la tuto. La PIV-a difino
shajnas esti vortarista elpensajho au senbaza cedo al Latino au
la Greka.
Tio kontrastas kun la situacio pri "kruro", kie la vortara
dusignifeco fakte aperas ankau en la praktika uzo Esperanta.
> Frapas la "malsimetrio" en PIV: gxi difinas "brako" kiel la
> supran parton, sed "kruro" kiel la suban!
Jes. Tio respondas al simila strangajho pri la respondaj Latinaj
(kaj Greka) vortoj.
Bertilo skribis:
Cetere mi jhus vidis la jenon en la Angla Vikipedio:
In human anatomical terms, the leg is the part of the lower
limb[2] that lies between the knee and the ankle.[3][4] This
article generally follows the common usage.
The leg from the knee to the ankle is called the cnemis
(nee'mis) or crus[5]. The calf is the back portion and the shin
is the front.
http://en.wikipedia.org/wiki/Human_leg
Kiel anglalingvano, mi estas tute mirigita! Mi neniam en mia vivo au’dis, ke “leg” rilatas nur al la parto sub la genuo. Povus esti, ke temas pri faka uzo de anatomiistoj. Ankau’ en la vortaro Oxford mi trovas, ke “leg” etendig’as de la kokso g’is la maleolo. (Aliflanke, lau’ Chambers kaj Websters la vorto povas “foje” resp. “precipe” rilati al la parto sub la genuo. Mi volus vidi efektivajn ekzemplojn por esti konvinkita pri tio.)
Lau’ mia impreso, la redaktoroj de PIV faris tion, kion ili tro ofte faris: prezenti sciencan uzon kvazau’ tio estus la normala uzo, kaj rekomendi neoficialan vorton por distingi inter la scienca kaj la c’iutaga uzo.
Tio, kio maltrankviligas min, estas la disvastigo de la neoficiala vorto “gambo” anstatau’ la fundamenta “kruro”. Harfendaj distingoj inter diversaj partoj de la kruro kondukas g’uste al tiu rezulto.
Kore,
Anna
Mi sendis c’i tiun hierau’, sed s’ajne g’i ne alvenis (tio nuntempe okazas al mi tro ofte). Mi reprovos.
> Lau' mia impreso, la redaktoroj de PIV faris tion, kion ili tro ofte
> faris: prezenti sciencan uzon kvazau' tio estus la normala uzo, kaj
> rekomendi neoficialan vorton por distingi inter la scienca kaj la c'iutaga
> uzo.
Jes.
> Tio, kio maltrankviligas min, estas la disvastigo de la neoficiala vorto
> "gambo" anstatau' la fundamenta "kruro". Harfendaj distingoj inter diversaj
> partoj de la kruro kondukas g'uste al tiu rezulto.
Mi samopinias.