Novjara nokto

13 views
Skip to first unread message

Vost

unread,
Dec 29, 2025, 11:02:55 PM12/29/25
to ural-siberio-dl

            Karaj geamikoj,

 tradicie mi volonte publikigas mian novjarfestan mesaĝon en la formo de versaĵo.                           Ĉi-decembre la poemeto havas la titolon “Novjara nokto”,                                                                     vi povas legi ĝin ĉe https://vk.com/club59616356?from=groups

 Estu sanaj kaj bravaj, fartu bone!

 
 
Vladimir Opletajev
Nov nokto.jpg

Raja Kudrjavceva

unread,
Dec 30, 2025, 2:26:47 AM12/30/25
to Ural-Siberio dissendolisto
Dankon por la poezia mesaĝo, Vladimir! Vi iĝas poeto: jen verkis belan porokazan versaĵon!
Mi deziras al vi, ke la krea inspiro ne forlasu vin ankaŭ plu, kaj en la nova 2026-a jaro vin pli ofte vizitu flugilhava Pegazo, kaj vi ĝojigu nin ĉiujn per novaj interesaj kaj allogaj publikaĵoj, verkitaj de vi proze kaj verse!
Amike,
Raja Kudrjavceva
 
----------------
Кому: ural-siberio-dl (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Novjara nokto;
30.12.2025, 09:02, "'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1767067348.721313529%40f755.i.mail.ru.

Lydia Yerofeeva

unread,
Dec 30, 2025, 6:07:52 AM12/30/25
to ural-siberio-dl
Mi ĝojas aliĝi al Raja, gratuli kaj aprezi  la belan poemon de Vladimir! Mi  tre agrable legis ĝin! Kaj ni ankaŭ deziras al Vladimiro kaj ĉiuj Uralaj esperantistoj Feliĉan Novan Jaron! La plej grava afero en nia vivo estas  bona sano ( vi bezonas nenion sen ĝi),  ĉiam  resti en hela humoro, ami kaj esti amata! Ne forgesu pri Esperanto, ĝi donas al ni unikan forton vivi, krei, ami, empati, kunsenti kaj rezisti ĉiujn problemojn, triston, misfortunon! Ni subtenu unu la alian per vorto kaj faro! Eĉ du aŭ tri vortoj skribitaj el la fundo de via koro por subteni viajn samideanojn helpos ilin daŭre labori kaj senti, ke ili kreas/verkas ĉion ne vane!  Ĝi prenos peceton de via altvalora tempo, kaj la homo sentos vian varmon, kunsenton, kuntravivon kaj zorgon, kaj ĉi tio permesos al ni ĉiuj atingi pli altan nivelon de Esperanto-vivo en Uralo! 
Ni ankaû revas pri paco sur nia planedo Tero! Nia Majsro Ludoviko Zamenhof ankaŭ restis pacaktivulo ĝis la lastaj tagoj de lia vivo! Konklude: pacon sur nia Tero, fortikan sanon al ĉiuj al ĉiuj samideanoj, la plenumon de ĉiuj viaj plej intimaj deziroj, eĉ ravaj kaj nekredeblaj ! La spirito de kreemo, la deziro legi, krei ion novan kaj ĝoji ne nur pri niaj sukcesoj, sed ankaŭ pri la sukcesoj de niaj amikoj kaj samideanoj fariĝu la devizo de niaj vivoj! 
Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, Niĵnij-Tagilo.
Вторник, 30 декабря 2025, 12:26 +05:00 от Raja Kudrjavceva <komenca...@ya.ru>:
 
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/35341767079266%40mail.yandex.ru.
 
--
Лидия Ерофеева
IMG-20231231-WA0021.jpg
HnVideoEditor_2025_12_30_154208916.mp4
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages